Litovio: rilato al la rusa kaj pola minoritatoj

Laŭ sciigo de la inform-agentejo BNS, la litovoj rilatas al la rusa minoritato en Litovio pli bone ol al la pola minoritato. La internacia opinisondo montris, ke 77% da litovianoj pozitive rilatas al la Litoviaj rusoj, kaj 20% rilatas al ili negative. Al la pola minoritato pozitive rilatas 57% el la respondintoj, kaj 38% negative rilatas al la Litoviaj poloj.

Poloj estas la plej granda nacia minoritato en Litovio – nun en Litovio loĝas ĉ. 200 mil poloj, t.e. 6,6% de la loĝantaro. En Litovio loĝas ankaŭ ĉ. 170 mil rusoj (5,4%).

Fotis Augustas Didžgalvis / DELFI


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/12/litva/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi