La dua junia programo de “Radio Esperanto”

Post longa paŭzo en junio aperis du novaj sonprogramoj de Radio Esperanto. La 26an de junio, dimanĉe, enretiĝis la 28a podkasto de RE, denove registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo.

En la programo:

  • Enkonduko
  • Moskva felietono de Halina Gorecka
  • Esperanto-novaĵoj
  • De Ondo al Ondo: Pri la historio “La Ondo de Esperanto”
  • Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’ (humuraĵo el la unua kajero de “Sezonoj”, 1984)
  • La Ondo de Esperanto, 2011, №6
  • Dolchamar: 2ope 8aze

La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)

La programo daŭras 40 minutojn.

Amplekso: 36 Mbajtoj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/

aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Agrablan kongresan sezonon al ĉiuj!

Radio Esperanto

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi