“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero

«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj», – skribis la 16an de marto 1909 Ludoviko Zamenhof al Aleksandr Saĥarov, kiu sendis al li la unuan numeron de La Ondo de Esperanto.

Saĥarov atingis sian 100an (fakte, la 100–101an) Ondon, sed tiu jubilea kajero restis la lasta en lia serio – la bolŝevistoj ne permesis al privatulo eldoni sendependan gazeton.

Nia situacio estas pli feliĉa. Hodiaŭ, la 17an de majo, ni sendis al la presejo nian 200an Ondon – jen jubileo! Krome, ekzaktege antaŭ 20 jaroj, la 17an de majo 1991 per fotokopiilo estis fabrikitaj kaj mane vinktitaj la unuaj ekzempleroj de №1 de la 2a serio de La Ondo – duobla jubileo! Kaj, tute hazarde, la nuna kajero, je la jubilea tago, faras la 2an serion de La Ondo duoble pli ampleksa ol la 1a.

Per ĉi tiu numero ni omaĝas al niaj grandaj antaŭuloj – Ludoviko Zamenhof kaj Aleksandr Saĥarov. Sed, ĉefe, ni dediĉas ĝin al niaj legantoj – nunaj, kiel Fritz Hilpert sur jena foto, kaj estontaj, kiel la serioza knabineto provanta surargilan skribadon en la Peterburga Lingva Festivalo sur la kovrilpaĝa foto de Olga Rindina.

Gratulon al vi, al ili – kaj al ni!

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi