KAEST: La faka vivo en Esperanto evoluu

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto.

Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 kiel ĉiudujara evento aranĝata de KAVA-PECH, ĝis kiam en la jaro 2010 transprenis ĝin la junulara organizo E@I. Ankaŭ pri tiu historio de la du gravaj serioj de sciencteknikaj aranĝoj en la Meza Eŭropo oni povis aŭdi forme de prelego dum KAEST 2010, kiu okazis de la 18a ĝis la 21a de novembro en Modra-Harmónia, nur 30 km de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

Partoprenis 52 homoj el 15 landoj kaj la ĉi-jara ĉeftemo estis “Modernaj teknologioj por Esperanto”, kun aparta atento al komputila lingvistiko. La ĉefan programon de la konferenco (de la vendreda vespero ĝis la dimanĉa tagmezo) ja konsistigis prelegoj (entute 34 en du paralelaj blokoj, ekde memregaj aŭtomobiloj ĝis kuracaj plantoj), sed danke al plilongigo de la aranĝo (kiu komenciĝis ĵaŭde) ne mankis ĉi-foje loko ankaŭ por aktivaĵoj praktikaj (Vikipedia trejnado), popularsciencaj (prezento de kelkaj esperantigitaj filmetoj el www.ted.com), kulturaj (komuna kantado), kulinaraj (vingustumado) aŭ turismaj (duontagaj ekskursoj). Ĉion ĉi ankoraŭ sekvis dimanĉe kaj lunde en pli intima etoso Esperanta komputil-lingvista kolokvo, per si mem unika laborkunveno de pintaj aktivuloj tiukampaj, subvenciita de IEI. Okazis ankaŭ rara diskuto pri terminologia laboro.

Transdono de KAEST al E@I montriĝis bona decido, ankaŭ ĉar pro la apero de junuloj (triono de la ĉeestintoj) la averaĝa partoprenanto revenis en malemeritan aĝon (45). Tio eĉ donas esperon por la planita revigliĝo de ISAE. Siajn reprezentantojn sendis UEA, ILEI kaj la Pola Radio. En la retejo http:// www.ikso.net/kaest/ jam nun elŝuteblas la uzitaj prezentaĵoj, sekvos videoregistraĵoj de elektitaj prelegoj kaj printempe ankaŭ prelegkolekto — aĉetebla papere kaj elektronike.

Marek Blahuš

La Ondo de Esperanto, 2011, №1 (195).

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to KAEST: La faka vivo en Esperanto evoluu

  1. blahma diras:

    Dankon pro publika aperigo de mia artikolo pri KAEST ankaŭ ĉi tie, tiel ke eblas facile ligi al ĝi de http://kaest.ikso.net/ – tiaj iniciatoj helpas al konserviĝo kaj plia diskonigo de la rezultoj de la konferenco.

  2. AlKo diras:

    Kara Utho! Dankon pro via gratulo. Mi vere bedaŭras pro la teĥnikaj mallertaĵoj ĉi tie, ankaŭ pro la ruslingvaj instrukcioj. Ni provas ŝanĝi tion, sed dume ni ne sukcesis.
    Bonan novan jaron!

  3. Maier Utho diras:

    Karaj,

    unue mi tre kore gratulas al la nova retejo!
    Mi preskau ne regas la legadon en kirilaj literoj,
    sed evidente tamen (per helpo de Google) sukcesis,
    ech adapti la pasvorton.
    Nur: mi ne eltrovis, kiamaniere mi sendu komenton
    pri la tuta retejo; do mi sendas aldone al la KAEST-
    informo.

    Bona starto jam estis sukcesa. Daurigu sukcesan laboron
    en la nova kaj pliaj jaroj!

    Utho Maier, Aalen

Respondi