Profesorino Koutny premiita pro interlingvistika agado

Ilona KoutnyIlona Koutny, posteulo de profesoro Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, Hungario), fondinto kaj gvidanto dum 13 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando), la 27an de septembro 2011 ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por la Interlingvistikaj Studoj.
La premio estis donita la 27an de septembro 2011 dum festa kunveno tuj post la fino de la starta sesio de la nova interlingvistika grupo.

UAM En julio d-rino Koutny estis nomumita profesoro de UAM, kie ŝi antaŭ du jaroj iĝis ankaŭ estro de la Ugro-Finna Katedro. Tiu ĉi rangaltigo kaj premio kontribuas al la firma pozicio de interlingvistiko en UAM. La vicdekano, prof. Kaliszan dum la inaŭguro de la nova interlingvistika grupo kaj de la sekva Interlingvistika Simpozio, tie ankaŭ la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto, prof. Zabrocki, kaj dum la bankedo la dekanino, prof. Tomaszkiewicz, emfazis la gravecon de la interlingvistikaj studoj en la Novfilologia Fakultato kaj laŭdis la iniciaton de Ilona Koutny.

La redakcio de La Ondo tre volonte aliĝas al la laŭdoj kaj gratuloj kaj deziras al Ilona, proklamita kiel la Esperantisto de la jaro 2008, pliajn sukcesojn kaj atingojn en la grava laboro, kiun ŝi plenumas en UAM.

Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/10/uam/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi