Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!

Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2011 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. Post la maoria kaj samoa kaj antaŭ la gvarania kaj latina (la lasta) la Papo bondeziris en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.]

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton “Esperanto”. La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti.

Kristnasko 2011

La paneloj kun la vorto ESPERANTO (http://www.ikue.org)

Antaŭ la apero de la Papo en la centra loĝio de la Baziliko, la itala televido montris frontlinie la panelojn kun “Esperanto”, kaj la raportisto de la itala elsendo diris: “Unu el la lingvoj, kiujn la Papo uzos por diri siajn bondezirojn estos Esperanto, kiu estas la lingvo…” Poste li ŝanĝis temon por anonci la aperon de la Papo.

La Esperanto-panelojn oni remontris dum la elsendo plurfoje, aparte dum la Esperant-lingva saluto de la Papo.

La esperantlingvaj salutoj estas je la 30a minuto kaj 30 sekundoj en ĉi tiu programo

En la sama filmraporto je la 10a minuto oni povas vidi la vorton “Esperanto” ĵus antaŭ la apero de la Papo, sen komento.

Pli da fotoj estas en la retejo de IKUE
surbaze de kiu estas kompilita la supra raporto.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi