Arkivo por la etikedo 'Zamenhof'
10 Januaro 2017 de AlKo
Kuirarto de la tempo de Ludoviko Zamenhof en la formoj de libro kaj malferma kuirkurso – jen unu el ideoj de Bjalistoka Esperanto-Societo por printempo 2017. Kadre de la projekto sub la labortitolo Tagmanĝo ĉe Zamenhofoj ni prilaboros kaj eldonos dulingvan (polan-esperantan) kuirlibron kun originalaj kaj rekonstruitaj receptoj el la teritorio de antaŭmilita Pollando kaj [...]
15 Decembro 2016 de AlKo
Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin. En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan [...]
30 Novembro 2016 de AlKo
UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof. Kion? La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof. La retejo celas enkadriĝi en [...]
26 Julio 2016 de AlKo
La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis [...]
18 Junio 2016 de AlKo
Homarano (1a eld., malmola kovrilo), foto: Paweł Fischer-Kotowski Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL [...]
23 Aprilo 2016 de AlKo
La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis [...]
20 Novembro 2015 de AlKo
La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne [...]
26 Oktobro 2015 de AlKo
Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2). Legu pli pri la libro. Ekzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime [...]
17 Oktobro 2015 de AlKo
La aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn: 3. Mano manon lavas. 4. Razisto raziston razas. Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis: Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano [...]
2 Oktobro 2015 de AlKo
Komence de tiu ĉi jaro Pollando proponis al Unesko, ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L. L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio.
10 Aŭgusto 2015 de AlKo
La tradicia kongreaa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 euroj la aŭkcio de la 94a UK [...]
30 Julio 2015 de AlKo
Kvankam ekstere rekonstruita, la interno de la urba teatro de Bulonjo-ĉe-Maro certe aspektas nun, cent dek jarojn poste, kiel en la historia tago en 1905, kiam Zamenhof festparolis por la partoprenantoj de la Unua Kongreso de Esperanto. Ses aŭtobusplenoj da kongresanoj pilgimis al la apudmara urbo por solene omaĝi al tiu unika evento. Sur la [...]
12 Julio 2015 de AlKo
Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio. Ankaŭ en la 100-a UK en Lillo ĝi ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel ‘spektaklo’ kaj ‘piroteknikaĵo’. La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 31-an de julio, de 16h30 ĝis 18h00. Oni proponos ĉirkaŭ 50 [...]
10 Junio 2015 de AlKo
Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 paĝoj; 500 ekzempleroj. – (Serio Scio, №2). – Prezo: 6 eŭroj (papere), 3 eŭroj (elektronike). “De 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis [...]
14 Aprilo 2015 de AlKo
Respondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams: Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa [...]