“La Ondo” jam en la nova jaro

La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo en la Esperanto-urbo Herzberg.

En la movada sekcio Eventoj estas multaj artikol(et)oj pri la esperantista agado en pluraj landoj, interalie: pri grava rekono de esperantistoj en Malborko, pri la scienca konferenco KAEST, pri universitata Esperanto-instruado en Ĉinio, pri sukcesa informado en Meksiko, kaj pri multaj Esperanto-renkontiĝoj kaj kongresoj.

Ĉi-foje en Tribuno estas komentario de Dafydd ab Iago pri la skandala afero de Julian Assange kaj Wikileaks, reagoj al la decembra diskutartikolo de Renato Corsetti pri la situacio en UEA, aliaj reagoj kaj polemikaĵoj. Wolfgang Kirschstein konigas siajn impresojn pri Nepalo, kiun li ĵus vizitis.

La plej ampleksa en la januara Ondo estas la kultura sekcio; ĝi okupas naŭ paĝojn. Ĝin malfermas la kleriga rubriko Nia Trezoro, kiu – post prezento de la plej gravaj Esperanto-libroj, gazetoj, kaj romanoj – ĉi-jare estas dediĉita al la plej elstaraj eldonejoj. Kiel la unua eldonejo estas prezentata la Pariza eldonfirmo Hachette. Enestas ankaŭ jubilea artikolo pri Anatolij Rybakov (de Grigorij Arosev), ĉapitro “1911” el Mia jarcento de Günter Grass (tradukis Wolfgang Kirschstein), artikolo Subgrunda Esperanto-muziko reaperas. En Ruslando de Flo Martorell kaj Vladimir Kontraŭ, recenzoj, prezentoj de freŝaj numeroj de kulturgazetoj kaj pluraj informoj pri la kultura vivo de Esperantujo.

Fine estas Mozaiko (kun nova konkursaĵo, judaj anekdotoj de Josef Ŝemer kaj “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl), kaj Fotoraportoj.

Per ĉi tiu kajero (№195) La Ondo komencis sian dudek-unuan eldonjaron ekde la feniksa reapero en 1991 (tiujare en majo aperis nur unu provnumero).

Multaj tekstoj el la januara “Ondo” estas alireblaj per musoklako sur la kovrilbildo – en la supro de la dekstra kolmno ĉi-paĝe.

La Ondo de Esperanto estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando).
Ĝi estas abonebla por 2011 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).
La elektronika versio (pdf) de La Ondo estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.
Oni povas pagi la abonon ankaŭ per la sistemo PayPal:
http://www.esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi