IJK-67: sukcesa, sed tamen…

Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj de mi, estis pli-malpli la sama: la kongreso sukcesis, sed la organizaj fuŝoj estis pli multaj, ol kutime dum IJKoj.

La kongresejo troviĝis ĉe la urbo-rando en porjunulara gastejo (en ĝi loĝis ankaŭ neesperantistoj, kiuj foje estis sufiĉe agacataj de la esperantista nokta aktivado; feliĉe, oni sukcesis evitigi konfliktojn); apudis la lernejo, en kiu ĉefe okazis la kongresaj programeroj. Tamen la solena malfermo de la kongreso okazis en la centro de la urbo, kio kaŭzis la unuan malfacilaĵon por la partoprenantoj: ne ĉiuj sukcesis atingi ĝin, kaj la rean veturon al la kongresejo la plimulto devis fari memstare (ĉar oni mendis nur unu buson). Antaŭ la malfermo okazis iom ĥaosa gazetar-konferenco, kiu tamen rezultigis menciojn pri la kongreso en la novaĵ-programoj de du tutlandaj televid-kanaloj: Ukrainio kaj STB. La programo de la malfermo konsistis ĉefe el la prezentaĵoj de diversstilaj Ukrainiaj muzikaj kolektivoj. Amuze kaj bizare (almenaŭ por mi): ĉio sur la scenejo okazis en la ukraina lingvo kun posta tradukado al Esperanto (evidente iom haste organizita).

La programo de la kongreso estis pli-malpli tradicia kaj sufiĉe riĉa. La partoprenantoj manĝis en apuda restoracieto (la unua vespermanĝo estis prokrastita je pli ol unu horo pro miskomprenoj inter la kuiristoj kaj la organizantoj) kaj havis la okazon lukti kontraŭ la somera varmego naĝante en lagetoj en la proksima parko aŭ duŝante sin en la kongresejo mem (multaj plendis pri manko de la varma akvo, sed, kiel mi scias, tion kaŭzis problemo pri la akvoprovizo en la tuta distrikto). Krom la kutimaj tagaj klerigaj programeroj okazis multaj vesperaj koncertoj; estis organizitaj ankaŭ la ekskursa kaj sporta tagoj. Ne eblas ne diri, ke la programo dum la tuta kongreso estis retajlata, flikata kaj preskaŭ plene reverkata plej haste kaj neatendite, kio foje kaŭzis problemojn kaj al la partoprenantoj, kaj al kelkaj ĉef-respondeculoj pri la apartaj programeroj. Feliĉe, almenaŭ la TEJO-aktivaĵoj pasis pli-malpli sukcese, doninte al la organizo novan estraron kaj novan prezidanton.

Tamen kompense oni devas nepre laŭdi la koncertan programon, kiu kvalite multe superis la klerigan — la organizantoj sukcesis inviti multajn popularajn kaj interesajn artistojn. Dum la kongreso koncertis jOmO, Martin Wiese, Ĵomart kaj Nataŝa, Platano (Cyrille Poullet el la rep-bando Pafklik) kaj kelkaj aliaj. Bedaŭrinde, mankis granda halo por la vesperaj programeroj (la lernejo ja havis tiun halon, sed oni ne povis ĝin uzi post iu difinita horo) — rezulte ĉiuj koncertoj okazis en sufiĉe malgranda ejo preskaŭ sen seĝoj, kio tamen ne multe malhelpis la publikon.

IJK-67 en Kievo (Ivo Miesen)

La plej agrabla kaj neatendita surprizo por la partoprenantoj ĉe la fermo de la kongreso estis finfine ekvidi la tutan organizan teamon, kiu dum la tuta kongreso (ankaŭ dum la malfermo) estis preskaŭ nevidebla (aŭ videbla nur parte). Mi sincere esperas, ke la kongreso, kiu donacis al multaj homoj multege da interesaj kaj agrablaj impresoj, iom instruos la organizantojn kaj la tutan Ukrainian Esperanto-movadon, kies internaj streĉoj kaj konfliktetoj jam delonge forkonsumas multe da utiligebla energio — pli da kunlaboro ja certe povus rezultigi malpli da organizaj malperfektaĵoj, je kiuj riĉis la unua IJK en Ukrainio.

Paŭlo Moĵajev (Ukrainio)

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/08/ijk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi