EU-subvencio por la Kongreso de Esperanto en Italio

Itala Esperanto-Kongreso

La 17an de novembro 2011 la Itala Nacia Agentejo de la Programo de Tutviva Lernado komunikis la aprobon de la seminario Grundtvig, proponita de la Itala Instituto de Esperanto (IIE), kun la temo “Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”.

La seminario okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en la sicila urbo Mazaradelvalo, kadre de la 79a Kongreso de Esperanto en Italio. Ĝi estos financita per 36 mil 120 eŭroj, kaj ĝi analizos la aktualecon de la pensado de Zamenhof, kun granda atento al multkulturismo kaj al pluretna mondo, kun rektaj ligoj al Esperanto-spertoj.

Denove ĝojiga sukceso por Kosmo, esperantista entrepreno kiu prizorgis la pretigon de la projektpropono, kunlabore kun IIE. “Per tiu ĉi plia sukceso ni pliproksimiĝas al la ronda cifero de 200.000 € akiritaj por Esperanto-agado”, – komentis Bruĉjo Kasini, kundirektoro de Kosmo kaj jam konata esperantisto ankaŭ per la eldonejo Edistudio. Prof. Fabrizio A. Pennacchietti, prezidanto de IIE, komentis: “Tiu ĉi sukceso montras, ke Esperanto-organizoj havas la eblecon akiri subvenciojn por financi siajn agadojn. Ĝi estas rekono de la plurjara agado de IIE en la kampo de plenkreska edukado. Ni atendas vin en Mazaradelvalo!”

Kosmo Strategio Ltd. estas skota esperantista entrepreno, kiu celas helpi la Esperanto-mondon akiri subvenciojn, mastrumi projektojn, plani agadojn. Oficiale registrita en aprilo 2011, ĝi havas kvar kunlaborantojn kaj havas rilatojn kun dekoj da organizoj, universitatoj kaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj – ne nur Esperantistaj. La lastan monaton ĝi lanĉis partneran projekton inter Svisa Esperanto-Societo, Kataluna Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-France, financitan per 69.000 €.

“Mi estas tre feliĉa ne nur kiel entreprenisto, sed ĉefe kiel esperantisto! La kongreso en Mazaradelvalo estos granda ŝanco por relanĉi la Esperanto-movadon en Sicilio, kun favora subteno de la urbaj instancoj. Tiu ĉi subvencio certe helpos”, – aldonis Francesco Maurelli, kundirektoro de Kosmo.

Se vi aŭ via organizo interesiĝas, bonvolu kontakti: oficejo@kosmo.eu.com. En februaro estos interesaj limdatoj por Esperanto-organizoj, kiel ekzemple propono pri seminarioj aŭ pri partneraj projektoj. Ne lasu tiun monon nur al ne-esperantistoj 😉

Pli da informoj pri la 79a Kongreso de Esperanto en Italio:
kongreso.esperanto.it

Kosmo Strategio Ltd.
oficejo@kosmo.eu.com

Laŭ UEA-membroj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi