La Balta Ondo » Wiesbaden

La 71-a IJK: La Komitato pli surprizis ol la programo
Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo grandeco. Kaj tio eĉ malgraŭ la plej granda en la lastaj jaroj karavano – 59 personoj (tiel!) venis al la IJK kune, rekte el la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio).

Kiel kongresejo servis komforta junulargastejo, kiun por la kutimaj kondiĉoj de IJK oni povas nomi luksa. Ĉiutaga purigado de la ĉambroj ne apartenas al ordinaraĵoj en junularaj renkontiĝoj. Tio, siavice, influis la kongresan kotizon, kiu estis iom alta.

Multaj elektis tendumi apud la kongresejo – kio estis malpli kosta, sed evidentiĝis ankaŭ pli danĝera. Dum la semajno iuj eksteruloj eniris la kampadejon kaj priŝtelis kelkajn tendojn.

Tumultaj elektoj

En la IJK okazis la komitata kunveno de TEJO: kadre de tri kunsidoj estis traktitaj dek tri tagorderoj, inter kiuj elekto de la nova estraro. Romualda Jeziorowska, la ununura membro de la Elekta Komisiono, kiu partoprenis en la kongreso, prezentis al la Komitato la raporton laŭ kiu kandidatiĝis naŭ personoj. La Komisiono rekomendis elekti ok el ili – do, esence pligrandigi la nombron de la estraranoj je unu. Jeziorowska argumentis, ke la kandidatoj estas valoraj – oni profitu de la kapablaj kaj laboremaj homoj – kaj kun proponitaj ok estraranoj oni povus havi seksan ekvilibron kun kvar viroj kaj kvar virinoj.

Spite tiun rekomendon la Komitato decidis malgrandigi la estraron ĝis 5 personoj. Tion pravigis ŝparoj je la vojaĝkostoj por la estraraj kunvenoj, kiuj en TEJO okazas du fojojn jare. Sed tio ne estis la lasta devio de la Komitato al la rekomendoj de la Elekta Komisiono.

En la dua kunsido Rogier Huurman prezentis petskribon subskribitan de 13 personoj – komitatanoj, anstataŭantoj kaj unu estrarano – laŭ kiu vicprezidanto Michael Boris Mandirola kandidatiĝu por la posteno de prezidanto por doni al la Komitato elekteblon. Dume Łukasz Żebrowski, la prezidanto 2011–2013 kaj 2013–2015, kandidatiĝu ankaŭ por simpla estraraneco. TEJO volas sendpendiĝi de UEA kaj en la proponata nova statuto troviĝas artikolo, kiu limigas la prezidantecon ĝis du sinsekvaj oficperiodoj. – Kvankam tiu leĝo ankoraŭ ne validas, ni kondutu laŭ la ĝia spirito – klarigis Huurman, la iniciatinto de la petskribo. Ĉe la kandidatiĝo de Mandirola reagis alia kandidato, Costanza Schönfeld: – Mi retiros mian kandidatiĝon, se Michael Boris estos elektita prezidanto.

La sekreta voĉdono tamen ne kondukis al elekto. Żebrowski ricevis subtenon de 10 komitatanoj, Mandirola – 9. Kun 5 sindetenoj kaj 2 nevalidaj voĉoj mankis la postulata subteno de minimume duono de la ĉeestantoj. Ambaŭ kandidatoj prezentis sin denove. Żebrowski emfazis, ke la organizo sub lia prezidado daŭre progresis kaj li volas realigi pliajn planojn: – Se la komitatanoj estas kontentaj pri mia laboro kaj pri la evoluoj en TEJO sub mia gvido, ili reelektu min por ke mi daŭrigu. Mandirola atentigis pri la laborstilo kiu distingas la kandidatojn: – Por mi tre grava estas la ekstera mondo, dum Łukasz fokusiĝas al la interno. Krome, okaze de problemoj li prezentas al la Komitato solvojn, kiujn la Komitato akceptu aŭ rifuzu, dum mi preferas labori grupe kaj kune kun la komitatanoj serĉi respondojn al problemaj demandoj.

En la dua voĉdono ĉiuj voĉdoniloj estis validaj kaj la sindetenoj falis ĝis 3. Mandirola ricevis 14 voĉojn kaj Żebrowski – 8. Tiel TEJO ekhavis novan prezidanton. Tuj post la elekto plia homo retiris sian kandidatiĝon – Tobiasz Kubisiowski, kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario. Por tiu funkcio estis elektita per 21 voĉoj Arina Osipova el Rusio. La nova kasisto iĝis Cédric Marchal el Belgio (23 voĉoj).

Tiam sian kandidatiĝon subite retiris ankaŭ Alexandre Raymond, estrarano pri informado, kulturo kaj Pasporta Servo en la oficperiodo 2013–2015. Por la Estraro restis du liberaj lokoj kaj du kandidatoj – ambaŭ elektiĝis: Ariadna García Gutiérrez el Kubo kun 23 voĉoj, kaj Juliana Evandro el Brazilo kun 16.

La Estraro de TEJO 2015–2017

Prezidanto: Michael Boris Mandirola (Italio) – kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, rilatoj kun UEA

Ĝenerala Sekretario: Arina Osipova (Rusio) – edukado, kongresoj, rilatoj kun ILEI kaj Fondumo Zamenhof

Kasisto: Cédric Marchal (Belgio) – financoj, subvencipetado, rilatoj kun UEA

Vicprezidanto: Juliana Evandro (Brazilo) – informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo

Ariadna García Gutiérrez (Kubo) – landa agado, scienca kaj faka agado

Alia tikla punkto estis la sendependiĝo disde UEA. La proponata statuto, kiun kelkajn tagojn pli frue akceptis la Komitato de UEA, ne ricevis la verdan lumon de TEJO. Malgraŭ la insisto de la nova prezidanto, la Komitato decidis prokrasti la debaton. La komitatanoj postulis pli da tempo por konatiĝi kun la proponata statuto kaj ankaŭ la kontrakton, kiun TEJO intencas subskribi kun UEA kaj kiu difinos detalojn de la kunlaboro. Por tia proceduro voĉdonis 14 komitatanoj, dum 6 tuj esprimis sian subtenon por la proponata statuto. La Komitato de TEJO revenos al tiu temo kaj decidos pri ĝi en reta voĉdono.

En la kongreso okazis kunsidoj de Adoleska Komisiono, Komisiono de Aziaj Junuloj kaj Amerika Komisiono. Aparte kunvenis aktivuloj engaĝitaj en la grandan projekton de TEJO pri trejnado de trejnistoj, kiu ricevis financan subtenon de la Eŭropa Unio.

AMO-fotado

Inter 15 kaj 20 interesitojn altiris la 14-a AMO-seminario (Seminario pri Aktivula Maturigo), kiu ĉi-foje temis pri fotado. Sub la temo “Kiel foti mojose” sep gvidantoj instruis same pri la teknikoj de fotado kaj filmado, kiel pli vaste pri merkatiko. Priparolon de kutimaj eraroj sekvis la praktika parto. En la fono daŭre estis la bezonoj de la Esperanto-movado – reklamado de E-aranĝoj, raportado pri ili, varbado por la E-kursoj.

KLF pli kuirarta ol kultura

Kadre de la 71-a IJK okazis ankaŭ KLF. Malantaŭ ĉi tiu akronimo ne staris, kiel kutime, Kultura kaj Lingva Festivalo, sed Kulinara Lingva Festivalo. La ideo, tamen, restis la sama. La kongresanoj prezentis dekojn da landoj en la publika spaco, urbocentre, proksime al la ĉefa stacidomo. Ne mankis manĝaĵoj (precipe dolĉaj!) nek trinkaĵoj (precipe alkoholaj!). La Festivalo ne altiris grandan atenton de vizbadenanoj, sed venis televida skipo, kiu elsendis poste la materialon registritan tie. La tuto donis tre pozitivan impreson, gajan kaj diversecan.

Post la Festivalo oni iris al proksima klubejo, kie okazis koncerto de Jonny M kaj diskejo de DĴ Leo. La klubejo estis malfermita ankaŭ al neesperantistoj, kiuj por la plezuro gustumi Esperanto-muzikon devis pagi 5 eŭrojn.

Al tutmonda justeco, egalecen!

La kongresa temo, “Tutmonda justeco”, ne estis tre amplekse traktita. Apud la prelegoj pri iniciatoj por justa mondo kaj evolua kunlaboro (ambaŭ de Ulrich Matthias) kaj rajto je kono (de Michael Boris Mandirola) abundis programeroj pri seksegaleco kaj GLAT (akronimo por gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj), prizorgataj de Paulína Kožuchová kaj Rolando Bonkorpa el Egalecen. Ilia aktivado estis rimarkebla ankaŭ sur kelkaj nomŝildaj: laŭ la propono de Egalecen, menciita en la kongresa libro, homoj metis sur sian nomŝildon la preferatan pronomon, kun prefero al “genroneŭtrala” ri. “Enkonduko al neduumaj genroj” de Bonkorpa kaptis grandan atenton de la publiko – ĝi ricevis tiom da laŭdoj, ke oni petis la preleginton ripeti sian prezenton.

La nokta vivo

Eble la plej grava en IJK – kaj certe plej multnombre partoprenata – estas la vespera-nokta programo. La kutimaj trinkejo kaj gufujo, en kiuj ĉiam svarmas homoj, kaj la koncertoj: Asorti, Martin Wiese, JoMo, Ŝanĝo, Inicialoj DC… Unu vesperon okazis kvizo laŭ la modelo de “Famili-duelo”, televidprogramo konata en 57 landoj. Ekzempla demando: Nomu ion, kio estas malfacile lernebla. La respondoj? “La rusa lingvo” (23), “la angla lingvo” (22), “flugi” (20), “la ĉina lingvo” (18), “la franca lingvo” (17). La enketitoj, kiuj respondis la demandojn, estis inter la partoprenantoj de la kongreso – ĉiu aliĝinto ricevis antaŭ la IJK retmesaĝon kun ligilo al la enketilo.

Pli ol abunda estis la programo de la kinejo, kiun prizorgis Nils Klünder. La listo de la montrataj filmoj ampleksis 25 titolojn, inter kiuj iuj en la “plej altkvalita 3D-tekniko”.

Kaj ĝis Vroclavo!

La sekva IJK okazos en Vroclavo, kaj la pollandanoj estis inter la plej aktivaj en Vizbadeno (Foto: Kasia Wróblewska el la Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo: fotoj.pej.pl)

La venonta IJK okazos en Vroclavo (Pollando), 16–23 jul 2016, tuj antaŭ la 101-a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio). Pli da informoj – paŝon post paŝo – aperos en la retejo http://ijk2016.tejo.org.

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/08/ijk-71/

TEJO kun nova prezidanto
La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos kvinpersonan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Mandirola kandidatiĝis por la posteno surloke kaj ricevis pli da voĉoj (14) ol la ĝisnuna prezidanto Łukasz Żebrowski (8). Por tio necesis tamen du sekretaj voĉdonoj, ĉar en la unua neniu el la kandidatoj ricevis pli ol 50% de la voĉoj (Mandirola: 9, Żebrowski: 10). La Komitato signife malgrandigis la estraron: el la sepkapa organo ĝi iĝis kvinpersona, malgraŭ la rekomendo de la Elekta Komisiono elekti 8 estraranojn.

La novaj estraranoj kaj ilia taskodivido estas:

prezidanto Michael Boris Mandirola (Italio): kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, rilatoj kun UEA;

vicprezidanto Juliana Evandro (Brazilo; 16 voĉoj): informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo;

ĝenerala sekretario Arina Osipova (Rusio; 21 voĉoj): edukado, rilatoj kun ILEI kaj Fondumo Zamenhof;

kasisto Cédric Marchal (Belgio; 23 voĉoj): subvencipetado, rilatoj kun UEA;

Ariadna García Gutiérrez (Kubo; 23 voĉoj): landa agado, scienca kaj faka agado.

La Komitato elektis ankaŭ novan Elektan Komisionon, kiu konsistas el Rogier Huurman (19 voĉoj), Paweł Fischer-Kotowski (18) kaj Alexandre Raymond (13).

En la tagordo de la Komitato troviĝis la demando pri la jura sendependiĝo, por kiu TEJO ricevis en la antaŭa semajno aprobon de la Komitato de UEA. Tamen, la supera organo de la junulara sekcio de UEA ne pretis alpreni decidon jam nun, sed taskis al la Estraro finpretigon de la kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur tiam ĝi konsideros ĉiujn dokumentojn – la statuton kaj la kontrakton – kaj decidos pri ili en reta voĉdono. Tiun solvon subtenis 14 komitatanoj, dum 6 preferis tujan aprobon de la statuto.

[Komitatanoj kunsidas. Ĉe la prezida tablo Łukasz Żebrowski (verda ĉemizo) kaj maldekstre de li Michael Boris Mandirola. (Foto: Pradip Ghimire)]

En la kongreso estis akceptita la aliĝpeto de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kiel nova landa sekcio.

La 71a IJK en la germana urbo Wiesbaden komenciĝis la 2an kaj daŭros ĝis la 9a de aŭgusto. Partoprenas ĉ. 300 esperantistoj el pli ol 50 landoj, plejparte sub 30 jaroj. En 2016 la kongreso okazos en Vroclavo.

uea.org/gk/585a1

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №585