Ruslando superis Usonon: Nia statistiko por du monatoj

Antaŭ du monatoj, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo Counterize. Unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni prezentis la ĉefajn statistikajn informojn kaj, post unu plia monato je la sama monatotago kaj horo, la 12an de oktobro 2011 je 14h38m, ni denove fiksis la informojn. Ĉi-foje ni prezentas malpli detalan statistikon, nur pri la plej legataj artikoloj kaj pri la plej aktivaj landoj.

Ĝenerale

Nuntempe en La Balta Ondo estas 117 artikoloj kaj 8 konstantaj paĝoj (Kiosko k. a.), la artikoloj estas distribuitaj laŭ 13 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 243 etikedoj.

Dum la unua observita monato (ekde la 12a de aŭgusto ĝis la 12a de septembro) en nia retejo okazis 2963 paĝovizitoj (hits). La dua monato (ekde la 12a de septembro ĝis la 12a de oktobro) estis pli vizitoriĉa kun 5170 paĝovizitoj. Entute, 8133 paĝovizitoj dum du monatoj.

La plej legataj

Se oni esceptas la vizitojn de la ĉefpaĝo (entute, 1923 vizitoj) kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke dum la du statistikitaj monatoj 5694 fojojn konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ la Esperanta termino de WordPress) estis vizititaj. (Kiel dirite, serĉrobotoj kaj la administranto, kiu ofte venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko).

Nur kvin artikoloj el la pasintfoja listo restis en la listo de la dek plej popularaj artikoloj por du monatoj (iliaj lokoj estas en krampoj), kaj kvin artikoloj estas novaj:

(-) Floréal Martorell: Katastrofo ĉe Vinilkosmo — 916 (16.1%)
(-) Grigorij Arosev: Kio estas la reala trezoro de REU? — 582 (10.23%)
(1) Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov: Iom pri La Ondo de Esperanto — 428 (7.52%)
(2) Gražina Opulskienė: Trafe al celo (recenzo de Esperanto por lernejaj klasoj) — 175 (3.08%)
(-) Aleksander Korĵenkov: Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno — 172 (3.02%)
(-) Dafydd ab Iago: Ĉu malhisi la flagojn? — 147 (2.58%)
(3) István Ertl: Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio — 129 (2.27%)
(-) Halina Gorecka: Beletra Almanako, junio 2011 — 120 (2.11%)
(4) Olda Koboldo (ps.): SAT-kongreso en Sarajevo — 112 (1.97%)
(5) Albert Adylov: Antaŭ dudek jaroj (pri la Moskva puĉo en 1991) — 102 (1.79%)

La pasintfoje plej legata artikolo pri La Ondo estas nun la tria, kaj la plej furora estas la raporto pri la incendio en la studio Vinilkosmo. Ĝin sekvas multe diskutata artikolo de la prezidanto de REU pri la problemoj de ĉi tiu asocio. En la listo estas, interalie, nur unu artikolo pri esperantista renkontiĝo, du recenzoj, kaj du artikoloj tute ne ligitaj kun Esperanto: pri la ekonomia krizo en Eŭropo kaj pri la Moskva “puĉo” antaŭ dudek jaroj (ambaŭ verkitaj de profesiaj ĵurnalistoj).

Laŭlande

Nian retejon vizitis legantoj el 73 landoj. Kvankam en la unua landodeko restas la samaj landoj, kiuj estis antaŭ unu monato, iliaj lokoj tre ŝanĝiĝis. Danke al la Ruslandaj legantoj de la artikolo de Arosev, vaste anoncita en kelkaj sociaj retejoj, Ruslando atingis kaj superis Usonon en la nombro de paĝovizitoj. Tipe por Esperantujo, Eŭropo dominas – en la listo de la legantoj de La Balta Ondo estas ses landoj Eŭropaj, du Amerikaj (Usono kaj Brazilo), unu Azia (Ĉinio), kaj unu Eŭropa-Azia (Ruslando).

(2) Ruslando 1382 (16.99%)
(1) Usono 1022 (12.57%)
(3) Germanio 613 (7.54%)
(6) Francio 559 (6.87%)
(7) Brazilo 526 (6.47%)
(4) Hispanio 460 (5.66%)
(10) Pollando 252 (3.1%)
(8) Svedio 245 (3.01%)
* (9) Ĉinio 244 (3%)
(5) Hungario 227 (2.79%)

* Krome estas registritaj 6 vizitoj el Honkongo kaj 1 el Tajvano, kiujn la aŭtoro de la kalkulilo markis kiel apartajn landojn; kun ili Ĉinio estas en la 8a loko.

Entute, ni ricevis 113 komentojn, el ili 103 estas aprobitaj kaj legeblaj, kaj 10 komentoj estas enrubujigitaj kiel trudaĵoj.

Ĝis la 12a de novembro!

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2011/10/statistiko-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Ruslando superis Usonon: Nia statistiko por du monatoj

  1. Do, en alia kultura rondo oni eble preferus esprimi la bonkorecon per grando de la ventro la dikaj homoj havas la reputacion esti bon kor aj .

  2. Jaden a diras:

    Certe eblus fari tion pli bone de nia flanko, se estus pli da tempo, sed tamen efiko estis plene kontentiga.

  3. Ĵajro diras:

    Mi gratulas vian oran laboron! Vi povas fari ankaŭ diverskoloran grafikon por ni pli bone vidi. Mi bedaŭras la 7an pozicio de mia lando..sed trankviliĝu nia “konkurantoj”….tuj ni forpasos Rusujo lumrapide se ni sukcesas fari nian esperantan laboron!

    Gratulon!

  4. AlKo diras:

    Bona ideo, sed ni realigu ĝin poste, eble kiam ni faros unujaran resumon. Tiam la vizitoj stabiliĝos kaj ne plu dependos de iu superaktivulo kiu trarigardas 50-60 artikolojn dum kelkaj horoj. Imagu ke tiu povus esti el Andoro aŭ Sanmarino, kaj por egliĝi kun li, necesas miloble pli da vizitoj Ruslandaj aŭ Usonaj.

  5. Väčesláv diras:

    Ne forgesu publikigi ankaŭ la statistikon, ligitan je loĝantaro, kiel vi faris en la magazino! 🙂

Respondi