15 Oktobro 2014 de AlKo
Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов, 1814–1841), en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko (1838). La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij (1905–1988) — [...]
27 Julio 2012 de AlKo
La franclingva verkisto Georges Simenon estas unu el la plej legataj verkistoj en la mondo. Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas. La sukceso de ĉi [...]
11 Marto 2012 de AlKo
En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de [...]
2 Marto 2012 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. – Kaliningrado: Sezonoj, 2005. – 19 paĝoj. – (Serio Sed ne el katedro; №2). Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: [E-libro] – Kaliningrado: Sezonoj, 2011. – (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №8). Jen la ĝisdatigita eldono de la broŝuro far Aleksander Korĵenkov pri Dostojevskij. Malgraŭ la modesta amplekso, ĝi [...]
7 Februaro 2012 de AlKo
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]
23 Novembro 2011 de AlKo
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita [...]
9 Septembro 2011 de AlKo
En la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en [...]