Café Eŭropo: La angla kiel la oficiala lingvo de EU sufiĉas! Ĉu jes aŭ ne?

Slovakio profitos de multkulturismo! Oni malpermesu ŝuldon! Savado de ekonomioj de EU-membroŝtatoj estas detrua! Nia mondo paŝas al (mal)libereco! Tio estas nur kelkaj el la tezoj diskutataj dum “debatoj ĉe kafo”, kiujn organizas la Eŭropa Komisiono. En ĉiu debato prezentas sian opinion du fakuloj – la tasko de unu el ili estas defendi la tezon, la oponanto strebas malkonfirmi ĝin. La diskutoj Café Eŭropa estas destinitaj por larĝa publiko. La celo estas plialtigi konsciencon kaj subteni komunan diskuton pri elektitaj temoj rilatantaj al EU kaj ĝiaj membroŝtatoj. Publiko povas aŭskulti argumentojn de fakuloj, aliĝi al la diskuto, starigi demandojn kaj fine surbaze de la prezentitaj informoj krei propran opinion.

Por decembro 2011 en kvin Slovakiaj urboj estas preparitaj kvin debatoj kun la tezo “La angla kiel oficiala lingvo de EU sufiĉas!”.

La celo de la debatoj estas strebi serĉi kaj trovi respondojn al demandoj pri hodiaŭa lingva sistemo en la Eŭropa Komunumo. Slovakaj esperantistoj estis invititaj partopreni kiel oponantoj de la tezo. Rastislav Šarišský, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, akceptis la inviton por la unua duelo la 6an de decembro en Bratislavo.

Kontraŭ li sidiĝis anglikano Peter Bojo, kies tasko estis defendi la anglan en la rolo de la unusola oficiala lingvo de EU. Ĉeestis ĉ. 50 homoj, inter ili kelkaj esperantistoj el Slovakio, ankaŭ Nico Huurman nuntempe vivanta en Aŭstrio. La oponantoj ricevis po 10 minutojn por prezenti siajn opinion kaj ideojn. Post tio la gvidanto kompletigis la prezenton per kelkaj demandoj. Komenciĝis diskutado inter la oponantoj, publiko rajtis starigi demandojn kaj prezenti sian opinion. Peter Novotníček, la ĉefredaktoro de la revuo Esperantisto Slovaka, ĉeestis la eventon, kaj la etoson li priskribas tiel:

Unu el argumentoj por la angla estis tio, ke jam nun la lingvo funkcias kiel „monda“ lingvo, kaj multaj studoj, disertacioj ktp. estas verkataj ĝuste en la angla. Sed laŭ la ĝenerala etoso reginta en la ejo ŝajnis, ke homoj preferas serĉi aliajn solvojn de la lingva problemo. Rasťo prezentis Esperanton kiel neŭtralan pontan lingvon kaj proponis instrui al infanoj unue dum 2 jaroj Esperanton kaj poste ajnan lingvon laŭplaĉe. Alia sinjoro el publiko proponis la latinan kiel komunan lingvon, kaj argumentis per ĝia precizeco. Evidentiĝis ke pluraj ĉeestintoj ne estus kontraŭ Esperanto en la funkcio de komuna lingvo, sed ili timis, ĉu ĝi estas jam sufiĉe evoluinta por plenumi ĉiujn komunikajn bezonojn. Ne plaĉis al ili perforta penetrado de la anglaj kulturo kaj vivmaniero en nian vivon, ĉar ĝuste tion alportas al ni la deviga angla.

Demaldekstre: Rastislav Šarišský, la diskutgvidanto, Peter Bojo (Fotis Peter Novotníček)

Al la diskutado kontribuis la juna esperantistino Eva Fitzelová. Ŝi trafe atentigis, ke dum ni volas lerni la anglan (ĉar ni slovakoj ĉiam deziras ekplaĉi al la politike „pli forta“ nacio), multaj angleparolantoj komencas lerni la ĉinan. Sed kion faros ni, slovakoj, kiam ŝanĝiĝos la monda politika situacio kaj ni vere estos devigataj lerni la ĉinan? Ĉu ne ripetiĝos la situacio pri la rusa lingvo, kiun niaj gepatroj estis devigataj lerni kaj nun ĝi estas por ili senutila? Pro sia trafa kontribuo ŝi ricevis de organizantoj donacon, belan tason.

La defendanto de la tezo Peter Bojo reagis per aserto, ke ne estas problemo interkompreniĝi en Ĉinio per la angla. Tiam Rastislav Šarišský tralegis al ĉiuj mesaĝon de Petro Baláž, kiu nun estas en Ĉinio:

Se iu ekparolos al vi pri tio, kiel facile oni interkompreniĝas ĉie per la angla, salutu de mi tiun personon 🙂 Mi estas nuntempe en Ĉinio kaj la anglan parolas ĉi tie eble unu homo el miliono (simile kiel mi spertis en Japanio). Kiam mi ne estus ĉi tie kun Shanshan el la Esperanto-redakcio de la ĉina radio, mi estus perdita (eĉ kiam mi regus 1000 lingvojn).

Ĉu oni venis al ia konkludo? Oni interkonsentis, ke la angla sufiĉe multe influas nian kulturon, kaj pro tio estus eble pli bone havi neŭtralan pontan lingvon. Esperanto tamen ne estas ankoraŭ en la konscienco de la slovakoj kiel evoluinta, matura lingvo. Estas defio por ni pli multe koncentriĝi pri tiu ĉi kampo dum prezentado de Esperanto.

Dum la sekvaj dueloj ni povos denove vidi esperantistojn kiel oponantojn de la tezo, ekzemple, Jozef Reinvart en Trenčín kaj Stano Marček en Banská Bystrica.

Katarína Nosková

Ĉi tiu artikolo aperis (iom reduktite) en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/kafe207/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Café Eŭropo: La angla kiel la oficiala lingvo de EU sufiĉas! Ĉu jes aŭ ne?

  1. laszlo diras:

    Ĉu vi deziras, ke ne angla lingvo iĝu ĉefa komunikilo por EU?
    Difina solvo estas jena: plimulto de Esperantistoj kapablu paroli flue kaj korekte Esperanton!
    Plua postulo tute ne bezonatas!
    Ĉu vi povas plenumi tion?

  2. Eva Fitzelová diras:

    Saluton!
    Jes, temo vere estis “La angla kiel oficiala lingvo de EU sufiĉas!” (estas videbla je afiŝo) kaj ni parolis ankaŭ pri deviga lernado de angla lingvo en slovakaj lernejoj, transprenado de kulturo, ekonomiaj aspektoj de lingvolernado, kostoj por oficiala tradukado en EU, estiĝo de “European English”, k.t.p.

    Mi nur volas akuratigi ĉefan punkton de mia kontribuo: Ĉiu lingvokono estas tre utila!!! Sed en ĉiu socio/lando diverseco estas utilega kaj plibonigas konkurencan kapablecon.
    Ĝuste tiel esperanto estas bona lingvo. Ĉiu povas lerni ĝin rapide kiel komuna lingvo kaj poste eklerni aliajn diversajn lingvojn aŭ fakojn de scienco… kaj tiel konservi diversecon.

    Amike,
    Eva

  3. Istvan Ertl diras:

    Chu vere la temo estis “La angla kiel oficiala lingvo de EU sufiĉas!”? Sed estas ja 23 oficialaj lingvoj de EU; kiu frenezulo volus maloficialigi la sian..? Lau http://cafeeuropa.sda.sk/temy
    la temo devis esti, “Každý Európan by mal hovoriť po anglicky”, kio estas tute alia afero.

    amike
    Istvan Ertl

Respondi