Tempo de murdistoj

Osama bin LadenLa mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu privata venĝisto – ne por mondpotenco. Des pli ne por tiu, kiu sin proklamis protektanto de demokratio kaj juro sur la tuta planedo.

La plano de Obama en ĉi tiu kunteksto ne povis esti alia ol preni la krimulon viva kaj organizi proceson kiu malfermus “urbi et orbi” la risortojn de la monda terorismo. Probable, temis ĝuste pri risortoj. En tiu obskura meĥaniko de teroro kaj teruro estis kaj estas iuj sekretaj risortoj ne malfermendaj, kaj Bin Laden-atestanto ne eniris la skemon de solvo de tiu problemo.

Mortigi sen juĝo ne estas bona ekzemplo. Eĉ se oni mortigas tre grandan krimulon, kiu meritas morton. Mortigi sen juĝo tentas sekvi la venĝiston. Tiam Juro malaperas el la horizonto, kaj la volo de la forta iĝas mezurilo de ĉiu juĝa takso. Tio signifas la finon de Justeco. Tio signifas la revenon al sovaĝa praepoko kiam la sola leĝo estis tiu de la pugno.

Ĉu ni ne estas jam en tiu obskuriĝa periodo de retroevoluo de nia civilizo? La pasinta dudeka jarcento – kruela kaj barbara – kun riveroj da sango en la du mondmilitoj, tiu epoko de diktatoroj kaj diktaturoj – markis tre evidente la inversan klinon de la homaro.

La komenco de la nova jarmilo konfirmas ĝin okulfrape.

Alen Kris

Represo permesata. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/05/tempo-de-murdistoj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Tempo de murdistoj

  1. La Janego™ diras:

    Tim Osman mortis en la jaro 2001. Mossad faris la atakojn dum 2001/9/11. Ili uzis Tim Osman (“Osama Bin Laden”) kiel kialaĉon por invadi Irakon kaj Afghanujon.

    Milito estas naŭziga afero, ja. Por pli bone eviti militojn, ni devus scii pli pri la kialoj kaj bone zorgu pri justo. Pro tio David Ray Griffin estas kandidatigita du foje por la Nobel Premio pri Paco.

  2. Fehér Andor diras:

    Danko al A. Korjxenkov pro lia persista agado por nia komuna afero. Liaj fortostrecxoj certe estus pli fruktodonaj, se la homaro ne devus vivi sub konstanta minaco de nova kaj neimageble terura mondmilito kaj sub la premo de la angla lingvo.

  3. Fehér Andor diras:

    Jes, la mondo estas rapide retroevoluanta en barbarismon (kvankam tio eblas, ke al gxi oni nun donos la nomon fasxismo aw terorismo). La esenco estas tiu sama kiel antawe: militakiri aliajn landojn, subpremi aliajn gentojn.
    Estimata W. Kirschstein, cxu pri tiajxoj vi kulpigus ne tiun sxtaton, kies historio estas stampita de amasaj murdadoj, kies tribunaloj enkarcerigas tiujn, kiuj helpas en la senmaskigo kaj denunco de dangxeraj teroristoj internaciaj, en kiu oni ne domagxas oferi vivon de miloj da homoj (ecx el siaj propraj civitanoj!) por arangxi provokon kun la celo eki militakiron kontraw iuj landoj kun abundaj naftoputoj, sub la preteksto de “persekutado de teroristoj”, dum en sia propra sxtato dangxeraj teroristoj ricevas azilon, ecx estas sxirmataj de propraj instancoj?

  4. Kara Alen Kris – evidente, kial diri murdo? Kaj kial monotone frapi Usonon pro nova barbarigho?
    Chu vere ne estas aliaj indikoj?

Respondi