La Balta Ondo » Zamenhof
Kuirlibro de Zamenhofoj
Kuirarto de la tempo de Ludoviko Zamenhof en la formoj de libro kaj malferma kuirkurso – jen unu el ideoj de Bjalistoka Esperanto-Societo por printempo 2017.
Kadre de la projekto sub la labortitolo Tagmanĝo ĉe Zamenhofoj ni prilaboros kaj eldonos dulingvan (polan-esperantan) kuirlibron kun originalaj kaj rekonstruitaj receptoj el la teritorio de antaŭmilita Pollando kaj priskribo de kuirarto de tiu tempo. La elekto de la receptoj estos farita kun konsidero de tiuj manĝaĵoj, kiuj povis gasti sur la tablo de la familio Zamenhof en Bjalistoko kaj Varsovio. La eldonaĵon akompanos kurso de juda kuirarto, malferma por ĉiuj urbanoj.
La projekto ricevis financan subtenon de la Urbestro de Bjalistoko kadre de malferma ofertokonkurso por realigado de publikaj taskoj en la kategorio de kulturo, arto, protektado de kulturaĵoj kaj nacia heredaĵo.
Fonto: Retejo de BES
Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo
Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin.  En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan retkatalogon kaj, ricevinte la menditajn librojn mi plurfoje konstatis ke la katalogo enhavas erarojn.
Sciante pri oftaj eraroj, mi ne multe atentis jenan muzikan eldonaĵeton:
«Розеноер И. Белла серо я л’урбетто: Дума: Для голоса и ф.-п. / Слова Заменгофа. – СПб.: Иогансен, ценз. 1886. – 3 с. МЗ 188/1188».
Dum kelkaj lastaj jaroj mi ne estis en Moskvo, kaj ĉar ĉi-somere mia edzino Halina pro siaj sociaj taskoj (ŝi estas vicprezidantino de Ruslanda asocio de renmalsanuloj) devis viziti Moskvon, mi petis ŝin, se ŝi trovos tempon, viziti la bibliotekon kaj trovi ĉi tiun verkon.
Post iom da aventura serĉado, ŝi ricevis ĝin. Temas pri grandformata tripaĝa “kajero”, kiu enhavas okversan kantaĵon de Zamenhof kun muziknotoj de I. Rozenoer. Ĝi estas verkita en unu plia Praesperanto, kiun ni nomu Praesperanto III, aldone al Praesperanto I (Lingwe Uniwersala, 1878) kaj Praesperanto II (Lingvo Universala, 1881). Kurioze, la tuta teksto estas presita per literoj de tiutempa rusa alfabeto, dum la muzikaj indikoj (italaj) estas latinliteraj.
Sur la kovropaĝo estas jena ruslingva teksto (por ne turmenti la nerusajn legantojn mi latinliterigas ĝin kun traduko/klarigo inter krampoj):
La Mondo Lingo.
Vsemirnyj jazyk g-na Zamengofa. (Tutmonda lingvo de s-ro Zamenhof)
Lá dinko. – Duma. (Penso)
Bella sero ja l’urbetto.
Prekrasnyj veĉer. (Belega vespero)
Slova g. Zamengofa, (Vortoj de s-ro Zamenhof)
Muzyka I. Rozenoera. (Muziko de I.Rozenoer)
Sobstvennostj avtora. (Propraĵo de la aŭtoro)
Cena 40 kop. (Prezo 40 kopekoj)
S. Peterburg, u A. Iogansena (S. Peterburgo, ĉe [= eldonita de] A. Iohansen)
Litografija g. Ŝmidta, Kirpiĉ. per. 1 (Presejo de s-ro Ŝmidt, str. Kirpiĉnyj. 1)
En la fino de la lasta paĝo oni legas, ke la 9an de aŭgusto 1886 ĝi estis permesita de la Peterburga cenzuro.
En la dua kaj la tria paĝoj estas kantoteksto, kiun mi reskribas per literoj Esperantaj.
Bella sero ja l’urbetto
Lue njo brué
E missino i rondetto
Dolĉe deklamé
Ŝo pri vivo detruatta
Sente rakontá
E ma vundo la kaŝatta
Ree mon dolá.
Laŭ la ritmo, estas klare, ke lastaj vortoj en la parnombraj versoj havas akcenton je la lasta silabo, do, oni legu: brué, deklamé; rakontá, dolá. La lasta verso “Ree mon dolá” estas kantenda dufoje.
Sub la titolo, antaŭ la muziknotoj estas la ruslingva traduko, kiun mi laŭvorte tradukas al Esperanto.
Bela vespero ekster la urbeto –
Ĉirkaŭe nenio bruas,
Kaj fraŭlino en rondeto
Dolĉe deklamas.
Ŝi pri vivo detruita
Kun sento rakontadis,
Kaj mia vundo kaŝita
Denove min ekdoloris.
Sed jam sen legi la tradukon, ĉiu esperantisto, kiu almenaŭ unu fojon legis la Unuan Libron, tuj konstatas, ke ĉi tiu Dinko (anglismo el “think”, same kiel “miss”ino por fraŭlino) estas nenio alia ol la ĝermo de la unua strofo de Mia penso, kiun, danke al Gaston Waringhien, ni bone konas laŭ Pinto de Hemza en Praesperanto II, verkita en aŭgusto 1882 (Vidu en Lingvo kaj vivo, p. 30-31).
Bella sero jal urbetto
Lue fio brué
E il rondo un puettaŭ
Dolće deklamé.
E pri vivo pri nantassa
Sente śo pallá
E ma blesso ne koprassa
Plescie veksá.
Tiuj malmultaj el niaj legantoj, kiuj neniam legis la Unuan Libron, ĝuu fine la netan version el la jaro 1887a.
Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.
Ĉu ĉio klaras? Preskaŭ ĉio, sed restas almenaŭ unu problemeto. Post la rusa traduko estas jena referenco: «“Novosti”, la 24a de julio 1886.» Temas pri Novosti i Birĵevaja gazeta (Novaĵoj kaj Borsa Ĵurnalo). Ĉi tiu Peterburga ĵurnalo aperis du fojojn ĉiutage, sed la atenta legado montris, ke en neniu el la du eldonoj (serĉitaj laŭ la Julia kaj Gregoria kalendaroj) estas informoj ligeblaj kun ĉi tiu Zamenhofa eldonaĵo (informoj pri apudurbaj koncertoj, en kiuj eble fraŭlinoj dolĉe deklamis, kaj anoncoj pri lingvaj kursoj, inter kiuj ne menciiĝas La Monda Lingvo, ne estas konsiderindaj).
Ni esperas, ke inter la esperantistoj – kiuj ŝajne estas tre muzikemaj – troviĝos kapablulo, kiu laŭ la originaj muziknotoj belvoĉe kantos la Dinkon kun pianakompano jam je la nuna Zamenhofa Tago.
Aleksander Korĵenkov
Ĝi estas artikolo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/12/zamenhof-11
Konkurso por paĝaro pri Zamenhof
UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.
Kion?
La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.
La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.
Kia ĝi estu?
La strukturo estu tia, ke:
ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
Rilate al la aspekto, ni konsideros:
la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco
La informoj en la retejo estu:
bone organizitaj
allogaj, detalaj – ja ni celas ĝin kiel ĉefan informejon pri Zamenhof
diversaj (filmetoj, fotoj, tekstoj)
La administrado estu:
farebla por ne-komputilistoj
facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
facile tradukebla
La retejo estu optimumigita por serĉiloj:
la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj
Pri tekniko:
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.
Se la retejo uzas Drupal, prefere uzu 8.1.x
Se la retejo uzas WordPress, prefere uzu 4.6.x
Se la retejo uzas Joomla, prefere uzu 3.6.x
Se la retejo uzas symfony, prefere uzu 2.7.x
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.
Reguloj:
La limdato por prezenti vian proponon estas la 12a de decembro je la 14a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.
La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.
La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta,
adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi nacilingvajn
versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al zamenhofjaro100@gmail.com.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №654.
La Unua Libro
La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.
La titolpaĝo de la Unua Libro estis surprize simila al tiu de Volapük: Die Weltsprache de Johann Martin Schleyer. Reinhard Haupenthal notis, ke “la granda simileco prave supozigas, ke Zamenhof intence imitis la pli fruan verkon de Schleyer” kaj listigis similaĵojn en la du germanaj eldonoj [Haupenthal R. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887): Pri la lanĉo de du plan-lingvoj. Schliengen: Edition Iltis, 2000]. Sed la libroj mem estis malsamaj. La 150-paĝa Volapüka estis preskaŭ kvaroble pli ampleksa, ĉefe, pro la pli ol 80-paĝa vortaro. Schleyer alparolis la mondon propranome, sed Zamenhof uzis pseŭdonimon, ĉu por eviti misfamiĝon inter la klientoj, ĉu por ke la disvastigon de la libro kaj de la lingvo ne ĝenu la judeco de la aŭtoro, ĉu pro natura modesteco.
La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (p. 3–30).
Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredis ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazis, ke
grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.
Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:
mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
(MEH, p. 100)
Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltis ĉe tiu ideo kaj traktis, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatis, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.
1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.
2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan lingvon kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj.
Doninte ses tekstojn en sia lingvo — Patro nia; El la Biblio; Letero;
Mia penso kaj Ho, mia kor’ (du poemoj de Zamenhof); En sonĝo princinon mi vidis… (poemo de H. Heine tradukita de Zamenhof) — li klarigis la trian taskon:
Venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne en okazoj de ekstrema bezono. — Konsciante, ke oni ne lernas lingvon, kiun neniu uzas, li proponis tutmondan kampanjon, por ke oni promesu ellerni la internacian lingvon, “se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tiun saman promeson”.
Zamenhof anoncis, ke la adresaro de la dek milionoj da promesintoj (voĉdonintoj) aperos en aparta libro (cent milpaĝaj adresaregoj kun cent adresoj ĉiupaĝe), kaj avertis:
Poste ne estos pravigitaj antaŭ la socio la personoj, kies nomoj ne estos en la voĉdon-libro, nek en la fako de la promesintoj, nek en la fako de la kontraŭintoj. Neniu esperu pravigi sin per tio, ke li “ne aŭdis” pri la proponita voĉdonado, ĉar estos uzitaj ĉiuj rimedoj por ke ĉiu sciu pri la voĉdonado.
Krom la antaŭparolo en la libro estas:
ok eltranĉendaj slipoj (du folioj) kun promesdeklaro (p. 31–34);
plena lernolibro de lingvo internacia sur ses paĝoj: alfabeto, partoj de parolo (ok reguloj), ĝeneralaj reguloj (ok reguloj) — entute 16 reguloj (p. 35–40);
permeso traduki la broŝuron al ĉiuj ceteraj lingvoj (p. 41) kaj la adreso de la aŭtoro (p. 42);
vortaro internacia-nacia (en la rusa 917 vortoj en 894 “artikoloj”) sur du flankoj de granda folio.
Sur la dua paĝo estas jena ruslingva deklaro:
(Lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo, kaj la aŭtoro por ĉiam forlasas ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.)
Zamenhof petis sendi kritikon pri la projekto kaj promesis utiligi la plej bonajn proponojn en speciala broŝuro, kiu fiksos la definitivan lingvoformon. Post eldono de la broŝuro la novan lingvon rajtos ŝanĝi ne li, sed nur kompetenta akademio, kiu “povos laŭgrade kaj nerimarkate fari ĉiajn necesajn plibonigojn, eĉ se ĝi estos devigita poste ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco”.
Zamenhof dissendis la Unuan Libron al diverslandaj redakcioj, societoj, kleruloj. Kvankam li aperigis en gazetaro (precipe en Ruslando) plurajn anoncojn, li ne ricevis dek milionojn da promesoj. Tamen al li venis centoj da leteroj (pozitivaj, negativaj kaj ŝercaj), kaj eltranĉitaj slipoj kun deziresprimo lerni la novan lingvon sendepende de la nombro da ricevitaj “promesoj”. La projekto eklingviĝis, kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro iom-post-iom iĝis ĝia nomo — Esperanto.
Kvankam Zamenhof skribis en la Unua Libro, ke li dum unu jaro eldonos nenion en la nova lingvo, li jam en januaro 1888 publikigis ĉe Ĥaim Kelter Duan Libron de l’ lingvo Internacia. Kajero №1 por resumi kaj respondi la ricevitajn leterojn.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu teksto unue aperis en La Ondo de Esperanto (2008, №2), kaj poste en la artikolaro Dek libroj, kiu estas la unua volumo en la libroserio Nia trezoro de Sezonoj.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/07/eo125
La plej fidinda
Homarano (1a eld., malmola kovrilo), foto: Paweł Fischer-Kotowski
Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL € 25,76.
Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En Homarano la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas nin per referencoj kaj aldonaj klarigoj. Kelkaj malveraĵoj ade ripetataj de la esperantistoj trovas ĝustigon sur la paĝoj de la libro. La aŭtoro faris seriozan esploron kaj por la bezonoj de la biografio konsultis plurajn arkivaĵojn, tiujn jam delonge konatajn sed ankaŭ novajn. Danke al tio ni  ricevas kelkajn ĝisdatigojn kaj ĝis nun nekonatajn detalojn pri la Zamenhofa vivokuro.
La titolo de la libro estas trafa, adekvata al la enhavo – la internacia lingvo estis por Zamenhof nur unu el la vivostreboj kaj tute ne la plej grava. Oni bone komprenas tion post la tralego, ĉar Korĵenkov  ne limigis la rakonton al la lingvaj ambicioj, sed taŭge lokas ilin en la pli vasta perspektivo de la Zamenhofa idearo, precipe lia hilelismo/homaranismo. Laŭ la ĉapitroj la aŭtoro sekvas kaj analizas la evoluon de la opinioj kaj la ŝanĝiĝantan formon de tiu politika-filozofia-religia projekto.
Korĵenkov metas la vivohistorion de la iniciatoro de Esperanto en pli vastan soci-politikan kadron de Rusia Imperio en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kio faciligas kompreni iujn okazaĵojn kaj flari la guston de la tempo. Tiu, bedaŭrinde, ofte odoraĉas je furioza antisemitismo, kontraŭ kiu luktas la… “varsovia kuracisto” aŭ – por alfronti la fakton – la judo Zamenhof. Iuj daŭre kaŝas aŭ maskas lian judecon, dum – kiel montras en Homarano la koncernato mem – ĝi estas kerna por la tuta rakonto, kreo de la lingvo kaj kvazaŭ-religiaj konceptoj.
En la libro forestas la kutimaj laŭdoj kaj apologioj je kiuj ofte plenplenas la tekstoj pri D-ro Esperanto. Homarano ne celas (pli) sanktigi “la Majstron” sed nur prezenti objektivajn faktojn, eĉ se tie kaj aliloke ili estas iel malfavoraj al la senmakula famo de la ĉefheroo. La leganto mem konkludu la eksterordinarecon de la Homarano.
Mi trovas ĝena nur la situon de la notoj – publikigitaj en la fino, post la ĉefa teksto anstataŭ piede de la paĝoj al kiuj ili rilatas. Tio malfaciligas konsultadon de la notoj (plejparte bibliografiaj, sed ne sole!), sed ĉar ili estas tiom multaj kaj foje longaj, mi ne povas esti certa ke ŝanĝi ilin al piednotoj faciligus la legadon.
Vivo de Zamenhof (1920) verkita de Edmond Privat kaj Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962) de Marjorie Boulton daŭre estas legindaj klasikaĵoj kaj Homarano (2009) forprenas neniom el ilia gloro. Tamen, danke al la novaj ebloj kaj esploroj, kun rigora obeo al la faktoj, la ĉi-lasta estas la plej fidinda. La libro ĵetas novan lumon – ne malgraŭ la paso de la tempo, sed ĝuste pro ĝi. Eĉ se oni legis jam kelkajn Zamenhofajn biografiojn, oni ne hezitu konsumi ankaŭ tiun ĉi de Aleksander Korĵenkov.
Paweł Fischer-Kotowski
Ĉi tiu recenzo aperis en Parenteze, persona retpaĝo de Paweł Fischer-Kotowski – esperantisto kaj hom-rajta aktivulo. En la blogo vi povas legi pri la lingvo kaj movado, libroj, homaj rajtoj, GLAT kaj aliaj…
Fonto: http://parenteze.net/2016/homarano/
Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2016/06/zamenhof-9
Legu ankaŭ:
Recenzo de Walter Żelazny (1a eldono)
Recenzo de Jean-Luc Tortel (2a eldono)
Zamenhof kaj Shakespeare
La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis sian influon.
Zamenhof tradukas Hamleton
Kiam Zamenhof, en la fruaj jaroj de la Internacia Lingvo, volis montri, ke Esperanto kapablas ĉion, kion aliaj lingvoj kapablas – kaj kiam li deziris krei prestiĝon por sia nova lingvo – li turnis sin al Ŝekspiro, per traduko de la plej fama ŝekspira dramo, Hamleto. Kial ĝuste tiu verko?
Unue, ĉar Ŝekspiro estis vaste konata internacie: tradukante tiun verkon, li montrus, ke la internacia lingvo kontribuas al la internacia kulturo. Apenaŭ ekzistis skribita literaturo neinfluata de Ŝekspiro – kaj tiu influo estis plej videbla precize en la literaturoj, kiujn Zamenhof plej bone konis, nome la germana kaj la rusa. Al germanoj Ŝekspiro ŝajnis preskaŭ germana verkisto, dank’ al la Ŝekspirecaj dramoj de Schiller kaj al la tradukoj de la ŝekspira verkaro ellaboritaj de August Wilhelm Schlegel kaj Ludwig Tieck; kaj la rusoj jam establis en sia lando kvazaŭ ĉehejman tradicion de teatraj prezentoj de Ŝekspiro: la poeto Puŝkin, forte sub lia influo, nomis Ŝekspiron “patro”. Hamleto estis ludata ankaŭ en pola traduko: ekzistas eĉ ebleco ke Zamenhof mem spektis la dramon en Varsovio.
Due, ĉar temis pri dramo. Traduko en Esperanton plivastigus la parolan lingvon, ne nur la literaturan – kaj Zamenhof sisteme kultivis la parolan, ne nur la skriban, lingvon. Trie, ĉar, pli ol ĉiuj aliaj tragedioj de Ŝekspiro, Hamleto kaptis la etoson de la epoko.
Hamleto: revoluciulo
Kvankam pluraj verkoj de Ŝekspiro – komedioj samkiel tragedioj – estis konataj eksterlande, la figuro de Hamleto allogis apartan atenton. Tra la jaroj, interpretado de la karaktero de Hamleto variis: jen li estis vidata kiel homo nedecidema, nesufiĉe maskla en maskla mondo, aŭ kiel homo profunde melankolia. Jen li prezentiĝis kiel tragika heroo, insista pri sia morala praveco aŭ kiel neŝanceliĝema serĉanto de la vero en kortego plena je manipulado kaj misprezentado. Jen li aperis kiel reprezentanto de nova, racia pensmaniero, kontrasta al la antikva pensmaniero de superstiĉo kaj subpremo. En la meza kaj orienta Eŭropo de la epoko de Zamenhof, la pozitivaj interpretoj dominis: Hamleto prezentiĝis kiel revolucia figuro, preta renversi la malnovan reĝimon por starigi novan malferman ordon de racio kaj civilizo. Edukita en la progresema universitato de Wittenberg, li estis bone ekipita por renkonti la hantajn fantomojn de la venĝa mezepoka socio. En tiu senco li estis taŭga reprezentanto de tiu revolucia ideo, kiun ankaŭ Zamenhof reprezentis – nome, en la kazo de Zamenhof, de nova internacia lingva ordo. Eĉ pli: Hamleto reprezentis la aŭtonomion de la individuo, la liberecon de pensado, la spiriton de la Renesanco.
Reprezentaj rakontoj
Ŝekspiro verkis siajn dramojn en la fino de la 16a kaj komenco de la 17a jarcento – epoko kiam la moderna komerca teatro establiĝis en la kreskantaj urboj Parizo, Madrido, Londono, Napolo. Speciale konstruitaj teatroj fariĝis praktikaj nur tiam kiam tiuj kaj aliaj urboj atingis certan nombron de loĝantoj. Tio okazis en la 16a jarcento. En Londono la publiko, diversa en siaj sociaj tavoloj kaj sia edukiteco, preferis dramojn bazitajn je ekzistantaj modeloj – malnovaj rakontoj nove prezentitaj. Ŝekspiro, nur la plej sukcesa dramisto en epoko de pluraj profesiaj dramverkistoj, brile kaptis kaj remuldis profunde simplajn historiojn – pri junaj amantoj en Romeo kaj Julieta (en historia periodo en kiu la streĉiteco inter malnovaj ideoj de heredeco kaj novaj ideoj de ama kunligo pli kaj pli ofte manifestiĝis), pri suspektataj eksteruloj (kiel la nigrulo en Otelo aŭ la judo en La Venecia Komercisto), pri rilatoj inter filinoj kaj maljuna patro (en Reĝo Lear) aŭ en la kazo de Hamleto, rilato inter filo kaj patrino. En la simpleco, sed la supleco, de la rakonto, samkiel la bazaj homaj rilatoj, kiujn ili esploris, la verkoj de Ŝekspiro similis tiujn de la antikvaj grekoj, kies tragedioj same traktis tre bazajn homajn rilatojn, eĉ se prezentitajn de figuroj superhomaj.
Flekseblo
Manuskriptoj de la teatraĵoj ne ekzistas: ni havas nur tre malmultajn ekzemplojn de la skribado de nia aŭtoro. La tekstoj, kiujn ni havas, estas plejparte presitaj tekstoj – ordigitaj versioj de la krudaj tekstoj uzataj en prezentoj. Preskaŭ tute mankas ludinstrukcioj aŭ aliaj limigaj detaloj. La tekstoj estas ofte koruptaj. Tiu manko de specifeco faciligas flekseblon de interpreto: la dramoj de Ŝekspiro adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj estas interpreteblaj tre diverse. Tio ja okazis tra la jaroj, kaj montriĝis ne indiko de malklaro sed indiko de la komplikeco de la homaj interagoj kaj internaj pensoj. Ĉiu literatura verko kreas negoceblan spacon inter la verkinto kaj la konsumanto: la historio de Ŝekspira interpretado brile montras tiun negocoprocedon.
Ŝekspiro kaj la angla lingvo
Oni ankaŭ ne rajtas subtaksi la brilecon de la poezio de Ŝekspiro: li majstre rajdis la anglan lingvon. Oni ofte rimarkas, ke li regis vastan vortprovizon – kvankam indas atentigi, ke en tiu epoko la manko de agrikultura laboro logis amason da provincanoj, kun siaj lokaj esprimoj, al la angla ĉefurbo, tiel ke atentema aŭskultanto povus facile adopti vastan gamon de lingvaj esprimoj. Ekzistas iuj kiuj asertas, ke la angla lingvo havas tiel grandan sukceson en la mondo ĉar ĝi estas “la lingvo de Ŝekspiro”. Sed tiu aserto intermiksas kaŭzon kaj efikon: Ŝekspiro gajnis mondan admirantaron pro la disvastiga potenco de la angla lingvo, ne inverse.
Ŝekspiro en Esperanto
Tamen, ke Ŝekspiro estis granda poeto estas klare ankaŭ en la kultura mondo de Esperanto. Hamleto ekzistas en du tradukoj en Esperanton, kaj ĉiuj aliaj ĉefaj tragedioj tradukiĝis en la Internacian Lingvon. Fakte, duono de la 36 aŭ 37 dramoj havas siajn Esperanto-tradukojn, foje majstre transprenitajn, foje mankajn. Brila traduko de la sonetoj, farita de William Auld, malfermis ankaŭ la nedramajn verkojn al la esperantistoj. Bedaŭrinde oni ne povas montri al sceneja tradicio de Ŝekspiraj verkoj en Esperanto: ne pli ol tri-kvar verkoj estis iam ajn luditaj en la Internacia Lingvo.
Zamenhof Hamleto
La nokton antaŭ sia forpaso en 1917, Zamenhof (laŭ Privat) laboris super “kvarpaĝa papero” en kiu li rakontis pri la perdo de sia religia kredo kaj la deprimiĝo, kiu akompanis tiun okazintaĵon:
“La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian senton kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon de viando.”
Tiuj vortoj konsterne eĥas la vortojn de Hamleto mem, en la dua akto de la dramo, kiam li priskribas sian melankolion al Rosenkranz kaj Guldenstern: “De mallonga tempo mi perdis … mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero … ŝajnas al mi nur nuda pinto … kiel nenio alia ol putra, pesta amaso da miasmoj.” Ĉu Zamenhof mem estis la unua ludanto de la melankolia dana princo en Esperanto? Ĉu li mem vivis Hamleton en ties plena intenseco? Kaj ĉu, memorante la kvarcentan datrevenon de la morto de Ŝekspiro ni iasence pretiĝas por memori en la venonta jaro la centan datrevenon de la forpaso de Zamenhof?
Humphrey Tonkin
Monologo de Hamleto
Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti – dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, – tio estas
Tre dezirinda celo. Morti – dormi –
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, –
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, –
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro…
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio…
Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!
Tradukis L. Zamenhof (1894)
Ĉi tiu artikolo kaj la fragmento el Hamleto aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5.
Rete: La Balta Ondo
Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota
La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne povis ne tuŝi la lastatempajn terorismajn atakojn, interalie meze de la konferenca periodo en Parizo mem: “Tiu ĉi krima perfortaĵo trafas nin ĉiujn. Ĝi atakas ĉion, kio estas plej kara al ni: libereco, homaj rajtoj, la digno de ĉiu homo, nia  sento de aparteno al la unusama homaro”.
Por esperantistoj la plej ĝojiga decido de la Ĝenerala Konferenco estas la envicigo de la 100a datreveno de la morto de L. L. Zamenhof (14a de aprilo 2017) inter 53 datrevenoj kun kiuj Unesko estos “asociita” en la periodo 2016-2017. Propono pri tio estis farita de Pollando, kun subteno de Germanio kaj Slovakio. Temas pri plia rekono de Unesko al Zamenhof post tiu okaze de la 100a datreveno de lia naskiĝo, kiam li estis proklamita  unu el la grandaj personecoj de la homaro. (Legu pli pri la propono.)
Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialan statuson ĉe Unesko ekde 1954, estis reprezentita de kvar observantoj: Renée Triolle, François Lo Jacomo, Oleksandra Kovyazina kaj Nathalie So Yun Kesler. Hazarde samtage, la 5-an de novembro, kiam estis akceptita la aŭspiciado de la Zamenhof-datreveno, UEA havis tempon ĉe la budo por ne-registaraj  organizaĵoj, ĉe kiu la UEA-reprezentantoj povis disdoni informilojn kaj respondi demandojn pri Esperanto kaj la agado de UEA.
Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №595.
Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”
Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2).
Legu pli pri la libro.
Ekzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime ilin ne plu bezonas. Ekzistas libroj, sen kiuj esperantisto ne povas daŭrigi sian praktikan uzon de Esperanto – vortaroj ktp. Kaj tiujn librojn oni nepre devas havi konstante sur sia breto (aŭ, almenaŭ, en komputilo).
Sed, krome, ekzistas libroj, sen kiuj oni ne povas bone kompreni, kion signifas “esti esperantisto”, kaj kiujn oni devas relegi denove kaj denove por malkovri al si ion novan. Al tiuj libroj apartenas Esenco kaj estonteco de la ideo de lingva internacia de Zamenhof kaj liaj Kongresaj paroladoj.
Feliĉe, nun aperis la nova eldono de la lasta libro, kaj mi insiste rekomendas al ĉiu, kiu tiun libron ne havas, nepre kaj urĝe ĝin akiri.
Por tio ekzistas minimume kvin kaŭzoj – jen ili laŭ la kresko de la graveco.
1. Zamenhof estas “la patro” de nia lingvo. Kaj la Dekalogo diras: “Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi”. Do, la instruojn de la patro endas estimi, t. e., scii.
2. La personeco de la patro ankaŭ estas sciinda. Por konatiĝi kun ĝi, kun la karaktero, poezieco kaj romantikeco, kaj samtempa praktikeco de la aŭtoro la paroladoj estas tre grava fonto.
3. Bedaŭrinde, nuntempe malaperas la arto de retoriko. La paroladoj de Zamenhof donas pri ĝi brilegan lecionon, speciale se temas pri diversaj aspektoj de argumentado por Esperanto, interlingvistikaj kaj movadaj problemoj.
4. Oni konstante ripetas la vortojn “movado”, “interna ideo”, “neŭtraleco” k. s. Ekzistas diskutoj, kial kaj por kio ekzistas la kongresoj, kial ni parolu en naciaj esperantistaj kunvenoj en Esperanto k. s. Sed la respondoj al ĉiuj tiuj demandoj jam troviĝas en la Kongresaj paroladoj, ne necesas inventi biciklojn. Eĉ se vi ne konsentas kun la Majstro, liajn opiniojn vi ne devas neglekti.
5. Finfine, esperantistoj devas esti kulturaj homoj. La verkoj de Zamenhof estas la bazo de nia kulturo, kaj – sendepende de la ideologia orientiĝo kaj scioj de kiuj ajn aliaj kulturaj fajnaĵoj – sen scio de la bazo la kultureco de la persono estas nur ŝajna.
Do, se vi ĝis nun verkojn de Zamenhof ne havas, kaptu la okazon – nepre akiru, legu kaj relegu – la libro estas negranda (nur 64 paĝoj) kaj ne multekosta.
Nikolao Gudskov
Legu pli pri la libro.
Elektonika versio: (epub kaj pdf) elŝutu provlibron aŭ aĉetu la tutan libron.
Por kio ni kunvenas?
Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj – ni, esperantistoj-batalantoj, certe vidas en nia standardo ion alian: ĝi estas por ni io sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj,
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Parolado de L. Zamenhof
en la 3a Universala Kongreso Kembriĝo,
la 12an de aŭgusto 1907
Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/recenzo-60
Nia proverbaro (4)
La aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn:
3. Mano manon lavas.
4. Razisto raziston razas.
Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis:
Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano manon lavas, sed ambaŭ estas puraj” (Ruka ruku mojet, a obe bely ĵivut); kaj “Mano manon lavas, ŝtelisto ŝteliston kaŝas” (Ruka ruku mojet, vor vora krojet). Laŭ la analogio kun la lasta ambaŭ proverboj (“Mano manon lavas” kaj “Razisto raziston razas”), laŭ mia opinio, similas al du partoj de unu proverbo “Mano manon lavas, razisto raziston razas”. La vortaro de la rusa lingvo de Oĵegov klarigas, ke “Mano manon lavas” estas proverbo pri kunagantoj en iu maldeca afero. Do temas pri interhelpo, sed kiel komplezo pro komplezo. (One hand washes another = Scratch my back and I’ll scratch yours – Gratu mian dorson, kaj mi gratos la vian).
Klara Ilutoviĉ (Ruslando) atentigas:
La esprimon “Mano manon lavas” havas ankaŭ la jida (laŭvorte: unu mano lavas la alian), la hebrea (mano lavas manon); en la novgreka la proverbo inkludas la esprimon (unu mano lavas la alian, kaj du manoj la vizaĝon), sed la tuta proverbo havas iom alian signifon. Ne “subtenas, tiras, apogas, premas, varmigas, helpas…”, sed “lavas”, verŝajne, ĉar manlavado estas unu el la plej gravaj kaj kutimaj agoj, farataj ambaŭmane.
“Razisto raziston razas”, verŝajne, signifas, ke samprofesiuloj emas agi unu favore al la alia, ĉar, havante samajn aŭ similajn zorgojn kaj problemojn, ili penas esti kune. Instruisto defendas instruiston, kiu faris gravan eraron aŭ krimon, vendisto – vendiston k. s. La proverbo laŭsignife similas al “mano manon lavas”; diferencigas ilin, eble, tio, ke “mano manon lavas” koncernas ajnajn deliktemulojn, dum en “razisto raziston razas” temas nur pri iliaj profesioj.
Uwe Stecher (Aŭstrio) iom malfrue reagis al la 2a Zamenhofa proverbo “Fungon englutis”.
Li skribis:
… en la Germana (pli ĝuste: en ties Aŭstria variaĵo) ekzistas la ĉiutaga dirmaniero “narrische Schwammerln gegessen haben” (= manĝinta frenezajn fungojn); tio estiĝis ĉ. 1900 kaj aludas al la simptomoj post konsumo de “halucigenaj” aŭ venenaj fungoj, kiel ekz. muŝfungo. Oni uzas ĝin por esprimi, ke certa persono kondutas freneze, mallogike, senkontrole.
kaj daŭrigis:
Pri la aliaj demandoj de s-ro Tortel, mi volas atentigi pri la libro Proverbaro tutmonda de Cherpillod, kiu bone respondas tiujn (vidu p. 132 “Razisto…”)
Ĉi-foje ni proponas du pliajn Zamenhofajn proverbojn:
5. Kuri de sia propra korpo. Duoble stranga diro. Stranga laŭsence: ĉu oni povus kuri per io alia ol la propraj kruroj? Nu, eble metafore jes; kuri per aŭtomobilo, kuri rajde surkamele… Tamen oni verŝajne preferus alian parolmanieron: rapidegi per aŭto; rapidrajdi surkamele… Gramatike stranga ankaŭ estas la kvazaŭa duobligo insista de la refleksivo, per la uzo de “propra” apud “sia”. Ni preskaŭ ne bezonas ambaŭ, kiuj iĝas pleonasmaj. En aliaj okazoj Zamenhof uzis tiun insiston en refleksivo: “Li estas sia propra mastrino”; “Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara”. Male en aliaj proverboj li ne sentis la bezonon de sia: “En propra angulo ĉiu estas fortulo”;
“Ĉiu propran saĝon posedas”; “En fremda tegmento li flikas truon, sed en propra ne vidas la fluon”.
6. Ĉe №480 de la Waringhiena klasado de nia Proverbaro, aperas: Enbatiĝi. Oni rajtas konfesi, ke tiu vorto estas iel malfacila. Kion ĝi fakte signifas? Tio ne estas tuj evidenta.
Enbati laŭ PIV signifas: “Malfacile, pene enmeti ion en ion alian; enbati najlon en muron”. Ankaŭ figursence: enbati problemon en kapon, ekzemple, malfacile enŝovi malsimplan problemon matematikan en lernejanan kapon. Sed enbatiĝi? (iĝ = ŝanĝo de stato, truda aŭ memvola, diras PIV). Ĉu: ŝi enbatiĝis malfacilan filozofian demandon? Ĉu: ŝi enbatiĝis en la malamikeman asembleon? Alidire; ĉu ŝi fine ekkomprenis ion, aŭ ĉu ŝi trudis sin en kunvenon? Ĉu ambaŭ diroj estas eblaj, aŭ nur unu? Helpu, geamikoj!
La klarigojn bonvolu sendi al la redakcio ĝis la 1a de decembro.
Jean-Luc Tortel
Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/proverbaro-3
Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko
Komence de tiu ĉi jaro Pollando proponis al Unesko, ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L. L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio.
Intertempe la Ĝenerala Direktoro de Unesko konstatis ke la propono plenumas la kriteriojn por la datrevenoj, kiujn la organizaĵo povas aŭspicii, aŭ – laŭ la oficiala esprimo – kun kiuj ĝi povas esti asociita. Sekve, la Plenumkomitato decidis transdoni la proponon al la Ĝenerala Konferenco, kiu okazos en Parizo de la 3-a ĝis la 18-a de novembro 2015. Ĝia akcepto signifus duan rekonon de Unesko al la kreinto de Esperanto post la festado de lia 100-a naskiĝdatreveno, kiam Unesko proklamis lin unu el la grandaj personecoj de la homaro.
La pravigo de la rekomendo al la Ĝenerala Konferenco tekstas:
100-a datreveno de la morto
de Ludwik Zamenhof, kuracisto kaj lingvisto (1859-1917)
(Pollando kun subteno de Germanio kaj Slovakio)
Naskiĝinte en la multnacia komunumo de la urbo Białystok, L. Zamenhof (1859-1917) kreis la unuan version de sia Lingwe Uniwersala jam junaĝe. En 1885 Zamenhof definitive finis sian projekton de la internacia lingvo tia kia ĝi estas konata hodiaŭ. En 1887 li aperigis lernolibron en la rusa lingvo: “La internacia lingvo – antaŭparolo kaj plena lernolibro”, sub la pseŭdonomo Doktoro Esperanto. Tiu pseŭdonomo signifas “La doktoro kiu esperas” kaj populariĝis kiel la nomo de la lingvo. En la sama jaro la lernolibro aperis en la pola, franca, germana kaj angla lingvoj.
La unuaj Esperanto-kluboj komencis fondiĝi, kaj la avantaĝoj de la lingvo estis rekonataj ankaŭ de lingvistoj. En 1905 en Boulogne-sur-Mer, Francio, okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto. Dum sia restado en Francio, Zamenhof estis dekoraciita per la Nacia Ordeno de la Legio de Honoro. En 1906 Zamenhof aperigis sian Homaranismon, la ideon de la unuiĝo de ĉiuj nacioj komunikiĝantaj per komuna lingvo.
La Esperanto-movado, kiun li iniciatis, disvastiĝis tra la tuta mondo, dum li kiel ĝia kreinto rezignis pri ĉiuj siaj rajtoj, liberigante Esperanton por ĝia utiligo de ĉiuj homoj. La verko de L. Zamenhof estas konata tutmonde kaj atingis pli ol 120 landojn. La ideo de komuna lingvo jam fascinis multajn homojn, kaj multaj simile provis krei ĝin, sed nur ĉe Zamenhof oni atingis tutmondan sukceson.
Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №588