Arkivo por la etikedo 'Ziko van Dijk'

Utila trarigardo pri konataj esperantistoj

“Utila trarigardo pri konataj esperantistoj” estas la titolo, kiun Ziko van Dijk donis al sia recenzo de la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), kunverkita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Lia recenzo estas legebla en Libera Folio https://www.liberafolio.org/2019/10/01/recenzo-de-ziko-pri-utila-kompendio/

Historio de UEA

van Dijk, Ziko. Historio de UEA. – Partizánske: Espero, 2012. – 376 p. – 300 ekz. Ne mankas verkoj pri UEA. La direktoro de UEA Hans Jakob verkis skizon pri UEA dum 1908–1933. En Utila Estas Aliĝo Ulrich Lins per tri kontribuaĵoj en leĝera stilo priskribas elektitajn epizodojn el la unua jarcento de la asocio. […]