FEL: Prestiĝa eldonejo en prestiĝa sidejo en prestiĝa metropolo

Ĉi tiu artikolo aperis en Nia trezoro – kleriga rubriko de La Ondo de Esperanto en kiu ĉi-jare estas prezentataj plej gravaj Esperanto-eldonejoj.

Sidas mi en la plej luma, plej vasta kaj plej agrabla ĉambro de la Antverpena Esperantocentro. Dekstre de mia skribtablo, kun, kompreneble, komputilo estas impona librobretaro, kun multaj libroj. Tri el la bretoj estas okupitaj de niaj propraj eldonoj. Nur dekon da jaroj mi respondecas pri la eldonagado de FEL, kaj hodiaŭ mi, je mia miro, konstatis ke mi scias tre malmulte pri la jaroj antaŭ ol mi “respondecis”. Jen do! Ĉu Esperanto havas historion?

Mia ĉefo petis min verki artikoleton, panoraman, pri nia eldonado.

Prestiĝa rezidejo

Kio nepre tuj frapas ĉiun objektivan spektanton estas ke grava karakterizo de ĉio kio rilatas al nia eldonejo estas prestiĝa! Ni laboras – mi ŝatus skribi rezidas, sed PIV ne permesas al mi uzi la verbon en tiu senco – en klasikburĝa, impona konstruaĵo, ĉe la ĉefavenuo de la plej grava flandra metropolo. Ofte vizitas nin eksterlandaj esperantistoj, kaj tiam ni kun fiero montras al ili nian riĉecon.

Prestiĝa kresko kaj evoluo

Se oni bone informis min, nia unua libr(et)o aperis en 1982. Ĝi estis kompostita kaj enpaĝigita de la tiama Grafika Centro de UEA (en Antverpeno, sub gvido de Paul Peeraerts) sed presita de Torben Kehlet. Sur la kovrilo estis indiko, ke la eldonisto estis “Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno”. La verkinto estis Rik de Roover, kaj la titolo La Aventuroj de Ŝpar- kaj Alia Porketoj. Estas libreto taŭga por verdaj infanoj.

Rapide poste la Centro akiris presmaŝinon kaj povis mem zorgi presadon (sed ne bindadon) de libroj. FEL daŭrigis la honorigon de flandraj esperantistoj per aperigo de Jaĥto veturas for… kaj veturigas la morton de Deck Dorval (1983). Estis iu krimromano, kaj en nia eldonado poste ankaŭ nepre ne mankos la krimromanoj! Fama estas la serio de Ronald Cecil Gates, kiu aperis inter 1991 kaj 2006.

Transpreno de prestiĝa serio

Kelkajn jarojn poste, en 1983, ni akceptis transpreni la eldonon de la prestiĝa serio “Stafeto-libroj”, kies daŭrigo, post naskiĝo en la Kanariaj Insuloj (Régulo Perez) estis certigita de Torben Kehlet. La serion simbolas la bela konata ilustraĵo el la Vivo de la Plantoj. Unua libro en nia parto de la serio estis de Johán Valano Ĉu rakonti novele? … krimnovelaro. Sekvos multaj libroj al kiu nia prijuĝa komitato donos la honoron enlistiĝi en la serion. Entute ĝis nun, tridek kvin. Plejparte la “Stafeto-libroj” estas altvaloraj, prestiĝaj, originalaj verkoj, romanoj, novelaroj, aŭ eĉ teatraĵoj, sed tamen ni ankaŭ, pro diversaj kialoj, enigis gravajn tradukaĵojn.

Laŭrokrono de prestiĝaj stilistoj

Demandu al iu ajn Esperantologo citi la nomojn de niaj plej prestiĝaj kaj respektataj aŭtoroj, kaj vi certe aŭdos la nomojn de Anna Löwenstein, Lena Karpunina, Sen Rodin, Trevor Steele, Edwin de Kock, Chris Declerck… kaj li eble eĉ ne mencios – ĉar konsideros tro memevidentaj kaj konataj – Auld kaj Waringhien. De ĉiu el tiu ĉi listo de ok nomoj ni publikigis verkojn. Kiu kuraĝos diri ke li ne legis Neokazinta Amo (LK 2007), Bildoj pri Norda Lando (SR 2006), La ŝtona urbo (AL 1999), Kvazaŭ ĉio dependus de mi (T S 2009), Spitaj – kiel hidrargo (CD 2008), Sub fremdaj ĉieloj (EdK 2007), Sub la signo de socia muzo (WA 1987), Beletro sed ne el katedro (GW 1987)?

Prestiĝaj verkoj el monda literaturo

La rolo de nia lingvo en la diskonigo de la monda literaturo certe ne estis neglektita! Ie, iam, ial, iel … Zamenhof skribis: “Seneko ne estas por ili tro serioza” (vidu PIV, ĉe Seneko) kaj FEL eldonis verkon de Seneko, en brila traduko de Gerrit Berveling, kiu parolas latinan same glate kiel esperantan. Ni eldonis la prestiĝan Grafo de Monte-Kristo (A. Dumas/Moirand) el la franca, la faman Venecio de Th. Mann el la germana, Pinokjo el la itala; Sagao de Njal el la islanda, Dormanta Hejmaro el la bengala. Se mi ne mencias la nomojn de aŭtoroj kaj tradukantoj… estas por ke vi ĝuu iom da ĝojo pro rekono kaj rememoro!

Prestiĝa saltobreto al tutmonda famo

Ni ne profitis nur de la gloro kaj aŭreoloj de famuloj, sed ankaŭ al junaj talentitaj homoj ni donis eblecon lanĉi sin! Juna afrika talento, Jean Codjo, publikigis ĉe ni libretojn, kiuj elstaras pro sia rekteco, honesteco, malkaŝemo kaj kiuj donas rektan aliron al la koro kaj animo de la aŭtoro (i.a. Dialogo inter surduloj). Kaj li ne estis sola sur tiu saltobreto.

Nenio homa estas fremda al ni!

Por ni la mondo ne limiĝas al literaturo. Ankaŭ scienco estas io tre grava en la homa socio. Ni sukcesis konvinki Alberto Fernandez kunigi en unu libron, la plej interesajn kontribuojn kiujn li dum multaj jaroj aperigis en diversaj revuoj, kaj tiel naskiĝis Kalejdoskopa Rememoro, kun sciencaj kaj sociaj kontribuoj. Sed ni ankaŭ sukcesis eldoni tradukojn de prestiĝaj sciencaj verkoj, tutmonde admirataj. Kiam Origino de Specioj (Darvino/Klivo Lendon) estis prespreta, UEA decidis konsideri ĝin kiel numeron unu, en nova prestiĝa serio Scienca Penso.

Flego de prestiĝaj verdaĵoj

Ni ne forgesis ke ni apartenas al la Movado. Ni ĝojis ke ni povis, finfine, pli bone konigi filinon de Ludoviko Zamenhof, Lidja Zamenhof al la tutmonda esperantistaro. Ni eldonis tradukon de la angla biografio Vivo de Lidja Zamenhof sed ankaŭ lasis Lidja-n mem paroli en Originala Verkaro de Lidja Zamenhof. Tro malmulte estas sciate, ŝajnas, ke ni ankaŭ eldonis faksimilon de la Unua Libro en la franca. Plie aperis Fundamentoj en diversaj naciaj lingvoj, kaj diversaj pliaj estas prespretaj. Baldaŭ ni aperigos libron pri kiu Zamenhof, la patro kaj la filo, revis: apudmeto de la Proverbaro de patro kaj filo (oklingva). Kaj baldaŭ iros en presejon, nova, moderna eldono de Esperanta Bildvortaro, kiu certe trovos ĉe multaj sian lokon apud la kara PIV.

Ni konscias ke la estonto de paperlibroj iĝas duba… sed esperas ke paperlibroj iĝos prestiĝaĵoj. Tamen jam en 2008 ni vendis bitlibrojn (e-librojn) kaj nepre daŭrigos fari tion.

Ni ne sukcesis mencii eĉ nur la sesonon de la prestiĝaj verkoj kiujn ni aperigis, kaj nur povas inviti vin daŭrigi esploradon en niaj retpaĝoj:

Petro Desmet’

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/09/trez204/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al FEL: Prestiĝa eldonejo en prestiĝa sidejo en prestiĝa metropolo1

  1. Cezar diras:

    Ja, tio estas vere prestiĝe prestiĝa:)

Respondi