Ĉu io koviĝas sub la surfaco?

La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono publikigis sian proponon pri la nova estraro.

Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri sciencaj kaj fakaj aferoj akaparis Amri Wandel. La israelano estas jam reciklaĵo kiel estrarano, ĉar li komencos sian trian periodon. Lia dubinda merito estas, ke li neniam sukcesis reelektiĝi senpaŭze, kvankam malmultaj movadpolitikistoj same verve sin ofertadas al videblaj postenoj. Latinamerikanojn reprezentos la kubanino Maritza Gutierrez, kiu transprenos la lokon de la japano Hori Yasuo, elektita en Jokohamo por anstataŭi la ĉinon Yu Tao, kiu estis elektita en Pekino. La estraraneco pri landa agado fariĝis kurioza stafetaĵo de movadestroj el la landoj, kie okazas la elektojara UK. Same kiel Wandel, ankaŭ Gutierrez estas revenanto el pli frua estraro. Estas kvazaŭ UEA adoptus la anemian kutimon de REU rotaciigi en sia estraro samajn nomojn, ĝuste kiam REU ŝajnas ekrezigni pri ĝi.

Nova UEA-estrarano estos nur Stefano Keller. Pro sia nekonateco la svisa hungaro ne vekas apartajn sentojn. Ni lasu lin surprizi pozitive, sed cetere ni povas nur ĝemi de elreviĝo kaj miri, ke inter 6000 membroj de UEA oni ne trovis pli da freŝaj vizaĝoj. La silento, kiu ekregis en la komitata retlisto pri la propono, estas komprenebla, kvankam ekster la supera organo iuj akre kritikis ĝiajn membrojn pri tiu senvorteco. Decis tamen honteme silenti, ĉar la komisiono kuiris sian proponon el la ingrediencoj, kiujn donis al ĝi la komitato. Nur la komitatanoj rajtas proponi estraranojn. Certe ankaŭ la komisiono devus serĉi kandidatojn, sed la komitatanoj malhavas moralan rajton akuzi ĝin pri pasiveco, se ili dividas saman kulpon. Pinton de hipokriteco atingis Edvige Ackermann, kiu skoldis la komisionon pri diktado, ĉar ĝi ne proponis alternativajn kandidatojn, precipe por la prezidanteco. La laŭta damo antaŭe membris en du elektokomisionoj kaj povis atendi la saman respondon al siaj krioj, kiun ŝi mem siatempe donis: malgraŭ persistaj penoj la komisiono ne trovis pli da kandidatoj.

La malkontentuloj ĉesu plendi kaj venontfoje aktiviĝu sufiĉe fruepor proponi kandidatojn, kiujn ili ŝatas. Reĝimoj ne iniciatas revolucion. La sukceso de la estraranoj en la elekto de komitatanoj B tamen igas pensi, ke la malkontento ne havas vastan bazon. Mirindas cetere, ke ne multaj atentis la malvenkon de eŭropanoj en la balotado: Barbara Pietrzak sola sukcesis apud kvin alimondanoj. Finfine nur eŭropanoj grumblas pri aferoj en UEA, sed la estonto eble apartenas al aliaj. Alimondanoj povas havi aliajn pensojn kaj pacience atendi, ĝis la asocio falos en iliajn manojn.

Nu, de la dua teamo de Dasgupta ni apenaŭ povas esperi pli ol donis la
unua, sed ni ekatendu la jaron 2013. La CO almenaŭ zorgos pri la domo,
dum io interesa eble koviĝos sub la surfaco.

Komitatano Z

La Ondo de Esperanto, 2010, №7 (189).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la nomon de la aŭtoro kaj la fonton.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi