Arkivo por la etikedo 'Zamenhof'

Gaja jubilea tago en Bjalistoko

La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono. Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek [...]

Leginda bonega libro

Künzli, Andreas. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. – Wiesbaden: Harrassowitz. 2010. – 564 p., il. Esperanto estas la sola sukcesa planlingvo el pli ol 1000 lingvoprojektoj. Laŭ Detlev Blanke, kiu analize pritraktis la sukcesajn ĉefkialojn de Esperanto[1], unu el la kialoj estas tio, ke ĝia [...]

Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

En la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB). KOMPARA FRAZEOLOGIO En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman [...]

Zamenhof, la simbolo de Bjalistoko

La 13an de februaro 2012 la Pollanda retejo onet.pl proponis elekti la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Du tagojn poste Zamenhof estis nur en la kvara loko kun 9 procentoj da voĉoj, kaj Ela Karczewska el la Bjalistoka Esperanto-Societo informis pri la projekto de onet.pl en la yahoo-grupo [...]

Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto

Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon [...]

Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka

Aŭtoro: Aleksander Korženkov: Titolo: Život Zamenhofa. Život, dielo a myšlienky autora esperanta [Vivo de Zamenhof. Vivo, verkaro kaj ideoj de aŭtoro de Esperanto] Tradukis: Pavol Petrík Lingva korektado: Katarína Nosková Eldonis: Espero Eldonjaro: 2011 Formato: A5, 96 p. ISBN: 978-80-89366-12-5

Nia trezoro: Zamenhof, ĉu nia unua poeto?

La rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro [...]

La dua eldono de «Homarano» aperis

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj. La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre [...]

PVZ – la grandioza projekto daŭras!

Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito. Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi). Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. [...]

“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero

«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos [...]



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.