En la pasinta jaro 2010 La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn. Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abonnombro refalis al la jaro 2003, kiam ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia ol antaŭ sep jaroj: intertempe la Ruslanda abonantaro malkreskis je 20, kaj la alilanda kreskis je 24.
Jaro | Ruslando | Aliaj landoj |
Entute |
1998 | 147 | 136 | 283 |
1999 | 133 | 170 | 303 |
2000 | 122 | 238 | 360 |
2001 | 115 | 257 | 372 |
2002 | 101 | 305 | 406 |
2003 | 98 | 407 | 505 |
2004 | 104 | 421 | 525 |
2005 | 92 | 450 | 542 |
2006 | 93 | 452 | 545 |
2007 | 91 | 448 | 539 |
2008 | 95 | 478 | 573 |
2009 | 85 | 458 | 543 |
2010 | 78 | 431 | 509 |
La plej granda falo en 2010 okazis en Ruslando, Britio, Francio (-7) kaj en Usono (-5). La plej granda kresko estis en Belgio, Ĉeĥio, Finnlando kaj Hispanio (+3). La Ondo dum 2010 estis legata en 45 landoj, je 5 landoj malpli ol en 2009.
Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2009):
Ruslando 78 (85)
Pollando 58 (58)
Germanio 35 (34)
Francio 34 (41)
Brazilo 27 (25)
Finnlando 26 (23)
Hispanio 25 (22)
Belgio 18 (15)
Italio 17 (21)
Serbio 17 (18)
Usono 17 (22)
Britio 16 (23)
Svedio 12 (16)
Ĉeĥio 11 (8)
Japanio 11 (10)
La malkresko de membroj kaj abonoj karakterizas preskaŭ ĉiujn asociojn kaj gazetojn en Esperantujo. Laŭ la ricevataj abonlistoj ni vidas, ke la malkresko daŭras ankaŭ ĉi-jare en La Ondo, kvankam malpli draste ol en la du pasintaj abonjaroj. Ĉu ni sukcesos la naŭan sinsekvan jaron havi pli ol 500 abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, informado en kluboj kaj renkontiĝoj, kaj per donaco al nia Abonhelpa Fonduso.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2011/03/ondo-2010/
Ne, tio ne estas stranga, ĉar “La Ondo” estas ne landa, sed internacia magazino. Same oni ne miru, ke “Esperanto” ne havas multajn abonantoj en Slovakio, kaj “Literatura Foiro” en Bulgario – la landoj, kie iliaj respektivaj redaktoroj loĝas.
Strange, ke nombro de la abonantoj en Rusio fakte konstante reduktighas. Neniu estas profeto en sia urbeto?
La resuma statistiko ja entenas ĉiukategoriajn abonantojn. Vidu la suban tabeleton, en kiu vi povas vidi, ke la 61 elektronikaj abonantoj, kiuj ricevas la revuon rete (pdf), ne sufiĉas por kompensi la perdon de 97 paperaj abonoj, kiuj ni havis en 2006.
Jaro papere pdf sume
2002 406 — 406
2003 505 — 505
2004 525 — 525
2005 542 — 542
2006 545 — 545
2007 519 20 539
2008 530 43 573
2009 490 53 543
2010 448 61 509
Karaj Halina kaj Aleksandr!
Sed chu la statistiko koncernas nur la paperan eldonon.
La Ondon eblas ja aboni rete kaj mi kredas ka la ‘reta’ kresko povas (parte) pravigi la ‘paperan’ malkreskon.
Amike,