Lastatempe mi sufiĉe multe legas romanojn de la britia verkistino Iris Murdoch [ajris medok]. Nature mi interesiĝis ankaŭ pri ŝia personeco, kaj iom serĉis en la reto iujn interesajn informojn pri ŝi. Neatendite en la ruslingva parto de Vikipedio mi legis, ke Murdoch posedis Esperanton. Tio okazis maje’2010. Tuj direndas, ke nun, januare’2011, ĉi tiu informo estas forigita (juĝante laŭ IP, estis iu homo el rusa urbo Kaluga, sed konkretan personon oni ne konas).
Kiel pruvo oni menciis jenan paĝon: http://www.nndb.com/group/812/000091539/
La listo ĝenerale aspektas ege dubenda, ĉar inter homoj kiuj efektive iel estis ligitaj kun Esperanto (Tolstoj, Harrison, Soros), troviĝis ankaŭ tre ĉi-rilate strangaj homoj – futbalisto Pele, politikisto Josip Broz Tito k.m.a.
Sed tamen mi sukcesis trovi unu ligon de Murdoch kun Esperanto. En la romano A word child (Infano de la vorto, 1975) troviĝas jena dialogo inter tri homoj – Hilary, Freddie kaj Laura, inter kiuj Hilary estis vera poligloto:
— Mi scivolas, ĉu iam aperos reala internacia lingvo? – diris Freddie.
— Ekzistas jam. La angla.
— Hilary estas tiom ŝovinisma.
— Kio pri Esperanto? — diris Laura. — Hilary, ĉu vi scias Esperanton?
— Certe.
— Ĉu vi opinias ĝin—?
— Kiel oni povas toleri lingvon, kie por “mother” oni diras “little father”?
— Ĉu vere?
— En Esperanto “mother” estas “patrino”.
— For Esperanton! — diris Laura.
(Anglalingva teksto:
— I wonder if there’ll ever be a real international language? – said Freddie.
— There is. English.
— Hilary is so chauvinistic.
— What about Esperanto? — said Laura. — Hilary, do you know Esperanto?
— Of course.
— Do you think it – ?
— How can one tolerate a language where the word for “mother” is “little father”?
— Is it?
— The Esperanto for “mother” is “patrino”.
— Down with Esperanto! – said Laura.)
Esperantistoj tuj vidas eraron, sed ne aliaj legantoj. Bedaŭrinde per sia malĝusta scio Murdoch iom damaĝis Esperanton, sed oni esperu ke nur malmulte. Se estas konataj iuj aliaj faktoj, kiuj ligas la verkistinon kun Esperanto, estus ege interese ekscii.
Interalie, ne estas sola fakta eraro en ĉi tiu romano. En alia parto oni legas (viro komplimentas virinon): “Mi ŝatas ĉi tiun kampanilforman jupon. Vestante ĝin vi similas Nataŝa Rostova, kiu ĵus revenis post promeno laŭ la avenuo Nevskij”. Nataŝa Rostova povus promeni laŭ iu moskva strato, sed ne peterburga…
Grigorij Arosev
Vot chto poluchajetsja, kogda oni iom lernas Esperanton – ili restas eternaj analfabetoj, konpromitante Esperanton kiel ion ne komprenitan kaj facilam,char ne ellerneblan. Multaj entreprenas instruadon de Esperanto,
ja tio estas certa, char facila. La sama rezulto. Cent lerniloj vendighas, mil kerniloj vendighas, sed semoj ne kreskas. Char oni ne uzas rivelan memlernomekanismom, kiun Zamenhof instalis. Chiuj estas pelataj law balasta chirkaw-ira vojo de tradicia lingvodidaktiko, kaj lernas lernas lernas lernejan gramatikon, kiu forestas en Esperanto.
En 2002 mi skribis,
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-literaturo/message/271
Iris kaj Marjorie
Jxus mi foliumis la libron
Iris Murdoch: A Life
by Peter J. Conradi
Norton, 706 pp., $35.00
Recenzo (nur komenco senpage legebla) sub
http://www.nybooks.com/articles/article-preview?article_id=14784
Conradi rakontas en la libro ke Iris Murdoch kaj Marjorie Boulton
estis tre proksimaj amikoj ekde 1941 (Iris tiam 22 jarojn, Marjorie
17 jarojn agxa), por la tuta vivo. Marjorie menciigxas en 5 au 6
lokoj. Plej amuze, ni ekscias ke Iris malkonsilis al Marjorie aligxi
al la Komunista Partio, sed fine sxin retenis de membrigxo cxefe la
kotizo.
La libro citas el unu au du leteroj, kiujn Iris skribis al Marjorie.
Iris lernis multajn lingvojn, havis hejme multajn lernolibrojn. Sxi
lernis ankau Esperanton, “suficxe por foje skribi leteron al
Marjorie” en gxi. Tamen, sxi miskomprene pensis ke “patrino” estas
diminutivo de “patro”, kaj riprocxis al Esperanto tian masklismon.
Tiu misjugxo, kiun la libro de Conradi mem nomas erara, reaperas en
unu el sxiaj verkoj.
Marjorie estis unu el la kunflegintoj de Iris en la lastaj tempoj.
amike
Istvan Ertl