“La Ondo”: Amuza statistiko

En la marta Ondo aperis nia kutima abonstatistiko por la jaroj 1998–2010 kaj la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj en la pasinta jaro: Ruslando 78, Pollando 58, Germanio 35, Francio 34, Brazilo 27, Finnlando 26, Hispanio 25, Belgio 18, Italio 17, Serbio 17, Usono 17, Britio 16, Svedio 12, Ĉeĥio 11, Japanio 11.

Dum la 13 eldon-jaroj ni ricevis sume 6005 individuajn kotizojn el 55 landoj. Plej multaj kotizoj dum tiu tempo venis el Ruslando – entute 1354 (22,5%). Tamen la procentaĵo de la Ruslandaj abonantoj malkreskas: de 51,9% en 1998 ĝis nur 15,3% en 2010. Pli ol 200 abonoj dum 1998–2010 estis kolektitaj en dek jenaj landoj:

Ruslando
1354
Pollando
618
Francio
356
Germanio
353
Usono
292
Finnlando
273
Britio (UK)
266
Svedio
225
Brazilo
223
Italio
217

Malgrandaj landoj ne povas superi la grandajn laŭ la abonkvanto, sed la
relativan staton vidu en la suba statistiko pri la nombro da abonoj
pagitaj dum 1998–2010 por unu miliono da loĝantoj. (Nur landoj kun
pli ol 25 abonoj entute). Da tiuj landoj estas tridek. Jen la listosupro:

1. Islando 151,4 (48 abonoj / 0,317 mln)
2. Finnlando 50,6 (273 abonoj / 5,39 mln)
3. Estonio 40,2 (54 abonoj / 1,34 mln)
4. Litovio 27,7 (92 abonoj / 3,32 mln)
5. Svedio 24,1 (225 abonoj / 9,34 mln)
6. Danlando 19,1 (106 abonoj / 5,53 mln)
7. Belgio 17,0 (184 abonoj / 10,8 mln)
8. Latvio 16,5 (37 abonoj / 2,24 mln)
9. Pollando 16,2 (618 abonoj / 38,1 mln)
10. Svislando 14,8 (115 abonoj / 7,78 mln)
11. Kroatio 12,8 (57 abonoj / 4,43 mln)
12. Norvegio 12,3 (61 abonoj / 4,96 mln)
13. Ruslando 9,47 (1354 abonoj / 143,0 mln)
14. Aŭstrio 6,09 (51 abonoj / 8,37 mln)
15. Serbio 5,79 (57 abonoj / 9,85 mln)

Same kiel antaŭ kvin jaroj, kiam ni unuafoje faris tian esploreton, okulfrapas la eŭropeco de la supra landolisto kaj la populareco de La Ondo en la landoj nordiaj kaj baltaj. En Islando la probableco renkonti abonanton de La Ondo estas, ekzemple, 160-oble pli granda ol en Usono.

Se en la tuta mondo oni abonus same aktive kiel en Islando (unu abono dumjare por 84 mil loĝantoj, aŭ 11,65 abonoj por unu miliono da loĝantoj), La Ondo havus pli ol 80 mil abonantojn en la tuta mondo, inkluzive de ĉ. 1600 en Ruslando kaj ĉ. 3600 en Usono. Jen laboro por nia ekspedisto!

AlKo

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/09/stat204/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi