MONA nuligis la 4an MEK en Irano

Komisiono de UEA pri Meza Oriento Norda Afriko (MONA) okazigis en la tri lastaj jaroj ĉiujaran Mezorientan Esperanto-Kunvenon (2008 en Jordanio, 2009 kaj 2010 en Turkio).

Por la 25-29a de marto 2011 estis planita la 4-a Mezorienta Esperanto-Kunveno Esperanto sur la Silka Vojo en Karaĝo (Karaj) en Irano, kun ebleco pri postaj ekskursoj dum la semajno.

Sed la 24an de februaro 2011 Renato Corsetti, la sekretario de MONA, informis, ke la kunveno ne okazos:

La situacio de malstabileco sekve de protestoj en nordafrikaj kaj mezorientaj landoj daŭras, inkluzive en Irano mem. Konsiderante, ke ne estas antaŭvidebla la evoluo de la nuna situacio, la organizantoj de la 4-a Mezorienta Kunveno en Irano kun granda bedaŭro decidis nuligi la kunvenon, por eviti eventualajn riskojn.

Aliĝintoj, kiuj jam pagis la aliĝon, rericevos ĝin. Aliĝintoj, kiuj tamen deziras individue viziti Iranon, estos helpataj ricevi vizojn kaj estos individue bonvenigataj de la iranaj esperantistoj.

Por ĉia problemo validas la ret-adreso: mezorienta.kunveno@gmail.com.

Kun bedaŭro, nome de la organizantoj

Renato Corsetti
Komisiono MONA de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi