Arkivo por la etikedo 'Vytautas Šilas'

BET-46 en la plej nova urbo de Litovio

La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) BET-2010 Interkomunika kaj kleriga aranĝo La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an [...]

Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)

BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 [...]

Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano

Komence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao [...]

Ĵurnalista Esperantujo en Litovio

Meze de majo en la sudlitovia urbeto Aukštadvaris (proksime de Birštonas, la urbo de BET-52) okazis la 8a Litovia Ĵurnalista Esperantista Seminario. Venis trideko da partoprenantoj (tiom da dormolitoj estis en la vilaĝa turisma bieno). Dominis amatoraj ĵurnalistoj, partoprenis ses membroj de la Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj kelkaj iliaj amikoj. La programo estis [...]

Nia trezoro: Antanas Poška

La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis la esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur dank’ al Esperanto. La pasio al sciado igis lin vojaĝanto, dank’ al la kono de Esperanto li ĉie dece reprezentis Litovion. Per sia enhave riĉa vivo Antanas Poška pruvis la [...]

Kristijonas Donelaitis – 300-jara

La 1a de januaro 2014 estas la 300-jara naskiĝdatreveno de la litova klasikulo poeto Kristijonas Donelaitis [prononcu: Donelájtis]. Ĉiu popolo havas siajn klasikulojn, literaturajn pionirojn. Por la rusoj tiuj estas Aleksandr Puŝkin kaj Lev Tolstoj. Por la francoj – François Rabelais kaj Viktor Hugo. Por la litovoj unu el tiaj estas Kristijonas Donelaitis.

Danke al Dio kaj negoca parko

La 11–12an de majo en vilaĝa ripozejo ĉe la sud-orienta Litovia urbeto Aukštadvaris okazis Tendaro-seminario de Litoviaj esperantistaj ĵurnalistoj. Jam la sesa sub la mecenateco de la Negoca Parko Gariūnai. Esperantistaj ĵurnalistoj profitis la emon de tiu ĉi entrepreno al subteno de kulturaj iniciatoj. Ja nur kelkaj partoprenantoj de nia tradicia aranĝo povus pagi la [...]

Aspiranto kaj Esperanto

Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino. Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por [...]

Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

La 6–14an de julio Utena gastigos la 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). BET estas kvazaŭ kongreseto kun longa tradicio, imitanta la programon de UK (kursoj, prelegoj, diskutoj, artvesperoj kaj ekskursoj). Utena, urbo kun 32 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Litovio, 92 km norden de la Litovia ĉefurbo Vilno, aŭ 67 km norden de [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.