Konciza statistiko pri “La Balta Ondo”

Antaŭ unu monato, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo. Ni elektis la kalkulilon Counterize, kiu estas vizit-kalkula kaj statistika kromprogramo kreita speciale por la administra sistemo WordPress, en kiu La Balta Ondo funkcias.

Counterize havas multajn utilajn funkciojn, sed ni mencios ĉi-sube nur la plej ĉefajn el ili por la unua statistikita monato. En la suba statistiko ne estas konsideritaj vizitoj de serĉrobotoj, kiuj estas aŭtomate forfiltrataj, kaj tiuj, kiuj sukcesis eviti la filtron estas mane forigitaj.

Ekzakte unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni notis la ĉefajn statistikajn informojn, kiujn vi povas legi ĉi sube. Kvankam La Balta Ondo estas malofte vizitata retejo, ĉi -suba statistiko eble estas interesa ne nur por la administrantoj.

Ĝenerale

Dum unu monato en nia paĝo okazis 2963 paĝovizitoj (hits). Se oni esceptas la vizitojn de la ĉefpaĝo kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, oni vidas ke 1927 fojojn konkretaj paĝoj (afiŝoj, laŭ la Esperanta termino de WordPress) estis viditaj de 1101 vizitantoj. (Kiel dirite, serĉrobotoj, ankaŭ la administranto kiu ofte venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko).

La plej multaj paĝoj estis vizititaj la 3an de septembro, kiam enretiĝis la artikolo Iom pri «La Ondo de Esperanto»; la plej magra tago estis la 19a de aŭgusto kun nur 40 vizititaj paĝoj.

Kion oni legas?

  1. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov: Iom pri «La Ondo de Esperanto» 363 (18.84%)
  2. Gražina Opulskienė: Trafe al celo (recenzo de Esperanto por lernejaj klasoj) 135 (7.01%)
  3. István Ertl: Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio 110 (5.71%)
  4. Olda Koboldo (ps.): SAT-kongreso en Sarajevo 97 (5.03%)
  5. Albert Adylov: Antaŭ dudek jaroj (pri la Moskva puĉo en 1991) 91 (4.72%)
  6. * Jukka Pietiläinen: Pluva, sed malskandala kongreso 81 (4.2%)
  7. Aleksander Korĵenkov: La dua eldono de «Homarano» aperis 80 (4.15%)
  8. Dafydd ab Iago: Eŭropo falanta 65 (3.37%)
  9. Miroslav Hruška: SES: ĉu ankaŭ alikontinente? 57 (2.96%)
  10. * Huang Yinbao k.a.: 44a Konferenco de ILEI 41 (2.13%)
  11. * Nova senpaga libro en nia kiosko 41 (2.13%)
  12. Grigorij Arosev: En “La Ondo” pri “La ondoj” (Moskva Kinofestivalo 2011) 41 (2.13%)

La tri asteriskitaj tekstoj aperis antaŭ la ekfunkcio de la kalkulilo, kaj reale ili estis spektitaj de pli multaj personoj. (Laŭ la malpli fidinda Google Analytics la artikolon de Jukka Pietiläinen legis 177 personoj.) La ĉefpaĝo kaj la paĝoj, montritaj per elekto de kategorioj kaj etikedoj, estas ekster la supra listo. La tri plej popularaj eroj rakontas pri Esperanta gazeto, recenzo de lernolibro kaj eldonejo; nur la kvara estas pri la esperantista kongreso. Tri tekstoj en la plejlisto ne estas ligitaj kun Esperanto (politiko, ekonomio, kino).

Laŭlande

Nian retejon vizitis legantoj el 60 landoj, plej multe el Usono kaj Ruslando. Jen la unua landodeko:

Usono 510 (17.21%)
Ruslando 452 (15.25%)
Germanio 235 (7.93%)
Hispanio 201 (6.78%)
Hungario 159 (5.37%)
Francio 156 (5.26%)
Brazilo 120 (4.05%)
Svedio 103 (3.48%)
* Ĉinio 97 (3.27%)
Pollando 86 (2.9%)

* Krome estas registritaj 4 vizitoj el Honkongo kaj 1 el Tajvano. La aŭtoro de la kalkulilo markis ilin kiel apartajn landojn.

Kroziloj

Inter la identigeblaj kroziloj la plej popularaj estas Fajrovulpo kaj Esplorilo. Evidente, Fajrovulpo estas la plej ŝatata de esperantistoj. Ĉu pro la fasado elektebla en Esperanto.

Mozilla Firefox  1102 (37.27%)
Internet Explorer  725 (24.52%)
Chrome  394 (13.32%)
Opera  104 (3.52%)
Safari  92 (3.11%)

396 vizitoj (13.39%) estis faritaj helpe de neidentigitaj kroziloj.

Vindozo dominas

Inter la operaciaj sistemoj dominas Vindozo (67,4%), por la ceteraj sistemoj restas nur 19,75%, kaj 12,85% ne estis identigitaj.

Windows  1993 (67.4%)
Mac OS  248 (8.39%)
Linux  174 (5.88%)
Ubuntu Linux  59 (2%)
Darwin  56 (1.89 %)
Linux Mint  23 (0.78 %)

En la statistiko oni povas vidi ankaŭ la listojn de la konkretaj versioj de la kroziloj kaj operaciumoj, kaj aliajn utilajn informojn. Ĉiu vizito restas en la Historio, kaj oni povas tie facile trovi kaj malfari la vizitojn de robotoj, se ili malgraŭ filtroj estis registritaj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2011/09/statistiko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi