Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2010 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

El la dek kvin demanditoj, dek du sendis siajn respondojn, kiujn vi povas legi ĉi-sube.

Grigorij Arosev

Peter Baláž

Renato Corsetti

Probal Dasgupta

Hori Jasuo

Ilona Koutny

Li Jianhua

Jakvo Schram

Giorgio Silfer

Spomenka Štimec

Humphrey Tonkin

José Antonio Vergara


Grigorij ArosevGrigorij Arosev

Ruslando

Prezidanto de Rusia Esperantista Unio

Se paroli ĝuste pri movado (ne pri kulturo aŭ simile), do laŭ mi ĉefa evento estis tio, kion formulis s-ro Corsetti en sia artikolo, kiu decembre aperis en La Ondo de Esperanto — pri subeniro kaj falo en UEA. La esenco de la artikolo sendube koncernas ne nur UEA, sed ankaŭ plurajn aliajn Esperanto-organizaĵojn, kaj tutmondajn, kaj naciajn. Sed UEA senironie ĉiam estas modelo — kaj kiam temas pri io bona, kaj pri io malbona, do agnosko de krizo en tutmonda asocio estas signalo por la tuta esperantistaro. Krome valoras (ek)konscio, ke UEA devas ŝanĝiĝi. Vojoj kaj rimedoj estas ankoraŭ serĉataj, sed sufiĉe gravas almenaŭ tia konstato. La samon mi streĉe pripensas rilate REU — nome, kion ni faru, por ke rusiaj esperantistoj ektraktu REU bezonata. Peza tasko. El aliaj memorindaj eventoj, laŭ mi ankaŭ gravas okazigo de kongresoj en nefacila lando — Kubo. Inter libroj por mi elstaras romano de M. Bronŝtejn La urbo Goblinsk.


Peter BalazPeter Baláž

Slovakio

Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto (www.espero.sk)

Plej pozitivaj aferoj de 2010:
— apero de Wiki Trans de Eckhard Bick: http://epo.wikitrans.net/
— rekonstruo de www.edukado.net – ĝia nova aspekto kaj funkcioj
— SES 2010 – kun 190 partoprenantoj (www.lernu.net/ses)
— interkonsento de E@I kun SAT pri kreo de la reta PIV (vortaro.net)
— KAEST 2010 (http://kaest.ikso.net/)
— unua E@I-staĝanto: Marek Blahuš (financata de EU-projekto Erasmus)
— papera eldono de „Detala Gramatiko de Esperanto“ de Bertilo Wennergren (http://www.ikso.net/eo/projektoj/eldonaĵoj.php)
— La Civitana Platfomo por Plurlingveco, starigita en 2009 far la Europa Komisiono – kun la partopreno de EEU en ĝi.
— Prezento de Esperanto kaj de EEU dum la Ekonomia Forumo en Krynica

Plej negativaj aferoj de 2010:
— ĝis nun nesufiĉa monkolekto por la realigo de la reta PIV
— malbela kampanjo pri maldungo de Stano Marček kiel redaktoro de revuo Esperanto (la problemoj de UEA tute ne tuŝas en la redaktado de ties revuo)

Jenajn aferojn mi povas rekte kopii de mia pasint-jara respondo, bedaŭrinde ili daŭre validas:
— manko de adaptiĝemo de niaj gvidaj organoj de la Esperanto-movado al novaj kondiĉoj kaj ŝanĝiĝanta mondo (ne nur estas afero de la jaro 2009, sed ĝi daŭris ankaŭ en ĝi);
— subtaksita kaj malfeliĉe realigata modernigo de Pasporta Servo;
— ofta amatoreco de la Esperanto-agado, malkapablo de starigo de klaraj celoj kaj strategioj por ilia atingo.


Renato CorsettiRenato Corsetti

Italio

Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

La plej pozitivaj elementoj en la jaro 2010-a ŝajnas al mi la jenaj:
— pli kaj pli firma ĉeesto de esperantistoj en la reto (de Vikipedio al lingvaj kursoj de Esperanto en ĝeneralaj lingvo-instruaj programoj, ktp.);
— firmiĝo de la movado ekster Eŭropo (Ekzemple: Azia Kongreso en Mongolujo);
— aparta entuziasmo pri la celebrado de la Zamenhof-festoj ĉi-jaraj, kies emblemo estis la sukcesa evento en Nova Jorko. Ĉiuokaze la festado ofte kun orientiĝo al la ekstero montras, laŭ mi, la vivecon de la esperantista komunumo kaj la deziron agi por la bazaj celoj de la movado.

La plej malpozitivaj elementoj ŝajnas al mi la jenaj:
— la stagnado de la klopodoj evoluigi UEA-n al projekto-organizaĵo ĉefe pro la manko de homoj pretaj transpreni taskojn en tiu kampo kaj la relanĉo de internaj kvereloj;
— la superrega interesiĝo pri la interno de la komunumo pri sendanĝeraj kaj facilaj temoj fare de nia intelektularo, kiu kuniras kun la malinteresiĝo pri la ekstero kaj kun la manko de subteno al la agantoj.


Probal DasguptaProbal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

Ĉi-jare mi plej pozitive taksas la aperon de la festlibro La arto labori kune, granda verko emfazanta la kolektivecon de niaj laboroj, diference de PIV kaj PAG, kiuj estis individuaj heroaĵoj kun kolektiva apogo, kaj ankaŭ diference de Esperanto en perspektivo, aperinta ĝuste en la momento, kiam eklipsiĝis ĝia piramidisma doktrino.
Plej negative estas, laŭ mi, ke niaj plej energiaj iniciatemuloj ne trafis agordi niajn urĝosentojn kun la urĝeco — evidenta al ĉiuj — de la ekologia krizo kaj la neceso — ne al ĉiuj evidenta — labori por demokratia eliro el tiu krizo. Se mi uzus ĉi tiun lokon por prezenti recepton mian sur tiu tereno, tio estus senhonta reklamo pri ideoj, kiujn mi ne sukcesis alikanale vendi al Esperantujo. Mi domaĝas al vi — kaj al mi — tian embarason.


Hori JasuoHori Jasuo

Japanio

Eksprezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, eldonisto

La granda sukceso por nia klubo Gunma, kiu situas en la meza parto de Japanio, estis la unua Esperanto-ekspozicio kaj eldono de Esperanto Movado en Gunma 1906-2010. Precipe ĉi lasta estas notinda — la movado en Gunma havas jam 104-jaran historion, kaj finfine ni povis eldoni la libron en B5-formato kun amplekso 176 paĝoj.


Ilona KoutnyIlona Koutny

Pollando

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano)

Sen detale trarigardi la eventojn de 2010 mi mencias kelkajn, ĉefe proksimajn al mia agadsfero, instruado, kaj al Pollando.
La renaskiĝo de la elstara instruista portalo Edukado.net kun novaj servoj montras la gravan rolon de personecoj por Esperanto-movado — Katalin Kováts prave elektiĝis la Esperantisto de la jaro — kaj la solidarecon kiu ebligis la financadon. ILEI spertis revigliĝon dank’ al Stefan MacGill. Denove startis instruista trejnado en UAM, Poznano.
Gravas la eksteraj rekonoj de Esperanto-agado kiel: akiro de Grundtvig-projekt-subteno kaj premio por Halina Komar, PEA-prezidantino; publika honorigo de Zsófia Kóródy pro ŝia agado por la Esperanto-urbo Herzberg, de Edward Kozyra en Malbork, podia diskuto dum la Ekonomia Forumo en Krynica, parolo de Soros dum la Novjorka Zamenhof-tago.
Scienca agado kun freŝaj fortoj: la konferenco KAEST en Slovakio, organizita far E@I kaj reapero de komputolingvistoj; reorganizado de ISAE; prosperanta vikipedia kontribuo.

Alvenis malbonaj novaĵoj kiel la forpaso de Maŭro La Torre kaj la fajro en Bona Espero. Ĉagrenis min la pola konflikto, kiu estis diskutata internacie kaj atestas, ke esperantistoj ofte preferas postkuri siajn idealismajn celojn anstataŭ racie kunlabori.


Li JianhuaLi Jianhua

Ĉinio

Konstanta konsilanto de Pekina Esperanto-Asocio

La plej pozitiva evento en la jaro 2010 estas kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo per la retejo http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo. Ĉar nun neniu povas diri la detalan nombron de esperantistoj en la mondo, kio malfavoras al konigo de Esperanto al neesperantistoj. En la retejo, oni povas registri sin per simpla farado.

La negativa afero estas ke la retejo http://radioaktiva.esperanto.org.uy havas teknikajn problemojn kaj ni ne povas viziti ĝin. Mi esperas, ke ĝi refunkcios plej baldaŭ.


Jakvo SchramJakvo Schram

Belgio

Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT

Ni havis bonegan SAT-Kongreson ĉe piedoj de la Karpatoj en Rumanio en la belega urbo Braŝovo. La Eldona Faka Kooperativo de SAT bone funkcias kaj eldonas regule interesajn librojn, tradukojn, iom tro ofte laŭ mia prefero, sed nu, paŝon post paŝo, la precipe junuloj faras sian laboron, lernas la metion. Bonega afero. SAT fartas bone, mi nepre volas mencii tion. Ankaŭ bone estas, ke la tradiciaj asocioj, eldonejoj, revuoj, restas en movo. Plejofte dank’ al volontuloj, kiuj estas la veraj gravaj esperantistoj.

Negativa: La diversaj ttt-paĝoj en kiuj aperas mensogoj pri homoj, sen la eblo korekti ilin. Plej aĉa estas HeKo en kiu la “gvidanto” aŭ ĉefredaktanto aperigas ĉiun eblan rubon, sen fari plej etan kontrolon pri la vero. Sen konsideri kiel li aŭ ŝi vundas homojn, fifamigas asociojn ktp, ktp. Ne estus malbona se tiu fiherbo malaperu el la reto por ke homoj kiuj havas intereson pri Esperanto ne tuj havas negativan bildon leginte aŭ klopodi kompreninte la aĉaĵojn de tiu paĝaro. Estas tute strange ke tiuj homoj ne komprenas kian damaĝon ili faras. Libereco ŝajne estas la plej perfortata ero en tiu grupo.


Giorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, Konsulo de la Esperanta Civito

En 2010 sendube pozitiva estis la disvastiĝo de esperanto kiel rekvizito, aŭ eĉ parolata lingvo, en teatro (Finnlando kaj Usono), en muzikaj prezentoj (du malsamaj en Svislando) kaj en kino (Turkio, Usono kaj aliloke). Ĉiuj tiuj utiligoj okazis preskaŭ ĉiam sendepende de esperantistoj, laŭ iniciatoj de gaĝaj komponistoj, verkistoj, reĝisoroj.
En literaturaj medioj, male, la prestiĝo de nia lingvo kiel arta perilo kreskis danke al la aktiva ĉeesto de verkistoj niaj en PEN Internacia, kies prestiĝo mem firmiĝis danke al du Nobel-laŭreatoj, niaj kolegoj Vargas Llosa kaj Liu Xiaobo.

Negativa estas la nov-antisemita kampanjo de Jorge Camacho kaj Yves Bellefeuille (precipe), kiuj tamen trovis panon por siaj dentoj en personoj kapablaj pacience kaj argumente malmunti iliajn tezojn kaj ilin entute. Oni rimarku, ke tiuj personoj estas nek israelanoj nek hebreoj. Do fine estas pozitive, ke disvastiĝas la konscio pri la ekzisto de nov-antisemitismo en (antiraŭmismaj) medioj, kaj ke ne nur raŭmistoj kapablas reagi al tio.
Negativaj estas la krizoj krevintaj dum UK en Kubo: manko de demokratio en UEA, la kazo Stano Marček, krizo en la rilatoj kun afrikanoj… kaj tamen kun pozitiva sekvo, ĉar formiĝis konscio en parto de la UEA-anaro pri tiaj problemoj: ĝuste ĉe tiuj, kiuj ankoraŭ esperas en la ebleco ŝanĝi elinterne tiun asocion.


Spomenka StimecSpomenka Štimec

Kroatio

Verkistino, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo

La plej pozitivaj agoj en 2010 estis, ke la 13an de januaro la delegacio de EEU estis akceptita de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Jerzy Buzek, kaj ke Zamenhof-festan programon en Nov-Jorko partoprenis George Soros. Pozitiva ago estis ke la Eŭropa Komisiono akceptis raporton pri la tradukprojekto de la Kroata Esperanto-Ligo… Negativa estis, ke mortis tiom da valoraj homoj, kiuj multe mankos.


Humphrey TonkinHumphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Permesu al mi respondi ĉi-jare per iom persona respondo. Min surprizis komence de la jaro la impona festlibro, kiun aperigis UEA honore al mi — volumo pri kiu mi antaŭe aŭdis onidirojn, sed kiun Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, la redaktoroj de la libro, aperigis esence sen mia scio. Lastatempe ĝojigis min scii, ke la libro tre bone vendiĝas. Por mi la jaro bele finiĝis per aperigo de mia anglalingva traduko de Modernaj Robinzonoj de Tivadar Soros. La lanĉon ĉeestis la filo George Soros, kiu tiel agnoskis la pozitivan influon de Esperanto en la propra vivo, eĉ se li restas nekonvinkita pri la valoro de la lingvo en la nuna tempo. Min ankaŭ plezurigis la surscenigo en Novjorko de la anglalingva komedio de Julia Cho The Language Archive, kiu ĉarme utiligis Esperanton, eĉ kun mallonga Esperanto-leciono. Tra la dumonata prezentogamo de la teatraĵo kelkaj miloj da spektantoj, verŝajne antaŭe nesciintaj pri Esperanto, traspertis tiun lecioneton.


Jose Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

ISAE-aktivulo, eksestrarano de UEA

Min ĝojige aŭ kuraĝige impresis kelkaj faktoj, ekzemple:
— la digna celebrado per impona Festlibro de la 70-jariĝo de Humphrey Tonkin, la plej grava kaj pluraspekte valora esperantisto dum la lastaj kvindek jaroj;
— la subvenciita partopreno de latinamerikanoj el diversaj landoj (eĉ Bolivio kaj Haitio!) en niaj Kubaj eventoj (UK, IJK, ILEI-trejnseminario), danke al la iniciata kaj kunordiga laboro de mia diligenta amiko Martin Schäffer;
— la kreskanta ĉeesto de Esperanto kaj ekapero de freŝbakitaj esperantuloj en la interreto, ekzemple, en novaj medioj kiel Facebook;
— la agado de la Novjorka oficejo de UEA kaj ĝia altnivela Zamenhof-taga simpozio en la sidejo de UN;
— la komuna franca-germana Esperanto-kongreso, al kiu mi emas atribui simbolan signifon pro la longa historio de militoj inter tiuj du landoj.

La forpaso de Mauro La Torre perdigis nin je vere aprezinda homo, kiun mi opinias etika kaj intelekta heroo de la Esperanto-movado.

La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196).

Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/01/jaro-2010/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj

  1. kanguruo1 diras:

    Jakvo skribas “SAT fartas bone, mi nepre volas mencii tion.” Cxu vere oni povas konsideri, ke monda asocio kiu allogas nur 80 personojn al kongresoj fartas bone?

  2. AlKo diras:

    Jam korektita, dankon.

  3. blahma diras:

    Bv. atenti, ke ĉe Peter Baláž estas erara ligilo apud KAEST 2010: La ĝusta estas http://kaest.ikso.net/

Respondi