FESTO: moderna muziko en malnova kastelo

Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara valo, vera pilgrima loko por esperantistoj el la tuta mondo. Somere 2006 tie jam okazis FESTO.

Ĉi-jare estis instalitaj du scenejoj: la ĉefa en la malantaŭa korto de la kastelo subĉiele, kaj la pli eta scenejo en la plej granda ejo apud la kastelo funkciis, kiam la granda scenejo ne povis esti uzata pro pluvo. La drinkejo funkciis ĉefe nokte kvazaŭ drinkeja dancejo por la noktemuloj kaj bieremuloj, kaj en la pli trankvila gufujo oni babilis, teumis kaj umadis ĉe kandeloj.

Tagaj programeroj ne estis tre pezaj, kelkaj atelieroj: kantado, ĵonglado, promenado, prelegoj, sportumado kaj ekskursa tago en la kasteloj Ussé kaj Brissac. Post la vespermanĝoj ekis la vesperaj programoj.

La unua vespero (lunde, la 8an de aŭgusto) estis interkona kun ludoj por interkonatiĝi; por malkovri la kastelon kaj ties ĉirkaŭaĵojn la partoprenantoj serĉis la kastelan fantomon … La vespero finiĝis en la drinkejo ĉirkaŭ Emĉjo kiu gitarludis kaj Kvenĉjo kiu akordionis kunkantigante la tutan ĉeestantaron ĝis malfrunokte.

Marde estis prezentado de FAMo kaj Tarek el Parizo. La duopo enkondukis kanzonan repertuaron per akordiona akompanado (FAMo) kaj darbuko (Tarek) por ritmigi kaj kadencigi la komponaĵojn de FAMo aŭ tradukitajn kantojn el franca kanzonaro. Sekvis post FAMO hiphopa koncerto de Platano, la repisto de La Pafklik. Li entuziasmigis kaj dancigis la homojn, kvankam pro klaviklo, rompita en la Kieva IJK, li devis repi kun brako blokita. Jen talenta repulo repumanta eĉ nur unubrake!

La Perdita Generacio kaj Gijom, malantaŭe ĉe piano. (Fotis Nicolas de Buyl)

Merkrede, post fajna preparado de la ekstera scenejo kun kolora lumigado de la kastelo kiel malantaŭa fono de la scenejo, ekis koncerto de la jam fama Pariza pianisto-kantisto Gijom kun tre personaj kanzonaj komponaĵoj. Lia koncerto interplektiĝis kun la sekva de la svedoj el La Perdita Generacio, kaj okazis komuna parto pere de fabela sciencfikcia kanta rakonto.

La koncerto de La Perdita Generacio (LPG) estis sukcesa. Multaj novaj kantoj buntigas la repertuaron, kaj jam estas materialo por nova albumo. La sveda bando varmigis la eksteran scenejon kaj plian fojon dancigis la publikon ĝis laciĝo. Postnoktomeza spektaklo-fino forpuŝis la partoprenantaron en la drinkejon kaj gufujon …

La koncerto de Rêverie konvenis por la kastela etoso. (Fotis Nicolas de Buyl)

Ĵaŭde, post la ekskurso en la kasteloj, oni povis malkovri sur la ekstera scenejo la kvinopan italan bandon Rêverie kun progresiva folk-baroka stilo. La muziko vagadis inter la kastelo kaj la herbejo kie homoj sidis kaj kuŝis, atente aŭskultante la muzikon esplorante la stelojn en la ĉielo. Rêverie prezentis sian tute freŝan albumon Revado: revada magio, la kastelo, la muzikistaro, la lumoj sub la steloj… la vagada muziko kun riĉaj komponaĵoj multinstrumentaj kaj ensorĉa ina voĉo…

Vendrede la roka vespero surscenejigis la germanan inan bandon 42, kiu konsistas el la du fratinoj Helen kaj Hanna Geyer, kiuj ellasis rokgrunĝan sonon el siaj elektra gitaro kaj drumo, por kelkaj kantoj Johanes Müeller gastis kiel basisto..

Duaparte Scarlet el Angers ofertis viglan elektro-rokkoncerton. Scarlet estas promesplena bando kiu tre verŝajne elmergiĝos el la franca scenejo, kvankam la kantistino Dorota estas pola kaj kantas en la angla.

Sabate la ĉefa scenejo migris al la granda salono pro malbona vetero, kie anstataŭ la anoncita juna regeulo Jonny M, kiu ne povis veni, LPG faris sian duan koncerton, malsaman ol la unua, kun nova kanto kreita en Greziljono. Kaj ili sukcesis: la ekstera koncerto de LPG estis bonega, sed la endoma koncerto estis fajriga! Imagu la plenŝtopitan grandan salonon de Greziljono, la tuta salono varmege dancis kaj vibris, kvazaŭ la bando kaj la publiko estis unu sola estaĵo… Neforgesebla etoso..

Inicialoj DC (Fotis Nicolas de Buyl)

Post LPG surscenejiĝis Inicialoj dc – la frankfurta elektropopa artisto. Lia koncerto okazis en du partoj. La unua parto estis pop-eca kun trankvilaj melodioj ripozigaj. Surekrane filmoj sinkroniziĝis kun la muziko, kiel por muzika kinejo. La dua parto iĝis diskejo kun pli elektronikaj kaj sekvencitaj ritmoj danc-allogaj, kaj fine de la koncerto homoj volis danci pli kaj pli…

La koncertejo postkoncerte transformiĝis al diskejo, kaj ĝis la 3a horo nokte la sonteknikisto Flo iĝis DĴ per nur Esperanto-muziko… Vera espoteko! Post la 3a horo la festo daŭris en la drinkejo kaj en pli ŝveba etoso en la gufujo.

Dimanĉe okazis la internacia vespero en la granda salono kun multaj kontribuantoj po unu aŭ du numerojn… kaj fine la kantateliero prezentis kelkajn kantojn kiuj estis prilaboritaj dum la semajno…

La fermo estis gaja, kaj partoprenantoj petis pli longan aranĝon kvazaŭ ili ne volus forlasi la Festecan mojosan etoson.

Okazis kunveno por priparoli la venontan FESTO, kaj abundis ideoj kaj proponoj. FESTO 2012 estas jam sur la reloj, kaj plej verŝajne ĝi okazos proksime de Strasburgo ĉe unu aŭ alia flanko de la limo, centre de Eŭropo por esti pli facile atingebla de ĉiuj. Estas antaŭvidata granda FESTO (antaŭ la fino de la mondo!). Jam rezervu unu semajnon kompletan aŭ eĉ pli por la evento dum venonta aŭgusto!

Flo!

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/09/festo20/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to FESTO: moderna muziko en malnova kastelo

  1. Erik diras:

    La Perdita Generacio kaj Platano dum FESTO (JEFO) 2011 (en salono Zamenhof)

    http://www.ipernity.com/blog/eobo/342492

    ĝp,

Respondi