Kiel konduti en Danlando?

Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.

La dekalogo de Jante

La regularo de Jante fontas el romano de Aksel Sandemose (1899–1965). Li havis danan patron kaj norvegan patrinon. Li kreskis en la dana provinca urbo Nykøbing sur insulo Mors, longe for de la ĉefurbo. (La etoson de ĉi tiu socio bone kaptis Hans Kirk, kies romano Taglaboristoj troviĝas en Esperanta kostumo. Sed Fiŝkaptistoj estas pli fama.) Sandemose kvazaŭ fuĝis de Danlando al Norvegio, kaj ekde tiam li verkis en la norvega lingvo. La romano En flyktning krysser sit spor (Fuĝinto transpaŝas siajn spurojn) estis verkita en 1933 en la norvega. Evidente estas malica saluto al la hejmurbo. Nykøbing paradas en la romano kiel Jante. Neniu individua vivo estas allasebla tie, ĉiu spuro de alternativa vivmaniero sufokiĝas pro la regularo de tiu urbo.

1. Ne kredu, ke vi estas io grava.

2. Ne kredu, ke vi egalas al ni.

3. Ne kredu, ke vi estas pli saĝa ol ni.

4. Ne konduku vin al la rezono, ke vi estas pli bona ol ni.

5. Ne kredu, ke vi scias pli ol ni.

6. Ne kredu, ke vi valoras pli ol ni.

7. Ne kredu, ke vi taŭgas.

8. Ne priridu nin.

9. Ne kredu, ke iu zorgas pri vi.

10. Ne kredu, ke vi povas instrui al ni ion ajn.

Ni ja estas malgranda lando

En malgrandaj socioj la individuo estas travidebla: ĉiuj scias ĉion pri ĉiuj. Plej gravas esti kiel la aliaj ol lumi per si mem. Plej bone estas vivi konforme kun la aliaj bone edukitaj anoj de la anasejo. Se vi iel malkonformas, se vi estas alispeca aŭ eĉ malbela anaseto, ili konkludos: “Tion ni ne toleros inter ni”. Kaj se vi hazarde estas naskita kiel cigno, tiam la vivo povas esti malfacila inter anasoj.

Aliflanke ne ĉiu nekonformulo aŭtomate estas genio: memtakso kiel bela cigno foje, eble eĉ ofte, malkongruas kun la percepto de aliaj, ĉu malbelaj anasoj aŭ ne. Ekzemple, mi vidis en Danlando, ni diru, kontroversan sporttrejnistinon kun la slogano Fek’ al Jante-regularo sur la T-ĉemizo; ŝi komprenis sin mem genia kaj miskomprenita de la plejmulto – la plejmulto tamen opiniis, ke ŝi estas kapabla trejnistino kaj ke ŝi kondutas nekredeble vulgare. Sakri kaj kriaĉi pri la opinioj de la aliaj anasoj ne estas sufiĉa kriterio por genieco.

Alia ekzemplo estas financisto, kiu ne nur ĵonglis kun la mono de investantoj, sed ankaŭ havis evidente malmulte da respekto por ekzistanta leĝo, tial li ŝtelakiris la monon de stultaj anasoj – alivorte: krimulo en vestokompleto. Ankaŭ li referencis al la dekalogo de Jante por pravigi siajn transakciojn. Ĉu li prave referencis al la dekalogo, aŭ ĉu li ne kapablis trovi alian senkulpiĝon por siaj “nekonvenciaj metodoj”?

Danlando estas malgranda lando (iu diris: ridinde malgranda) kaj relative homogena kulture. Tiusence Danlando povus simili al la parodio de anasejo. Sed ĉu tio estas malbona kvalito? Ĉu interkonsento en la socio povas esti pozitiva eco? Ĉu interkonsento en la socio povas esti alia vorto por solidareco?

Malmultaj havas tro

Istoj de la socio asertas, ke la konduto de Janteanoj respegulas la deziron de skandinavoj por egala socio en troiga formo, kie regas konformismo kaj unuopinia diktaturo. Kontraste al la mondo, kie malmultaj havas tro, kaj tro multaj havas maltro. En la dana socio estas la opinio, ke la rimedoj estu dividitaj egale, alivorte: “Ne kredu, ke vi povas akapari pli, ol vi bezonas”.

Jam en la komenco de la 19a jarcento la dana poeto kaj politikisto N.F.S. Grundtvig (1783–1872) priskribis tiun idealon – socion, en kiu malmultaj havas tro kaj pli malmultaj maltro. Por akiri tian socion en paca maniero nepre bezonatas iu interkonsento en la socio. Tio estas la vojo de “aurea mediocritas”, la ora moderemo.

Moderemo ne estas amiko de ekstremoj, sed ĝi ankaŭ povas konduki al maleminenteco. Tial vi probable spertos en Danlando la senton, ke iu elstara estas deklarata kiel “sufiĉe bona” – oni ne fanfaronu. Tio estas finfine ankaŭ la paradizo por tiuj, kiuj nur liveras tion, kio estas ne pli ol “sufiĉe bona”.

Iu dana sociologo diris: “Ni ne emas admiri. Kaj tiu eco estas bona rimedo kontraŭ la kulto de personoj”. Tial danoj volonte serĉas kompromison; evitas ekstremismon. La dekalogo de Jante priskribas homogenan socion, kiu klopodas inkluzivi. Ĉio ŝanĝiĝas – ankaŭ socioj. Nuntempe ankaŭ la dana socio fragmentiĝas kaj disfalas je pluraj paralelaj kulturoj kaj subsocioj; la ĝenerala konsento pri tio, kio estas bona aŭ malbona, estas malaperanta. Ĉu tio estas malbona, aŭ ne?

Decidu laŭ via propra vidpunkto. Unu konsekvenco de la malapero de la socia interkonsento kaj solidareco estas, ke, se okazus nova okupacio, certe ne reokazus nova septembro 1943 – tiam danoj kvazaŭ komune savis la judan loĝantaron kontraŭ la persekuto de la nazioj. Tamen eble solidareco kaj malorgojlemo ne estas tiom malbonaj en bona modera socio – se ĝi ne sufokiĝas pro memkontento.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/03/kiel-konduti-en-danlando/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi