Venu al la jubileo de “La Ondo”

La 6an de junio 2011 en la Eŭropa Jura Universitato “Justo” okazos kunveno okaze de la duobla jubileo de “La Ondo de Esperanto” – 20-jariĝo de la relanĉo de la magazino kaj apero de ĝia 200a numero (junio 2011).

En la programo:

  • Enkonduko (prof. G. Ŝilo)
  • De La Ondo ĝis La Ondo (A. Korĵenkov)
  • La jubilea Ondo (H. Gorecka)
  • Demandoj-respondoj, gratuloj, bondeziroj (S. Smetanina)
  • Ĉampana regalo. Babilado.

La kunvenejo: http://ejusto.ru/where.html
Komenco je 19h00.
Dum la vespero oni povos rabatite eldoni La Ondon por la tuta jaro 2011 (500 rubloj) aŭ por la dua jarduono 2011 inkluzive de junio (250 rubloj).
Pli da informoj ruslingve estas en Vkontakte.
Bonvenaj estas ĉiuj abonantoj, legantoj, interesatoj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi