Nia Kiosko: Du novaj faksimilaj libroj senpage elŝuteblaj

Hodiaŭ, la 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo / Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Temas pri Dio – unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, kaj Unu animo en ĉiuj, kompilita de Lev Tolstoj. Ambaŭ libroj estas tradukitaj de Anna Ŝarapova. Ilin skanis kaj prilaboris Aleksander Korĵenkov. Ili estas ne en la teksta, sed en grafika prezento, sed la unuan el ili oni povas legi ankaŭ kiel elektronikan tekston en la kolekto de tradukoj el la rusa literaturo en nia retejo.

La du libretoj estas senpage elŝuteblaj en la Kiosko
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php
kie estas elŝuteblaj pliaj kvin libroj kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto.

Laŭ la aktuala statistiko en nia Kiosko oni elŝutis 7 mil 371 ekzemplerojn de libroj kaj gazetoj. Vidu la statistikon (kiu certe ŝanĝiĝas, dum mi tajpas ĉi tion)

Libroj

Aleksandr Puŝkin. La pika damo (februaro 2010) 1549 elŝutoj (992 pdf + 557 epub)
Anton Ĉeĥov. Sveda alumeto (februaro 2010) 1484 elŝutoj (931 pdf + 553 epub)
Edgar Allan Poe. La falo de la domo Usher (marto 2010) 1196 elŝutoj (745 pdf + 451 epub)
Fjodor Dostojevskij. Blankaj noktoj (majo 2010) 1104 elŝutoj (669 pdf + 435 epub))
Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj (julio 2010) 357 elŝutoj (nur epub)

Gazetoj

La Ondo de Esperanto, 2010, №2 1515 elŝutoj (nur pdf)
La Ondo de Esperanto, 2011, №2 166 elŝutoj (nur pdf)

Pliaj libroj estos iom post iom enretigitaj.

La adreso de nia Kiosko:
http://www.esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Vian opinion pri nia Kiosko vi povas (post registriĝo) lasi ĉi-sube kiel komenton

Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi