8 Februaro 2012 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon [...]
9 Januaro 2012 de AlKo
Aŭtoro: Aleksander Korženkov: Titolo: Život Zamenhofa. Život, dielo a myšlienky autora esperanta [Vivo de Zamenhof. Vivo, verkaro kaj ideoj de aŭtoro de Esperanto] Tradukis: Pavol Petrík Lingva korektado: Katarína Nosková Eldonis: Espero Eldonjaro: 2011 Formato: A5, 96 p. ISBN: 978-80-89366-12-5
30 Decembro 2011 de AlKo
Kvankam esperantistoj interesiĝas pri la familianoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉefe rilate ilian rolon en la Esperanto-movado, oni scias, ke ĉiuj fratoj de Doktoro Esperanto estis kuracistoj. Ankaŭ Grigorij (pole: Grzegorz, Esperante: Henriko), naskiĝinta la 24an de septembro 1871 en Bjalistoko, ne estis escepto. Li specialiĝis pri haŭtmalsanoj kaj higieno. Li ne nur kuracis, sed [...]
14 Aŭgusto 2011 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj. La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre [...]
23 Majo 2011 de AlKo
Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito. Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi). Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. [...]