Ĉu nova UEA estas bezonata?

Derks, Johan. Gvidlibreto por Komitatanoj. 2011. – Zaječar: Derks, 2011. – 28 p., il.

“Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke tiaj (kaj pli profundaj) “krizoj” ekzistis ankaŭ multe pli frue. Sekve, la “kriza” stato estas normala stato de UEA.

Plendoj pri nedemokratieco de UEA ekzistas same longe. (Parenteze: tio same koncernas la landan asocion, en kiu mi membras, malgraŭ tio, ke la reguloj de ĝia funkciado estas pli demokratiaj ol tiuj de UEA – do, ĉiu Esperanto-asocio funkcias en stato de konstanta krizo!) La Estraro konfliktas kun CO, la komisionoj estas neglektataj, apartaj komitatanoj, estraranoj kaj oficistoj estas traktataj malafable, kaj (preskaŭ) ĉie regas ĥaoso. Oni bezonas drastajn reformojn por ricevi novan, bone funkciantan UEA, kiu, akompanate de tamburoj kaj trumpetoj, rapide atingos la celon en gloro.

La broŝuro de Johan Derks Gvidlibreto por Komitatanoj celas priskribi la nunajn malbonaĵojn de la Estraro sub la prezido de Probal Dasgupta, mobilizi la “sanajn fortojn” en la Komitato por rompi la situacion kaj ricevi la novan, bone funkciantan ordon. Krom abundaj citaĵoj el diversaj diskutoj, kiuj ilustras la nunan malbonan gvidadon, pro kiu la plibonigaj proponoj ne estas akceptataj, la broŝuro enhavas ankaŭ kolekteton de artikoloj de kelkaj famuloj kun certaj reformproponoj. Do, la aŭtoro ne estas nur grumblanta solulo…

Estas bone, ke la libro jam en la titolo turnas sin al la komitatanoj (kvankam ĝia publikigo paperforme montras esperon je apogo de “simplaj” membroj). Tamen mi supozas, ke nur malmultaj dividos la patoson de la aŭtoro – la Komitato kaj la Estraro estas ne perfektaj, sed ili ja funkcias, kaj neniu povas antaŭvidi, ĉu ili funkcios pli bone post plej saĝaj ŝanĝoj. Tial tiuj, kiuj sentas realan neceson de reformoj en la laboro de UEA, legos ĝin kun utilo, ĉiuj ceteraj – kun pli aŭ malpli granda intereso. Sed mi supozas, ke revolucio en Esperantio en proksima tempo ne okazos – ja almenaŭ mi ne sentas la realan bezonon por ĝi.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/derks/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Ĉu nova UEA estas bezonata?

  1. Martin Schäffer diras:

    Tre bone, ke ekzistas kontentaj homoj kiel Nikolao! Ne devas temi pri revolucio, sed tio ne signifas, ke ĉio devas resti pliajn 125 jarojn, kiel ĝi nun estas. Organizaĵo en ŝanĝantaj tempoj devas iom adaptiĝi (kelkfoje eĉ draste), ĉar en alia kazo ĝi mortos. Domaĝe ankaŭ ke Nikolao tute ne alparolis mian artikolon pri financaj proponoj. Financoj tamen gravas en nia mondo kaj oni ankaŭ okupiĝu pri ili.

    Komentante pri la komentoj: Oni nur povas laŭdi la saĝajn vortojn de Lu. Laŭdo ankaŭ por Andreas Künzli. Laŭ mi temas pri relative seriozaj kaj interesaj postuloj, kiuj nepre estus diskutindaj.

  2. Valdo Banajtis diras:

    Kaj nun, post 125 jaroj, oni plendas pri manko de instruistoj de la plej facila, ja malfrenda lingvo –
    chu tia lingvo bezonas ilin?

  3. Valdo Banajtis diras:

    La krizo de la organizo estas institucia kancero, kiun oni provas kuraci per deinstitucionalizo (10-silabajho!) Tamen Esperanton, kiu naskighis kiel lingvo farumema, katenas altrudo de inerta rutino lingvodidaktika, neadekvata al la naturo de infana lingvokrea ludo, koncipita de infana menso en Belostoko, gravedita en Varsovio kaj akushita en Kovno. Por ne aspekti infane, d-ro Esperanto vindis sian bebon en balastan veston de skolastika gramatiko, law la metodo, kiun li ekzercis pionire priskribante la jidan. Oni konfuzis facilan lerneblon kun facila instrueblo kaj anstataw intuo disvatigon de Esperanto uzurpis instruado. Zamenhof mem verkis neniun plian lernolibron kaj gvidis neniun kurson – li firme kredis, ke por trakompreni la kodon de tiu lingvoludo sufichas 2-3 horoj, kaj ek al uzado – legado, awskultado, tradukado kaj parolado, ech verkado. La fusha ceremonio de instruado jam 123 jarojn misgvidas la movadon bakante eternajn komencantojn, uzantojn de konversacilibretoj, ignorantojn pri literaturo. Mi tre bedawras, ke ne rimarkite pasis la 100-jara jubileo de Caleb Gattegno (1911-11-11), kiu siavice ne rimarkis Esperanton, same kiel antilingvisto Amorey Gethin, ankoraw viva. Esperanto estas produkto de lernoknabo, kiu ribelis kontraw la balasta de lerneja lingvoinstruado, sed liaj adeptoj ne estas pretaj sekvi lian antimetodon.

  4. PS Punkto 8 kompreneble inkludas la instruadon de esperantologio kaj interlingvistiko.

  5. Eble venis mia tempo por meti miajn 10 bazajn postulojn al la adreso de la Esperanto-movado

    1. Ideologia kaj “politika” reorientiĝo; “Purigo” de la movado de Eo-fremdaj elementoj kaj tendencoj.
    2. Nova strategia programo ĝis 2015.
    3. Reformo de la naciaj kaj internaciaj Eo-organizaĵoj.
    4. Generacia ŝanĝiĝo.
    5. Objektiva reprilaboro de la Eo-pasinteco kaj renovigo de la Eo-historiografio.
    6. Honesta traktado de la biografio de L.L. Zamenhof en la kunteksto de lia judeco.
    7. Esperantigo de la nacilingva faka kaj beletra literaturo, de la internaciaj nacilingvaj amaskomunikiloj.
    8. Modernigo de la tuta Eo-instrumaterialo, pliprofesiigo de la Eo-instruado.
    9. Plibonigo de la interretaj platformoj.
    10. Malfermo al la “ekstera mondo” kaj reanalizado de la rilatoj kun registaroj kaj NROj.

    Ĉu tio povus esti la revolucio, pri kiu Derks revas?

  6. Johan Derks diras:

    Nikolao Gudskov opinias, ke ‘la Estraro kaj la Komitato ja funkcias’. Tamen mi opinias, ke ne, se oni konsideras kion oni celas (Lu W-R). La stagnado ne estas nur mezurebla lau la malkresko de la membraro – tio estas pli sekvo, interalie de pasiveco de la redaktanto de la revuo ‘Esperanto’ – sed ankau de la kompleta malesto de mezureblaj atingendajhoj (subceloj) trans difinita periodo. Kaj la Estraro kaj la CO malhavas profesiecon. Kion faras kaj boligas nun la Elekta Komisiono por 2013 ? Unue oni devus skizi klaran profilon de la funkcioj en la venonta estraro.
    Cetere, por kompletigi la recenzon, la broshuro estas havebla che mi (derks.esp@tiscali.nl) kontrau kvin euroj plus sendokostoj, sed senpage vi povos legi ghin en https://docs.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmEMmQxMDBkNzUtYzJlYi00OTQ2LWIzODItMjcwY2JjNTJlZmJl

  7. Nikolao Gudskov skribis: “Sed mi supozas, ke revolucio en Esperantio en proksima tempo ne okazos – ja almenaŭ mi ne sentas la realan bezonon por ĝi.”

    Nu, ĉu estas bezono de revolucio en Esperantio, tio dependas de tio, kion oni celas. Se al oni sufiĉas stagnado de la organizoj aŭ eĉ malkresko, tiam oni povas resti trankvila. Se kontraste oni deziras kreskigon de Esperantujo, necesas ion fari.

    Mi forte dubas, ke tio povos okazi kadre de UEA – ĝi evidente sufiĉe bone kontentigas bezonojn de multaj miloj da homoj, tiel ke ili remembriĝas dum multaj jaroj. Supozeble inter ili ne estas sufiĉe multaj homoj, por kiuj la eventuala gajno el ŝanĝegoj estus sufiĉe granda konsiderante la farendan laboron. Do reformemuloj supozeble ne trovos sufiĉan nombron de subtenantoj. Se oni volas ion atingi rilate al Esperanto, plej verŝajne alia organiza kadro necesos. Kaj se oni rigardas al la kreskintaj kampoj de la pasintaj jardekoj, oni ja povas konstati, ke plej ofte la kresko okazis ekster la tradiciaj UEA-rondoj, ekzemple ĉe renkontiĝoj, muziko kaj interreto.

Respondi