Kataluna Kongreso de Esperanto

Kataluna Esperanto-KongresoHasta planado plus streĉa laboro kaj lastmomenta improvizado produktis sukcesan kongreson.

Spite al la financa monda krizo kaj al la ne tute favora veterprognozo la 35-a Kataluna Kongreso de Esperanto sukcese okazis en la kataluna ĉefurbo, Barcelono, de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, plus unutaga postkongreso en la apuda urbeto Subirats, ĉe la Esperanto-Muzeo.

La Kongresejo estis la kultura centro La Farinera en la kvartalo Clot, tamen ankaŭ oni okazigis aranĝojn en la kafejo Horiginal, en la tombejo de Montjuïc, en la muzika centro Tradicionàrius kaj eĉ surstrate tra la urbo.

Kvankam temis pri nacia kongreso la ĉeestantaro estis sufiĉe multnacia: preskaŭ 140 aliĝintoj alvenintaj el la kongreslando, Okcitanio, Francio, Italio, Svislando, Flandrio, Slovenio, Nederlando, Svedio, Kimrio, Brazilo kaj eĉ Tajvano.

Ofte oni prave diras ke unu el la problemoj en la Esperanto-movado estas la aliro al la neesperanta mondo, parte pro certa fermiteco de la movado mem, kaj parte pro la indeferenteco aŭ la negativa sinteno de la nacilingvaj amaskomunikiloj.

Kataluna Esperanto-Asocio plene konscias pri tio kaj tial starigis en siaj agadprincipoj konstantan engaĝiĝon en la kataluna socio, kion nia nacia kongreso klare respegulis:
Antaŭ la kongreso sendado de perreta informado al la enlanda ĵurnalaro, okazigo de katalunglingva antaŭprezento de la kongreso en la sidejo de Òmnium Cultural (gravega kultura asocio dediĉita al la defendo de la katalunaj lingvo kaj kulturo).

Dum la kongreso okazis prelegoj katalunlingve pri Esperanto, la koncertoj estis malfermaj al neesperantistoj… Dank’ al tiu laboro ni sukcesis reeĥon en diversaj komuniloj: tutpaĝa artikolo en la alternativa semajngazeto La Directa, mezbona elsendo ĉe la loka televidstacio BTV, mencio en la plej aŭskultata radistacio RAC1, kaj aparte favora dupaĝa artkolo en la dimanĉa eldono de la ĵurnalo ARA.

Malfacilas la tasko raporti pri ĉiuj la diversaj eroj de la kongreso kiu estis enhave varia kaj okazis diversloke tra la urbo, kaj eĉ ekster ĝi, inkludante la postkongreson. Jen rapida laŭtaga resumo de la kongreso:

Vendrede la afero komenciĝis posttagmeze, dum kelkaj amuziĝis lernante popoldancojn kun Mon Cardona, aliaj povis sekvi la katalunlingvan prelegon de Ramon Rius: “kial E-o estas tiom altira”. Jam en la nokto kongresanoj kaj eksteruloj povis spekti la koncerton de Vera Girard kaj JoMo. Post la ĉarmo kaj velura voĉo de Vera sursceniĝis la muzika torento, JoMo, kiu senlace muzikis kaj kantis okcitane, esperante, katalune kaj eĉ en la lingala lingvo!

Foto de Ferriol Macip i Bonet

La sabato estis la plej densa kongrestago: kun ioma mediterranea prokrasto okazis la inaŭguro kun partopreno de la familianoj de nia pioniro Jaume Grau Casas kaj de magistartano de la urbeto Subirats kiu invitis nin postkongresi tie.
Tuj ekis la prelegoj, kaj la embarasa elekto ĉu aŭskulti la prelegon de Zlatko Tišljar pri lingva politiko en Eŭropa Unio, rekte ligita al la kongresa temo aŭ artismumi? Tiukaze denove oni devis decidi ĉu aniĝi al la korusa ateliero de Carles Vela aŭ al la poezia komisiono de la genia vortĵonglisto Jorge Camacho?
Tuj poste Katalin Kováts prelegis pri io tre persona, la lingva edukado de sia filo en multlingva medio kaj la malfacilaĵojn kiujn ŝi nekredeble spertis en la, nur ŝajne internacieca nuntempa Nederlando. Samtempe Kevin de Laet rakontis pri la lingva politiko en Belgujo.
En la lasta triono de la matena programo eblis elekti inter prelego pri poezio de Jorge Camacho, la talismanoj de Abel Montagut aŭ katalunglingva prelego de Jordi Solé pri la elstara verkaro de Delfí Dalmau.
Dum ĉio ĉi okazis manpleno da infanoj homlupludis vartataj far’ de Gemma Aramadans kaj Montse Franquesa en apuda salono; en la akceptejo eblis aĉeti librojn en la libroservo kaj KD-oj el la bunta stoko de Vinilkosmo kiu starigis ankaŭ sian budon.

Ĉe la tagmanĝo la vegetaranoj povis ĝui la menuon de la kongreseja kafejo dum la aliaj devis serĉi manĝejon en la ĉirkaŭaĵo.

Post la paŭzo la aktivuloj de KEA laborkunvenis, tiuj de KEJ asembleis, dum la aliaj kongresanoj disiĝis por ĉeesti la diversaj prelegoj. Eblis elekti inter prelego de Abel Montagut pri Jules Verne aǔ la prezento de la strategio de Eǔropa Esperanto-Unio far de Zlatko.
Tuj poste nia verva Boris Mandirola prezentis TEJO-n al junularo dum Rubeno Fernández elstare prelegis pri lingvistiko el ege filozofia vidpunkto. Kiel kolofono Katalin Kováts rakontis pri la aktualega Esperanto-instruado pere de la reto kaj samtempe ronda tablo okupiĝis pri ligva diverseco en EU.
Nokte kongresanoj kaj eksteruloj povis ĝui la koncerton de Kaj Tiel Plu. La tuta ĉeestantaro spektis ĉarman repertuaron de melodioj diversepokaj kaj diverslingvaj, kaj la plej kuraĝaj eĉ povis ilin danci.

Dimanĉe la kongreso malkongresejis, buso portis kvindekon da kongresanoj al la tombejo de Montjuïc. Tie troviĝas en la malnova ŝtonejo Fossar de la Pedrera uzata de la diktaturo kiel amastombo kie kuŝas la restaĵoj de kelkaj miloj da viktimoj de faŝismo dum nia civila milito kaj la sekva frankisma diktaturo. Tie ni omaĝis ĉiujn la internaciajn brigadanojn inter kiuj ankaǔ troviĝis esperantistoj. Dani Cortijo rakontis pri la historiaj faktoj de la brigadanoj, tujsekve Gregor Benton, filo de de brita brigadano rakontis al ni per precizaj kaj sinceraj vortoj pri sia patro kaj lia vivo. La rememoro al tiuj homoj, duoble heroaj, kiuj riskis la propran vivon en fora lando pro idealo de alstrebo al pli bona mondo emociigis nin ĉiuj kaj larmoj fluis el multaj okuloj. Lokigo de florbukedo kaj ludado de la peco Kanto de la birdoj far de Ferriol Macip kolofonis la plej kortuŝan eron de nia kongreso.

Foto de Annarosa Andrei

Foto de Annarosa Andrei

Posttagmeze oni denove renkontiĝis en la urbocentro. En rapida promeno nia historiisto Dani Cortijo gvidis nin tra la malnova Barcelono, li malkovris por ni nekonatajn faktojn kaj senvualigis misterojn kaj mensogojn de la historio de la kongresa urbo.
La kuna piedirado portis nin ĝis la kafejo Horiginal, tie ni sidiĝis en aparta salono kie triope starantaj korusanoj mute ĉirkaŭis nin, subita mangesto de Carles Vela, kaj la voĉoj envolvis la tutan salonon kaj majstre karesis niajn orelojn. Bonega komenco por ĉarma korusa koncerto dum kiu alterne kantis TutPEKo, Cor Acord kaj la kongresanoj kiuj sekvis la kongresan atelieron.

Post la vespermanĝo la ibera bardo Jorge Camacho gvidis la poezian vesperon dum kiu oni povis frandi diversajn mallongajn poemojn laŭ elekto de la ĉeestantoj mem. Eblis konstati ke la laboro de la poezia komisiono estis sukcesa kaj fruktodona ĉar kelkaj el la poemoj laŭtlegitaj estis verkitaj de la komisionanoj mem.
Se temas pri poezio oni pensas pri skribitaj poemoj sed ankaŭ ekzistas la buŝa poezio kaj en la vespero oni ĉeestis la amikan duelon inter Xabier el Eŭskio kaj Ferriol el Katalunio , kiuj disputis en poeziimprovizado. Komencis ili du sed iom post iom aliaj ĉeestantoj kuraĝis partopreni la vortan pacan batalon!

Lunde ni atingis la finon de la kongreso. Jorge fingvidis la poezian komisionon, Boris prezentis la laste fonditan Nitobe-asocion kaj ties celoj pri lingvaj rajtoj. Zlatko faris la konkludan prelegon kaj lanĉis defion por la katalunaj esperantistoj, kadre de la centjariĝo de la naskiĝo de Tibor Sekelj traduki katalunen lian plej popularan verkon: Kumeŭaŭa, filo de ĝangalo.

Foto de Clara Baylina

Foto de Clara Baylina

La kongreson oni fermis per komuna adiaŭa tagmanĝo en la kafejo Horiginal. Post paperaviadila batalo inter la tagmanĝintoj ni forlasis la restoracion, tamen la grupo ankoraŭ ne disiĝis definitive. La LKK kreis novan koncepton en la Esperanto-kongreso: “antaǔpostkongreson”. Denova enurba vojaĝeto ĝis la kultura centro Tradicionàrius, tie ni okazigis kaŝtanfeston, tipe kataluna aǔtuna tradicio dum kiu oni manĝas kaŝtanojn, etajn kukojn nomataj “panellets” kaj trinkas dolĉajn vinojn kaj likvorojn. Ĉar improvizado spicis plurfoje nian kongreson ankaǔ dum la kaŝtanfesto oni improvizis versetojn kaj kantojn, oni dancis laŭ la akordeono de Mon Cardona, kaj tiel ni feliĉe fermis la kongreson.

Marde, dank’ al la kunlaboro de la asocio “Amikoj de la Muzeo” kaj de la urbestraro de Subirats (la nura publika institucio kiu helpis la kongreson) okazis la postkongreso en la vilaĝeto Sant Pau d’Ordal (municipo de Subirats) kie situas la Esperanto Muzeo fondita de S-ro Lluís Hernández Izal. Je la alveno la proksimume 40 postkongresanojn estis akceptitaj de la urbestro kaj du aliaj magistratanoj en la urbodomo. Post la nepraj prelegoj kaj salutoj oni regalis nin per kuko kaj donaceto, kaj kune kun la aŭtoritatuloj oni vizitigis nin lokan kelon kie oni instruis nin pri la vitokulturado kaj vinproduktado, ne hazarde ni troviĝis en la regiono Penedès, famkonata pro la vin- kaj ŝaumvinproduktado. En la muzeo ni estis akceptitaj de la familio Hernández kaj la nuna zorgantino de la muzeo Montserrat Piñeiro, tie oni sciigis nin pri la projektoj rilatantaj la muzeon kaj ni povis kuriozumi la milojn da libroj, revuojn, fotojn, afiŝojn, kaj diversajn objektojn de la kolekto. Post la interesa vizito okazis kuntagmanĝo kiu definitive fermis la kongresan aktivadon.

Alfons Tur

Ĉi tiu artikolo aperis (iom reduktite) en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/kataluna/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Kataluna Kongreso de Esperanto

  1. Rocxjo diras:

    Saluton. En alineo pri vizito al la tombejo estas mistajpo – “amastomo”.

Respondi