Arkivo por la etikedo 'Zamenhof-Festo'

Zamenhof-Tagoj en Kaŭno – la tradicio daŭras

Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio […]

Litovio: Jubilea Kongreso

La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas […]

Ludoviko anime estis inter ni!

La organizantoj de la Zamenhofaj Tagoj, okazintaj la 11–13an de decembro en Nowy Sącz ne supozis ke unu el la gastoj alvenos kun “relikvoj”: Stanislao Rynduch, sekretario de Eŭropa Federacio de EDE kunportis leterojn de Ludoviko Zamenhof kaj Kongresan Libron de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro! Multaj el ni rigardis, legis, kaj eĉ sentis la […]

Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

De la 12a ĝis 14a de decembro en Bjalistoko okazis la tradiciaj 15aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en hejme komforta etoso, mi dirus “Esperant-familia etoso”. En la malfermo ĉeestis la kreinto de Esperanto, kaj ĉiuj vizitantoj havis unikan ŝancon konatiĝi, babili aŭ eĉ fari fotojn kun Zamenhof!

Zamenhof-Tagoj 2014 en Litovio

Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi […]

La Litovia asocio kongresis

La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en […]

Zamenhof-Tagoj 2013 en Litovio

«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. […]

La 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj

Miaj filoj atestas, ke mi plej bone funkcias en danĝeraj situacioj, kaj se ĉio iras glate mi enuas aŭ antaŭvidas malfeliĉon. Antaŭ la 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj mi havis okazon travivi multe da neatenditaj situacioj, preni gravajn decidojn por ripari la scenaron, kiu ŝajnis bonege planita jam antaŭ longe. Ekzemple, kiam mi preskaŭ mortis pro timo, […]

La Zamenhofa Tago en Kroatio

Plurloke en Kroatio esperantistoj festis la Zamenhofan tagon. Plej solene kaj plej amase kroatoj renkontiĝis en Bjelovar, kie la regionan festadon kunorganizis Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo Estonteco el Križevci. Parto de la festa programo (tri ekspozicioj) okazis en la biblioteko “Petar Preradović”. Kun partopreno de kvindeko da personoj, interalie de […]

Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka

Aŭtoro: Aleksander Korženkov: Titolo: Život Zamenhofa. Život, dielo a myšlienky autora esperanta [Vivo de Zamenhof. Vivo, verkaro kaj ideoj de aŭtoro de Esperanto] Tradukis: Pavol Petrík Lingva korektado: Katarína Nosková Eldonis: Espero Eldonjaro: 2011 Formato: A5, 96 p. ISBN: 978-80-89366-12-5

La unua Zamenhof-Festo en 2011

Trafika ĥaoso regis tra la centra Skotlando. Ne-kutima tutmatene neĝofalo haltigis la plejmulton de veturiloj sur la skotaj vojoj kaj ŝoseoj. Homoj sukcesis atingi siajn laborejojn peraŭte, sed nur minoritato sukcesis sammaniere reveni hejmen. Centoj devis pasigi la nokton en siaj aŭtoj. La klimato skota pli mildas ol tiu en Eŭropo pro la apudeco de […]