Arkivo por la etikedo 'Volapuko'

Volapuko havas novan Cifal!

La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).

Kontribuo al la mondlingva historio

Kuhn, Hans-Dieter. Die Plansprachen Volapük und Esperanto in Konstanz. Geschichte und lokale Ereignisse. – Konstanz: Hartung-Gorre Verlag, 2010. – 133 p., il. Antaŭ cent jaroj, la 16an de aŭgusto 1912, mortis Johann Martin Schleyer, la germana prelato kiu kreis Volapükon, la unuan planlingvon kiu estis grandskale praktikita. Por honori tiun datrevenon la Bavaria Ŝtata Biblioteko [...]

Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük

Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912). Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de [...]

Inter utopio kaj realo: Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo Inter utopio kaj realo. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.