Novembro: La lasta Moskva “Ondo”

Antaŭ dek tagoj la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estis dissendita al la paperaj abonantoj, kaj ĝia elektronika (pdf) versio ekde la 30a de oktobro estas elŝutebla por la abonantoj elektronikaj. Sed du ampleksaj tekstoj el la novembra OndoĈu malesperi de Trevor Steele kaj la intervjuo kun la Civita konsulo Giorgio Silfer — jam kelkajn tagojn antaŭ la dissendo iĝis legataj diskutataj en la retejo “La Balta Ondo”.

Kiel ĉiam, ankaŭ en la novembra kajero oni trovas multajn artikol(et)ojn pri la Esperanto-vivo: ekzemple, pri la landaj kongresoj en Ĉeĥio, Meksiko kaj Japanio-Koreio, pri tri sinsekvaj altnivelaj aranĝoj en Poznano, du lingvaj festivaloj en Ruslando, pluraj turismecaj renkontiĝoj en Germanio kaj Ĉeĥio kaj pri aliaj interesaj eventoj en pluraj landoj.

En la rubriko Tribuno, krom la diskut-artikoloj de Steele estas, interalie, plia Eŭropa komentario de Dafydd ab Iago kaj resumo de Peter Baláž pri tri novaj projektoj de la grupo Esperanto@Edukado. Du personoj ricevas merititan lokon en novembro: pri la fama Ruslanda kirurgo kaj fondinto de la moderna Ruslanda transplantologio Valerij Ŝumakov, okaze de ties 80-jariĝo rakontas Halina Gorecka, kiu la 10an de septembro estis sukcese operaciita en la plej fama Ruslanda transplantejo kiu portas la nomon Ŝumakov; Wolfgang Kirschstein prezentas la ĵusan Nobel-premiiton pri literaturo, la svedan poeton Tomas Tranströmer.

La artikolo pri la sveda Nobel-premiito troviĝas en la kultura sekcio, en kiu oni ankaŭ povas konatiĝi kun poezio de Afanasij Fet (ankaŭ kun liaj lirikaj “senverbaj poemoj”) danke al la tradukoj de Valentin Melnikov, ekkoni la historion de la eldonejo Iltis, legi recenzojn pri novaj libroj k.a. Fine de la kajero estas bibliografia rubriko, Mozaiko kun nova konkurstasko kaj kun la tradicia kolekto “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl, kaj fotoraportoj.

Pluraj tekstoj el la novembra Ondo (la 205a ekde la relanĉo de la revuo en 1991) estas legeblaj rete:
http://www.esperanto.org/Ondo/
(musklaku la titolbildon en la centro).

La novembra Ondo estas la lasta redaktita en Moskvo, kaj pro premaj cirkonstancoj de la redaktado ĝin makulas kelkaj tajpaj kaj enpaĝigaj misetoj. Sed intertempe la eldonanto Halina Gorecka kaj la redaktoro Aleksander Korĵenkov revenis al sia hejmo-oficejo en Kaliningrado, kie la viv- kaj labor-kondiĉoj estas pli bonaj. Tie ili pretigos la decembran kajeron.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2012 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio (pdf) de La Ondo estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj. Pliajn informojn pri la aboneblo kaj divers-landaj tarifoj legu rete:
https://sezonoj.ru/2011/10/ondo2012/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi