“Palto” de Gogol – nova senpaga e-libro

Gogol - PaltoEn la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en pluraj siaj verkoj.

Ĉi tiun “Peterburgan novelon” de Gogol tradukis en Esperanton Aleksander Korĵenkov. Lia traduko estis unue publikigita en la fundamenta kolekto Rusa Novelaro eldonita de Sezonoj antaŭ ok jaroj.

Palto estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Palto estas la dek-unua eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la sepa ero en la serio Virtuala Biblioteko.

La statistiko montras, ke ĝis nun oni elŝutis entute 10 mil 576 ekzemplerojn de e-libroj de Sezonoj, inter kiuj 1705 ekzempleroj estis elŝutitaj dum la lastaj 30 tagoj.

La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Oni ne rajtas sen permeso de la aŭtoroj/tradukintoj kaj de la eldonejo Sezonoj republikigi ilin plene aŭ fragmente en iu ajn papera aŭ elektronika formoj. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al “Palto” de Gogol – nova senpaga e-libro1

  1. Cezar diras:

    La libro estas interesa! Gratulon!

Respondi