29 Februaro 2012 de AlKo
Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en [...]
27 Februaro 2012 de AlKo
La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. Ni petis al la gvidanto de Vinilkosmo Flo Martorell rakonti pri la postincendia situacio. La septembra incendio estis [...]
2 Decembro 2011 de AlKo
La dua hiphopa… Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio [...]
8 Oktobro 2011 de AlKo
Vinilkosmo lanĉis subtenan kampanjon post savado de diskoj, kiuj ne forbrulis, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingado de la incendio. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis tion kio ne estis konservinda, kaj por ne forĵeti la sendifektaj diskojn ni decidis vendi ilin [...]
29 Septembro 2011 de AlKo
Post la sukcesega FESTO 2010 en Donneville ĉe EUROKKA/Vinilkosmo estis malfacile fronti novan defion por 2011, tamen la organiza teamo kuraĝis prepari FESTON 2011. La teamo stariĝis ĉirkaŭ la kerno de JEFO kun la partnereco de EUROKKA por la arta programo. Taŭga loko estis trovita en la Esperanta Kastelo Greziljono ĉe Baugé en la Luara [...]
19 Septembro 2011 de AlKo
Laŭ la ĵusa informo de Floréal Martorell (Flo), redakciano de La Ondo pri muziko, kun kiu ni hieraŭ vespere diskutis la muzikajn tekstojn en la oktobra Ondo, la pasintan nokton (la 18-19an de septembro) grave damaĝita estis VInilkosmo – unu el la plej sukcesaj Esperanto-entreprenoj, starigita kaj administrata de Flo en Donneville, Francio. Flo skribis: [...]
22 Februaro 2011 de AlKo
Esperanto Subgrunde renaskiĝas 11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj. Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la [...]