En “La Ondo” pri “La ondoj”

Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo

Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj oni povas atribui ĝin preskaŭ al ĉiu kinaĵo, sed la festivalo liveris vere “revenajn” pecojn. Pri ĉiuj oni povas verki apartan eseon, ĉar ĉiuj meritas, sed ni provu limigi nin per mallongaj revuetoj.

Ni komencu per la hungara-rumana filmo, kiu ja titoliĝas La reveno (Visszatérés, reĝ. Judit Elek). Katrina, mezaĝa juda virino, kune kun la familio aŭte veturas al sia patrujo — kie ŝi antaŭ multaj jaroj estis mirakle savita, ĉar ĉiuj ŝiaj parencoj estis portitaj al Auschwitz. La edzo de Katrina esperas, ke tiu vojaĝo iom trankviligas ŝian animon. La reveno ne estas aparte elstara filmo, ne laste pro la jam tre uzita temo de militaj koncentrejoj, sed ĝi estas tre sincera kaj multemocia.

La itala filmo La facila vivo (La vita facile, reĝ. Lucio Pellegrini) rakontas pri iom alispeca reveno — pri kuracisto Mario, kiu ne estis tre honesta en financaj aferoj kaj pro tio fuĝis el Romo en Afrikon, kie li laboras ĉe volontula misio. Sed Mario ne volas reveni kaj restas en Afriko, kvankam li konstante konversacias kun siaj amikoj: ĉu reveni aŭ ne? La filmo estas tute profesie farita, kun sufiĉe da ridindaj epizodoj, sed ĝin fuŝas troa “holivudismo”: fojfoje estas tro da bildoj kaj maltro da sentoj.

La bildkarto de la 99-jara japana klasikulo Kaneto Shindô estas historio de simpla kamparano, kiu venas al vidvino de sia pereinta armea amiko por simbole transdoni al ŝi bildkarton, kiun ŝi sendis al la edzo. La mortinta soldato tiel volis sciigi al la edzino, ke li sukcesis legi ŝian lastan leteron, sed ankaŭ la postvivinto revenas hejmen kaj trovas ĝin tute vaka… La filmo estas vera majstroverko — la aĝo neniel influis la talenton de Shindô, kiu, interalie, prenis la ĉefpremion de la Moskva festivalo rekordajn tri fojojn (1961, 1971, 1999).

Tute alispeca estas la filmo de la juna sudkorea reĝisoro Wong Ching Po La venĝo. Historio de amo (Fuk sai che chi sei), kvankam ankaŭ ĝi rakontas pri siaspeca reveno, klare respeguliĝanta en la titolo — la protagonisto revenas, por venĝi pri/pro sia amo. Ĉi tiu verko estis anoncita kiel “enhavanta amason da sangaj kruelaj scenoj”, sed reale evidentiĝis, ke kvankam jes la filmo abundas je sango ktp., ĉio estas absolute nemalhavebla. La venĝo laŭmerite ricevis la premion por la plej bona reĝisorado.

Sceno el “La foriro” de Václav Havel

Sufiĉe elstara kaj priparolata fariĝis La foriro (Odcházení) — reĝisora debuto de … Václav Havel, la mondfama dramaturgo kaj eksprezidanto de Ĉeĥio. Havel prezentis historion pri kanceliero Riger, kiu devas demisii kaj ene de du tagoj forlasi la delonge loĝatan bienon. La filmo estas emfaze teatreca — ĉar Havel kreis teatran dramon, tamen ne surscenigis, sed filmis ĝin.

Ne “reven-tema”, sed nepre menciinda, ĉar tuj ŝatita de la publiko, estis la serba filmo Montevideo, la Dia vizio (Montevideo, Bog te video). En 1930 en nacian futbalan federacion de Jugoslavio venis invito partopreni la unuan mondpokalon, okazontan en Montevideo, kaj do la piedpilkistoj kaj ĉirkaŭuloj dediĉas ĉiujn fortojn por proksimigi la revon. La filmo brave konfirmas la faman eldiron, laŭ kiu “futbalo ne estas la vivo. Futbalo estas multe pli”, kaj krome ĝi estas specimeno de plena optimismo. Oni ne scias, kiel la kreintoj sukcesis tion, sed estas fakto: ekde la unua ĝis la lasta minutoj Montevideo plenigas spektantojn per vitalaj emocioj kaj ĝojo. Ne hazarde ĝuste Montevideo ricevis la premion de spektantoj…

Des pli paradoksa fariĝis la decido de la ĵurio, ĉi-foje prezidita de Geraldine Chaplin, kiu atribuis la ĉefpremion al la bona, sed tute mallaŭta kaj silentema hispana filmo La ondoj (Las olas) de Alberto Morais. Spektante ĝin, oni ekscias, kiel post 60 jaroj maljunulo Miguel revenas (ja revenas!) el Madrido en malgrandan landliman urbeton, kie li restis kiel rifuĝinto en sia adolesko. Miguel rememoras tiun tempon kaj provas trovi respondojn al demandoj, turmentintaj lin dumvive. Laŭsupoze La ondoj fariĝis kompromisa decido, ĉar la ĵurio ne povis interkonsenti pri aliaj eventuale laŭreataj filmoj.

Ekster la konkursa programo tradicie popularegis la programo 8,5, kiu ĉiam prezentas po naŭ filmoj senescepte elstaraj. Ĉi-foje temis pri Pina — 3D-formata dancofilmo pri la ĵus forpasinta Pina Bausch, Carlos — pri la teroristo Ilich Ramírez Sánchez, Nigra Venuso — ŝoka historio de la sudafrikanino Sarah Baartman, La muelejo kaj la kruco — filmo inspirita de la fama Bruegel-pentraĵo La vojo al Kalvario, kaj kelkaj aliaj.

Ĝuste en 8,5 estis montrita la jam konata Melankolio — ĉi-momente la plej freŝa laboraĵo de Lars von Trier, kiu rakontas pri pereo de la mondo, kiun kaŭzas la planedo Melankolio, proksimiĝanta al la Tero. Oni memoras la skandalon ĉirkaŭ eldiroj de von Trier dum la maja kinofestivalo en Kanno. Ni ne juĝu la reĝisoron, kiu evidente tro ŝatas nervigi publikon kaj ĉi-foje misvojiĝis en propraj vortoj. Gravas, ke Melankolio estas ege bona kaj, kio gravegas, bilde bela filmo. Admirinda estas Kirsten Dunst, plenuminta la ĉefan rolon de Justina. Dunst, ĝis nun ĉefe memorata kiel “amikino de Spiderman”, finfine transiris limojn de unu rolo kaj prezentis vere interesegan karakteron de homo, kiu indiferentas absolute pri ĉio.

Grigorij Arosev

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/08/kino/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi