Multfaceta semajno en Saarbrücken

Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj landoj de Eŭropo kaj el Kanado kaj Urugvajo — entute el 14 landoj. NR estas jam tradicia aranĝo por familioj (partoprenis 73 infanoj ĝis 14 jaroj), (ĉefe) mezaĝaj paroj kaj unuopuloj; NIS kunigas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj ĉ. 35 jaroj.

Ĉeftemoj estis “Estonteco” por la prelega parto, “Maro” por la infana kaj junulara programo. Eblis aŭskulti prelegojn ekzemple pri energiŝparaj domoj kaj pri rekta demokratio, pri la estonteco de literaturo kaj de nia Esperanto-vortprovizo. Aliaj prelegoj (el entute ĉirkaŭ 30) traktis tradukadon kaj eblan tradukreton, lingvopolitikon, manĝokutimojn, mondfederismon kaj prezentoteknikojn.

La infana programo enhavis interalie piratan feston, pupteatradon, manlaboradon kaj multajn diversajn ludojn, ankaŭ por junuloj kaj plenkreskuloj, de “Bumdibum” tra “Lupohomo” ĝis “Tabuo”.

Riĉa estis la muzika kaj danca programo: Kunvenis du ĥoroj, estis popolmuzika ludejo, diversaj dancgrupoj de cirkla ĝis orienta danco. Prezentiĝis du vesperaj koncertoj, de Kim Henriksen kaj de Xavier Rodon Morera (de la grupo Kaj Tiel Plu). Kaj premiere prezentiĝis kabareto de Christoph Frank, “La konsilantaro – sensaciaj edukmetodoj”.

Ĉiam NR subtenas la perfektigon de la lingvaj kapabloj: Okazis diversnivelaj kursoj de Marianne Lund, Jean Luc Kristos, Sylvain Lelarge kaj Gunter Neue. Kaj denove eblis ekzameniĝi diversŝtupe laŭ la Eŭropa Referenckadro ĉe Katalin Kováts kaj helpantoj. Eblis ankaŭ iom moviĝi dum la semajno – per ĵonglado, movaj ludoj, kurado, promenoj tra la urbo kaj la arbaro.

Sonas kiel plenŝtopita programo, ĉu? Jes, estis 🙂 Sed restis ankaŭ multa tempo por babiladi en nia kafejo kaj dum promenoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Fotoj: http://www.esperantoland.org/noro9_bildoj/

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/01/multfaceta-semajno-en-saarbrucken/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi