Arkivo por la etikedo 'volontulado'

Internacia Tago de Volontulado: ekkonu Ana Stretcu

Hodiaŭ, la 5an de decembro estas la Tago de Volontuloj. TEJO havas momente kvar volontulojn, kaj por festi tiun internacian tagon ni intervjuis por vi la plej novan membron de la teamo: Ana Stretcu. Ŝi estas 26-jara sociologo el Rumanio. Kaj fakte, ŝi hodiaŭ havas naskiĝtagon! TEJO (intervjuas Stela): Saluton Ana, ni komencu per la [...]

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaĝuloj aŭ pensiuloj pretas labori volontule [...]

Junaj volontuloj serĉataj

Se vi: estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ lando najbara al EU*, volas helpi en organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn, ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

UEA invitas volontulojn

Iĝu plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontuloj laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranĝojn kaj kunlabori en la [...]

Volontuli per Esperanto

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la [...]

Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!

Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1a de februaro kaj la 15a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro! La volontulado [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.