Kiel Halina fartas en Moskvo?

Jackie Huberdeau el Francio, Inga Johanson el Svedio kaj multaj aliaj legantoj de La Ondo demandas: kiel Halina fartas en Moskvo?

Post la transloĝiĝo al Moskvo en la komenco de februaro, Halina estas flegata en la fako de peritonea dializado en la 52a Moskva hospitalo, kies fakestro kaj kuracistoj estas ne nur kompetentaj, sed ankaŭ tre bonvolemaj. Halina estas kontenta pri la nivelo de la flegado, oni faras necesajn esplorojn, kiuj ebligas observi la adekvatecon de la dializado.

Ekde januaro ŝi regule vizitas ankaŭ tutlandan centron de hiperparatireozo, farante la necesajn esplorojn kaj ricevante rekomendojn por kuracado. Dum naŭ semajnoj danke al sponsora helpo de la kompanio Amgent, kiu senpage disponigis modernan efikan medikamenton al dudeko da malsanuloj en diversaj regionoj de Ruslando, Halina efektivigis kuracadon de hiperparatireozo, kiu jam tre malbone efikis al ŝia ostaro, kion atestas speciala esploro de la denseco de la ostaro.

Oni ne povas diri eĉ proksimume, kiam okazos la operacio. Ĉi-jare du el ŝiaj konatoj-samsortuloj estis operaciitaj. Ambaŭ sukcese. Unu el ili devis atendi en Moskvo pli ol du jarojn, sed la alia estis pli bonŝanca, ĉar la greftado okazis nur post kelkaj monatoj da atendado. Intertempe, ĉiumonate estas renovigata esplorado pri ŝia sango por aktualigi la datumojn por ren-atendado. En la proksima monato ŝi devos fari plurajn medicinajn esplorojn por kontroli la staton de la organismo.

Medicinaj zorgoj postulas certan tempon, sed Halina daŭrigas siajn laborojn kiel administranto kaj provleganto en La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj. Komence de junio estis farita nia unua Moskva sonprogramo. Krome, Halina aktive partoprenas en la tutlanda socia organizaĵo de ren-malsanuloj Nephro-liga. Halina kontribuis tekste al la TV programo Telemost pri hiperparatireozo, kunorganizis konferencon pri la rajtoj de pacientoj, en kiu partoprenis pli ol 60 reprezentantoj de 24 Ruslandaj regionoj. Ŝi pretigas leterojn al la sanprotekta ministerio, partoprenas en la socia konsilio ĉe la Moskva kontrola institucio pri sanprotekto, kaj spertiĝas en seminarioj por sociaj organizaĵoj. Tre emocia estis por ŝi ĉeesto dum la socia agado kaj futbala maĉo Homoj por homoj, okazintaj la 29an de majo en la Moskva stadiono Luĵniki subtene al greftado de organoj.

Tre grava evento en nia vivo estas la fino de la universitataj studoj de nia filo Aleksej, kiu la 16an de junio ricevis perfektan noton pro sia diploma verko. Ekde la komenco de la jaro estas li, kiu ĉiumonate vizitas Pollandon por tie ricevi, pagi, enkovertigi kaj dissendi la revuon. Li ankaŭ plenumas libromendojn. En majo li ricevis duonjaran prokraston de la deviga armea servo, kaj almenaŭ ĝis novembro la presado kaj ekspedado de la revuo estos en bona ordo.

Danke al la internacia subteno kaj kuraĝigo, kiujn ni ricevas, la atendado en Moskvo pasas pli trankvil-etose ol ĉe plimulto da aliaj ren-handikapitoj. Dankon al ĉiuj pro la zorgado kaj pro la subteno!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/06/200a/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi