Inter-Asocia renkontiĝo en Seto

La logo de IREM-2011La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).

La antaŭa simila renkontiĝo okazinta en 2005 en Bulonjo sur Maro renkontis tiom grandan sukceson, ke la organizantoj devis malakcepti malfruajn aliĝintojn. Ja temis ne nur pri renkontiĝo en kiu partoprenis diversaj asocioj, sed ankaŭ pri jubileado de la Unua Kongreso okazinta samurbe, cent jarojn antaŭe.

Tiu sukceso levis entuziasmon kaj deziron, ke de tempo al tempo (se eble ĉiun trian jaron) la diversaj organizaĵoj, kiuj agas por Esperanto en franclingvaj landoj, okazigu komunan aranĝon. La afero montriĝis ne tiel facile realigebla.

En la Langvedoka-Rusiljona Federacio de pluraj jaroj kelkaj volis inviti al tia renkontiĝo. Ni do ĝojas ke asocioj, kiuj ĉiuj havas proprajn ecojn, apartan historion kaj kutimojn, sukcesas de tempo al tempo kunigi siajn fortojn por ebligi elstaran eventon kaj esplori vojojn de kunlaboro sur komunaj terenoj.

En Francio kunekzistas Espéranto-France (antaŭe nomata Unuiĝo Franca por Esperanto kaj pli frue Société Française pour la Propagande de l’Espéranto) kaj SAT-Amikaro, franclingva fako de SAT. Cetere Fervojistoj ankaŭ siaflanke kutime okazigas propran jaran aranĝon. La du unuaj organizaĵoj havas teorie kontrastan pozicion: la unua estas neŭtrala por-Esperanta, la dua progresema laborista per-Esperanta. En plurjardeka historio la du organizaĵoj ofte estis en akra konflikto, eĉ foje kun ia drameco ligita al enlandaj politikaj eventoj. Tiuj tempoj estas for kaj nun la du organizaĵoj konservante sian identecon agnoskis unu la alian kaj interkonsentas pri iuj komunaj agadoj. Dum IREM iu laborkunsido estis dediĉita al interasocia kunlaboro kun notinde lanĉo de peticia kampanjo por atingi ke Esperanto estu akceptita kiel fako ĉe franca abituria ekzameno.

Kaj jen la atingo: en la feriejo Le Lazaret, ĉe la mediteranea bordo en la gastama urbo Seto, laŭ invito de Franca Fervojista Esperanto-Asocio, de Espéranto-France, de SAT-Amikaro kaj de la Langvedoka-Rusiljona Federacio, kunvenis pli ol 390 homoj el ĉiuj regionoj de Francio kaj el pli ol 20 diversaj landoj.

IREM: Tute plena estis la granda salono en la koncertejo Brassens. (Fotis Ginette Martin)

La invitantaj asocioj kaj kelkaj aliaj asocioj (Instruistoj, Katolikoj, EDE, FET) havis siajn kutimajn kunsidojn – plenkunsidojn, laborkunsidojn kaj komitatkunsidojn.

La turisma oferto estis riĉa: en kvin tagoj la aliĝintoj povis ĝui la riĉaĵojn de la Seta regiono partoprenante unu aŭ plurajn vizitojn kaj ekskursojn al diversaj celoj: lageto de Taŭo, suda Kanalo, eta Kamargo, cevena trajno.

La kultura programo estis aparte abunda (tro laŭ ies vidpunkto): oni povis aŭskulti prelegojn, partopreni atelierojn kaj laborgrupojn kaj spekti prezentojn pri diversaj temoj: fervojo, literaturo, lingvistiko, okcitana kulturo, Esperanto sur politika tereno kaj en interreto, foraj landoj, ktp.

Al tiu programo kontribuis ok gastoj el fremdaj landoj: Senad Čolić el Bosnio, Maria Guttiérez Gonzalez el Kubo, Katalin Kováts hungarino loĝanta en Nederlando, Marek Blahuš el Ĉeĥio, Sanpei Keiko el Japanio, Narendra Raj Bhattarai el Nepalo, Abel Montagut kaj Ferriol Massip i Bonet el Katalunio.

Renkontiĝo kun multnombra partoprenantaro kiel IREM ofertas favorajn kondiĉojn por organizi lingvajn ekzamenojn: ĉi tie kandidatoj (entute 30) povis trapasi ĉu ekzamenon de la jam multjara inter-asocia instanco Franca Esperanto-Instituto, ĉu ekzamenon en la Komuna Eŭropa Referenckadro gvidatan de d-ino Katalin Kováts.

Dum la renkontiĝo estis kvar spektaklaj vesperoj. FaMo, al kiu aliĝis pluraj aliaj muzikistoj kaj kantistoj, etosigis la interkonan vesperon.

Sabate vespere, Dominiko Gaŭtiero prezentis, en la kinejo Comoedia en la urbocentro, premiere la dokumentfilmon kiun li ĵus finpretigis: la projekciado estis malferma al la loka publiko. La filmo estis ankaŭ projekciiata dimanĉe kaj marde en la renkontiĝejo. Laŭ la mendo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, Gaŭtiero faris ne reklaman dokumentfilmon, sed libere traktis la Esperanto-movadon laŭ sia propra ekstera vidpunkto: la filmo precipe konsistas el intervjuoj kun diversaj homoj kiuj ĉiuj prezentas aspekton de la movado.

Lunde, en la vespera programo Teatra Trupo de Tuluzo prezentis novan version de la sukcesa Grandioza Kongreso de Rikardo Cash. (Pri la muzika programo legu specialan artikolon).

Aparte dankindaj estas ĉiuj, kiuj kontribuis al la realigado kaj la sukceso de IREM:

– la asocioj Espéranto-France, SAT-Amikaro, Franca Fervojista Esperanto-Asocio kaj Langvedoka-Rusiljona Federacio, kiuj de preskaŭ du jaroj interkonsentis por ke tiu projekto realiĝu;

– la membroj de la Langvedoka-Rusiljona Federacio kaj precipe de LOKO (la Loka Organiza KOmitato, ĉ. 20-homa teamo), kiu de du jaroj regule laboris por efektivigi ĝin;

– la volontuloj, kiuj de pluraj monatoj kaj precipe en ĉi tiuj tagoj transprenis ĉiaspecajn taskojn;

– la feriejo Lazaret, kiu afable ofertas tute taŭgajn eblecojn por la renkontiĝo;

– la turisma oficejo de Seto, kiu ofertas Esperantlingvajn informilon kaj aŭdogvidatan viziton de la urbo, kaj malavare provizis diversajn dokumentojn kaj helpojn;

– la mediateko de Seto, kiu gastigas ekspozicion pri Esperanto kaj proponis malkovroatelierojn por gejunuloj en la semajno;

– la urbo Seto, ties oficistoj, ties urbestraro kaj ties urbestro François Commeinhes, kiuj varme akceptis kaj konsiderinde subtenis la organizadon de IREM.

Retejo de la renkontiĝo: http://esperantosete2011.fr
Fotogalerio: http://esperanto.sete2011.free.fr/fotoj.php

Arno Lagrange

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №6 (200).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/05/irem2011/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi