Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto

La dua hiphopa…

Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus)!

Male al la unua hiphopa kompilo, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua estas profesie produktita kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge siajn proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas el la poproka universo, sed kiu estis la unua bando kiu repis en Esperanto.

Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Lasta kanto de Platano), viglaj kantoj (Diru mi nun de Jonny M.), pop-rok (Tritaga afero de Dolchamar), ĝis ornamaĉa dirty-south (Fidela de Eterne Rima).

Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi enhavas eksperimentojn kaj neelpenseblajn kunlaborojn inter la artistoj en vera internacia etoso.

Jam la sesa albumo de Kajto

KajtoJen la sesa Esperanto-albumo de Kajto, unue prezentita en la Kopenhaga UK en julio 2011. Nun, Kajto ekzistas kiel duopo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj kune faris ĉi tiun albumon Duope, denove montrante bonkvalitan laboron, kiel ili ĉiam faris.

La nova albumo proponas 14 novajn titolojn en Esperanto kun variaj ritmoj kaj etosoj laŭ la pop-folk-stilo kiu estas ilia. De la poezia Surbordigitaj al la ribela Ne permesas Panjo, aŭ de la amkanto Mi estas Rozo ĝis la abundeca Rave kun vi, jen riĉaj melodioj kaj belaj tekstoj, modestaj kaj gajaj, melankoliaj kaj humuraj.

Por akompani siajn kantojn, Nanne kaj Ankie uzas diversajn muzikilojn kiaj gitaro, mandolino, koncertino, kontrabaso, akordiono, banĝo, kaj zimbalono.

Amindaj debutas diske

AmindajLa unua albumo de la grupo Amindaj, fondita en aŭgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaŭ la unua veninta de Kubo!

La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj, engaĝitaj en la Esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj dum la 66a IJK en julio 2010 en Havano.

La ok kantoj de ĉi tiu albumo, ĉiuj en Esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso. Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj Chan Chan de Francisco Repilado (Compay Segundo), la Son de la Loma de Miguel Matamoros, kaj eĉ versio – laŭ kuba maniero – de La Bambo.

Amindaj en KD aŭ en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaŭ kultura projekto vere malkovrinda.

Rêverie: dudiske dulingve

ReverieDek titoloj por gustumi la belsonecon de Esperanto kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto kaj gitaristo Valerio Vado.

Rêverie arte eksperimentas la uzon de pluraj lingvoj en siaj kantoj, inter kiuj Esperanto, la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala.

Ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj renesanca kaj baroka italaj, eŭropa kaj mediteranea kulturoj, la fajna kunfandiĝo de tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj atingas sonon kiun Rêverie difinas kiel “etno-progresivan”, kreante propran etoson kortuŝanta ĉiujn generaciojn kaj sentemojn.

De vojaĝoj de tuaregaj komercistoj ĝis senlimaj horizontoj de la silkovojo, de la ruĝaj sunsubiroj sur la arbaroj de la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj, ĝi estas odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi novajn horizontojn.

Mendu ĉe Vinilkosmo:
http://www.vinilkosmo.com/

Elŝutu (mp3, ogg) en la elŝutservo:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/flo206/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi