La postkongresa Ondo

La Ondo de Esperanto, 2011, n-ro 8-9Laŭ la fotoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago, IJK en Kievo kaj SES en Nitra sur la kovropaĝo kaj dorsopaĝo de la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto oni tuj komprenas, ke temas pri la duobla (aŭgusto-septembro) postkongresa Ondo kun vasta panoramo de la “Kongresa Sezono” en Esperantujo.

Krom la tri menciitaj kongresoj en ĉi tiu kajero estas prezentataj, interalie, SAT-Kongreso en Sarajevo, ILEI-Konferenco en Kopenhago kaj Orient-Azia ILEI-Konferenco en Ĉinio, Tutamerika kaj Brazila kongresoj en San-Paŭlo, komuna kongreso Germana kaj Nederlanda en Münster, Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio, Internacia Esperanto-Semajno en Armenio, somera kursaro NASK en la Kalifornia universitato, natur-kuracista konferenco en la Esperanto-urbo Herzberg, kongreso de vidhandikapitoj en Ĉeĥio, kaj multaj aliaj – entute, pri ol 30 primovadaj artikol(et)oj kun multaj fotoj sur 15 komencaj paĝoj paĝoj.

Sed ne nur pri Esperanto oni povas legi en “La Ondo”.

Albert Adylov rememoras pri la “puĉo” okazinta en aŭgusto 1991 en USSR. Dafydd ab Iago komentas la tro malfruajn kaj nesufiĉe adekvatajn reagojn de la gvidantoj de EU al la financa krizo. Grigorij Arosev rakontas pri la ĉefaj filmoj de la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo. Ĉi tiuj tri tekstoj estas verkitaj de profesiaj ĵurnalistoj, kio ne estas kutima en Esperanto-gazetaro nutrata per artikoloj verkitaj de amatoroj.

Ses paĝojn plenigas la kultura sekcio, en kiu oni povas legi, interalie, interesan prezenton de la eldonejo de HEA en la kleriga rubriko Nia Trezoro (István Ertl), aŭtoran enkondukon al la dua eldono de la prizamehofa romano Homarano de Aleksander Korĵenkov, recenzojn, bibliografiaĵojn… Fine estas la populara Mozaiko kun konkursaĵoj kaj humuro, kaj fotoraportoj.

Pluraj tekstoj el la postkongresa Ondo estas legeblaj en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/ (musklaku la titolbildon en la centro).

La Ondo de Esperanto estas redaktata en Ruslando kaj presata en Pollando. Ĝi estas abonebla ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).

La elektronika versio (“pdf”) de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi