Savi la vivon!

Post la aperigo de la redakcia kolumno en la marta kajero de La Ondo ni ricevis multajn kortuŝajn leterojn. Ni kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis sandezirojn kaj esprimis sian pretecon subteni nin en la nuna tre malfacila situacio. Denove ni vidas, ke amikeco kaj solidareco en Esperantujo estas pli ol vortoj – ili estas ecoj de la adeptoj de la internacia lingvo.

Kelkaj amikoj (ekzemple, Sergej Bronov, kies leteron vi povas legi) decidis ne atendi, kaj tuj subtenis nin; sed la pli multaj demandis pri la manieroj, en kiuj oni povas helpi al Halina transvivi en Moskvo dum la atendado de operacio kaj post ĝi.

Oni povas helpi multmaniere. Ni mencias kelkajn manierojn.

Se vi, via klubo, aŭ via asocio eldonas informilon paperan aŭ/kaj retan, aperigu artikolon aŭ alvokon, por ke ankaŭ tiuj, kiuj ne legas La Ondon, sciu pri nia problemo. Rakontu pri ĝi ankaŭ en klubkunveno, en renkontiĝo. Uzu la pretan artikolon en nia retejo aŭ mem verku resumon de ĝi.

Kontaktu bonfarajn fondaĵojn kaj mecenatojn, kiuj helpas neriĉajn personojn en krizaj situacioj, rakontu al ili pri nia kazo kaj petu helpon aŭ konsilojn pri helpo.

Abonu La Ondon por via klubo aŭ/kaj por viaj konatoj. Aĉetu niajn librojn kaj instigu aliajn (ekzemple, la organizantojn de tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj) mendi ilin en iu el la libroservoj aŭ rekte ĉe ni. Viaj abonoj kaj aĉetoj faros pli prospera nian etan entreprenon, el kies profito ni vivtenas nin dum dudek jaroj.

Fariĝu dumviva abonanto. Kontraŭ 1000-eŭra kotizo vi ricevados La Ondon papere (kaj elektronike, se volos) tiom longe, kiom ĝi aperos.

Kontribuu al nia savfonduso. Laŭ proksimuma takso, ni bezonas 20–26 mil eŭrojn (la sumo dependas de la longeco de la restado en Moskvo). Ni mem disponas ĉ. 6 mil eŭrojn (jam 5 mil, ĉar unu monato pasis), do la mankanta sumo estas 14–20 mil eŭroj.

Viajn donacojn vi povas sendi al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.

Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj:

– en Olsztyn
Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov

– kaj en Moskvo
Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637

Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per PayPal (sezonoj@gmail.com).


En La Ondo de Esperanto regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.

Dankon pro via subteno!

Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Savi la vivon!

  1. Vjaĉeslav Roĵdestvenskij diras:

    Gekaraj Halina kaj Aleksandro!
    Samkiel la antaŭskribinto mi mem modeste kontribuos per malgranda sumo, ve…
    Sed mi memoras kaj petas memori aliajn samideanojn, kiuj alte pritaksas grandegan poresperantan laboron de Halina: la similaj cirkonstancoj postulas longan helpon. Iom da – nun, iom da – pli poste… Jen ni sendas monon, jen abonas, jen aĉetas libron – ĉio ĉi poiome helpos.
    Bonfarton al Vi, kara Halina!
    Amike
    Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ĉelabinsk, Rusio)

  2. José Antonio Vergara diras:

    Mi certas ke multaj esperantuloj reagos pozitive, amike al tiu chi urgha helpopeto flanke de geedza paro kiu tiom multe faris por nia kolektiva iniciato Esperanto, ghiaj movado, komunumo kaj librokulturo.

    Mi mem modeste kontribuos per malgranda sumo sed pretas aktive partopreni la kampanjon subtene al Halina, ekz. per atentigo pri ghi al aliaj homoj kaj eventuala dejhorado en solidara budo kiun ni devus funkciigi dum la Kopenhaga UK (se mi entute sukcesos veni, char la kostoj estas altegaj…).

    Kun plej bonaj deziroj,

    José Antonio Vergara
    B-komitatano de UEA
    eksa estrarano de UEA 2007-2010

  3. Maier Utho diras:

    Eble eĉ niaj ne- aŭ kontraŭ-kristanaj geamikoj povas nun kunsenti al la vortoj de nia komuna majstro:

    “Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
    fortego, la mondon reganta,
    al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
    kaj fonto de vivo konstanta,
    al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
    sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
    al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
    hodiau ni preĝas.“

    Jes, estas nun tempo por preĝi kaj silenti kaj pripensi,
    sed NE por heziti!

    Mi nun ne plu povas imagi, ke mi somere ferios kaj ĝuos la ripozon, se mi samtempe en la cerbo havus la memorojn al homoj suferantaj je plena malcerteco, al homo ŝvebanta en vivodanĝero, kaj se mi havos en la koro la sentojn, ke eble mi ne sufiĉe klopodis helpi al plibonigado de tiu situacio.

    Mi do petas la geamikojn, kiuj disponas pri mono por feriado somera, ke ili rezignu almenaŭ pri parto malgranda de ĝi kaj sendu tiun subtenon al iu konto favore al Halina!

    Precipe Germanoj atentu, ke doninte monon al fondaĵo MONDO, oni ja post jaro rericevos parton de la sumo (ofte estas pli ol kvinono); tial jen la datoj:
    Stiftung MONDO
    Konto-Nummer 151 100 004
    ĉe Stuttgarter Volksbank, Bankleitzahl: 600 901 00,
    koncerno: Helpo Sezonoj – savu la vivon

    Homoj, FARU ion, ne nur pripensu!

Respondi