Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair.

Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj kulturaj vesperoj buntigis la programon de ĉi tiu renkontiĝo en la feriejo Le Lazaret.

2011 estas aparta jaro, kaj Seto estas aparta loko elektita pro la tridekjara datreveno de la forpaso de Georges Brassens, kiu ankaŭ naŭdekjariĝus ĉi-jare. Estis nature omaĝi tiun elstaran artiston, naskitan kaj entombigitan en Seto.

La ĉeesto de Jacques Yvart estis nepra, ja por li Georges Brassens estis la artista baptopatro. Lia veno estis markita per la apero de la ĵus eldonita albumo Brassens plu, kiun li ofereme donacis al la urbestro de Seto, okaze de la oficiala malfermo de IREM, por danki pro la akcepto kaj helpo, kiun la urbo donis por la Esperanto-aranĝo. Jacques Yvart kantis por la multnombra ĉeestantaro La geamantoj sur la verda benk’ antaŭ la honorvino.

Jacques Yvart kantas en la solena malfermo de IREM (Fotis Joël Coquisart)

Jacques Yvart la sabatan vesperon kantis en la koncertejo Georges Brassens en la urbocentro, antaŭ ĉ. 400 IREM-anoj, kiujn kompletigis urbanoj kaj turistoj. La tekstoj, majstre tradukitaj en Esperanton, la interpretado de Jacques, la sobra kaj intima gitar-akompano kaj la akordiono de FAMo reeĥis emocie kaj kortuŝe en tiu grandega salono, kvankam la akustiko de la koncertejo ne estis tre taŭga por tiu intimeca kaj sentoplena spektaklo.

La antaŭa vespero, vendrede, la interkona vespero, estis gvidita de FAMo en festeca etoso, por akcepti la partoprenantojn de IREM en Le Lazaret. Artisto, kiu regas kutime humuron kaj mokon en siaj kantoj, FAMo tiuvespere invitis kelkajn partoprenantojn, kiuj tradukis popolajn kaj tradiciajn kanzonojn, kaj kiuj instigis la plenplenan salolon al kunkantado kaj amuziĝado.

La ideo partoprenigi la ĉeestantaron motivis ankaŭ la bandojn Kaj Tiel Plu kaj Kapriol! kiuj danc-etosigis la dimanĉan vesperon denove en la koncertejo Georges Brassens.La unua venis el Katalunio kaj la dua el la nordo de Nederlando, Frislando.

“Kaj Tiel Plu” (Fotis Michel Cerisay)

Ili oferis muzikan kaj dancan vesperon, en kiu multnombraj partoprenantoj entuziazme kaj sinsekve dancis bureojn, “champenoises”, polkojn, valsojn, skotiŝojn por fini per momento escepte forta, dum kiu la du muzikistaroj, al kiuj aldoniĝis la violistino Françoise Noireau, venis muziki kune inter la publiko antaŭ la scenejo.

“Kapriol'” (Fotis Michel Cerisay)

La lasta vespero, lunde, en Lazaret estis tre varia kun la humura teatraĵo La grandioza kongreso plenumita de la Tuluza Teatra Trupo (TTT), verkita de Rikardo Cash, postsekvita de koncerto de la okcitana kantisto Patric. La okcitana lingvo kuniĝis ĉi-vespere kun Esperanto dank’ al la rimarkindaj tradukoj de liaj tekstoj en Esperanton fare de la moskvanino Ludmila Novikova, kiu venis al Seto admiri sian favoratan kantiston; tri el tiuj kantoj estis kantitaj de JoMo kun la gitara akompano de Patric.

JoMo kaj “Solniŝka” (Fotis Michel Cerisay)

Poste JoMo malkovris al la plenega salono sian spektaklon kun la bando Solniŝka – kanzonoj, tradiciaj dancoj rusaj, ciganaj, slavecaj, per tre persona interpretado, foje humura, romantika, freŝa, leĝera, kun granda arta kvalito. Kun akompano de tri gedancistoj kaj tri gemuzikistoj, JoMo plian fojon ĉarmegis kaj konkeris la publikon.

Dum la tuta renkontiĝo la diskoservo de Vinilkosmo inter la du libroservoj (Espéranto-France kaj SAT-Amikaro) prezentis grandan elekton de diskoj (pli ol cent titoloj) inter kiuj furoris la plej laste aperintaj de Kaj Tiel Plu, Kapriol!, Manŭel, Inicialoj, Dolchamar, Eterne Rima, Afrika Kompilo kaj precipe Brassens plu de Yvart, de kiu ĉirkaŭ cent ekzempleroj estis aĉetitaj dum IREM.

La sukcesa diskoservo en IREM (Fotis Michel Cerisay)

Pliajn informojn kaj fotojn vi povas trovi en la retejo de la renkontiĝo:
http://esperantosete2011.fr

Françoise Eriksen kaj Flo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №6 (200).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/05/flo200/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi