Arkivo por la etikedo 'Vjetnamio'
16 Januaro 2015 de AlKo
Komuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo. KS-33, kies ĉeftemo [...]
25 Septembro 2012 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, [...]
19 Septembro 2012 de AlKo
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO [...]
15 Aŭgusto 2012 de AlKo
Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK. Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo [...]
14 Aŭgusto 2012 de AlKo
97a Universala Kongreso de Esperanto Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012 Kongreso malgranda, magra, eburtura, diversaĝa kaj varmega, tiuj ĉi eble estas la ĉefaj karakterizoj de ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo, la Vjetnamia ĉefurbo. La kongreso estis la plej malgranda dum la lastaj 28 jaroj kaj havis nur 866 aliĝintoj, kaj eble nur sepcenton [...]
3 Aŭgusto 2012 de AlKo
Tradicie, en la fermkunsido de la Universala Kongreso oni prezentas la tekston de la kongresa rezolucio, kiu estas oficiala deklaro de la kongreso al ekstera publiko. Ĉi-jare la komisiono pri la kongresa rezolucio (Mark Fettes, Amri Wandel kaj Mireille Grosjean) pretigis la tekston pli frue, por ke oni povu ĝustatempe traduki ĝin nacilingven. Jam estas [...]
30 Julio 2012 de AlKo
La 29an de julio 2012 unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de [...]
19 Januaro 2012 de AlKo
TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 la 68a Internacia Junulara Kongreso ne okazos en Japanio. Pro organizaj malfacilaĵoj, la japana LKK devis rezigni pri organizado de la kongreso. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj TEJO devis akcepti [...]
4 Decembro 2011 de AlKo
E-duKati lanĉas retan kurson pri Vjetnamio. La kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio. La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.