Arkivo por la etikedo 'ZEO'

Ni lavis la barbon de Zamenhof… ankaŭ la memorŝtonon

En la jaro 1966a okazis la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto. Kadre de ĝi estis inaŭgurita la Esperanto-parko ĉe la piliero de la ponto Erzsébet, kiu eĉ estis trovebla dum longa tempo per tiu nomo sur la mapoj de la urbo. La tiama urbestro mem inaŭguris la parkon, kie estis trovebla ankaŭ Esperanto-fontano kun ĉ. [...]

Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

La 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la [...]

Trajno Esperanto veturos en Pollando

La 6an de oktobro finiĝis unusemajna voĉdonado en Facebook, kiun la administracio de la Pollanda ŝtata fervojkompanio PKP lanĉis por ekscii, kiujn nomojn oni volas havi por dek novaj rapidaj trajnoj de la kategorio “InterCity”. La voĉdonantoj povis elekti unu el la tri proponitaj nomoj por ĉiu itinero. Dum unu semajno estis registritaj ĉ. 50 [...]

Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita

La 12an de aŭgusto 2015 en la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano estis traktataj en unu proceso kvar plendoj de loĝantoj de la Tatarstana ĉefurbo pri la decido renomi la Kazanan straton Esperanto al la strato Nazarbajev. Laŭ la plendintoj, la decido de la urba plenumkomitato ne estis laŭleĝa kaj ili postulis ŝanĝi [...]

Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton

Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) – strato Esperanto (улица Эсперанто) en Kazano kaj strateto de esperantistoj (переулок эсперантистов) en Bogorodsk (distrikta centro en la regiono de Niĵnij Novgorod). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo [...]

Renovigita ZEO

En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.

Hotelo “Esperanto” en Bjalistoko

La 8an de novembro 2012 en Bjalistoko estis malfermita nova, tristela hotelo Esperanto. Ĝi situas en la centro de la urbo, je 200 metroj de la palaco Branicki, vid-a-vide al la granda parko Planty. La nova hotelo ofertas 36 lokojn en dulitaj ĉambroj kaj en du apartamentoj “Zamenhof” kaj “Kawelin” kaj apartenas al la firmao [...]

Szczawno Zdrój: Duobla jubileo

Szczawno Zdrój, kiu ĉi-jare jam la kvinan fojon gastigis partoprenantojn de la Internacia Esperantista Feriado, organizita de Silezia Esperanto-Asocio, festis ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto gravan esperantistan jubileon. Junie antaŭ 100 jaroj en la tiama germana kuracloko Bad Salzbrunn kuracis sin la kreinto de la Lingvo Internacia. Do la plej grava parto [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.